Tantiemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tantiemo estas variebla rezultodependa honorario aŭ pago, kiu konsistas el parto de la enspezoj aŭ de la profito aŭ kiuj dependas de aliaj atingo- kaj rezultokriterioj kaj plej ofte aldone al fiksaj honorarioj estas krompagataj al estraranoj de akcia kompanio, al aferdirektistoj aŭ blankkolumaj estraj dungitoj.

Tantiemoj ankaŭ nomiĝas la enspezoj de libroverkistoj kaj komponistoj, dependaj de la eldonkvanto. La parto de la enspezoj pro prezentado de iliaj verkoj ankaŭ nomiĝas tantiemoj.

Ankaŭ eblas vendi la rajtojn mem kontraŭ kompleta sumo. En tia kazo la originala kreinto ne ricevos tantiemon kaj ili estos pagitaj al la novaj posedantoj de la rajtoj.