Impresario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Impresario (neologismo, el itala impresario, signife "entreprenisto") aŭ teatra entreprenisto estas persono kiu organizas kaj ofte financas koncertojn, teatraĵojnoperojn; analoge al talentartista administisto aŭ al kinproduktorotelevida produktoro. La origino de la termino troviĝas en la socia kaj ekonomia mondo de la Itala opero, kie, el mezo de la 18a jarcento al la 1830-aj jaroj, la impresario estis ŝlosila figuro en la organizado de la muzik-teatr-opera sezono. La posedantoj de la teatro, kutime nobelaj amatoroj, petis al impresario dungi komponiston, ĉar ĝis la 1850-aj jaroj la publiko esperis ke ludotaj operoj estu novaj, same kiel arigi la necesajn kostumojn, instrumentojn, orkestron, kaj kantistojn, ĉio kio bezonis konsiderindajn financajn riskojn. En 1786 Mozart satirigis la streson kaj emocian ĥaoson en unuakta farso Der Schauspieldirektor (La Impresario).

Antonio Vivaldi estis rara ĉar li funkciis kiel impresario same kiel komponisto: en 1714 li administris sezonojn ĉe la Teatro San Angelo en Venecio, kie lia opero Orlando finto pazzo estis sekvata de multaj aliaj.

Alessandro Lanari (1787–1852), kiu ekis kiel posedanto de vendejo kiu produktis kostumojn, eliminis la mezperanton en serioj de sukcesaj sezonoj kiujn li produktoris por la Teatro La Pergola, Florenco, kiu vidis premierojn de la unua versio de la opero de Verdi nome Macbeth, du operojn de Bellini kaj kvin de Donizetti, inklude Lucia di Lammermoor. Domenico Barbaia (1778–1841) ekis kiel kafkelnero kaj riĉiĝis ĉe La Scala en Milano, kie li estis ankaŭ ŝarĝita zorgi la vetludojn kaj enkondukis la ruleton.