Teatroreĝisoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatroreĝisoro havigante instrukciojn.

Teatroreĝisorosceneja reĝisoro estas la respondeculo, en la medio de la surscenejaj artoj (partikulare, la teatro kaj la opero)[1]​, superrigardi kaj reĝisori la surscenejigon de teatraĵo, unuigante kriteriojn kaj kondutojn de la diversaj klopodoj kaj aspektoj de la produktorado, kiel estas dekoracio, vestaĵaro, specialaj efektoj, lumigado, movado de aktoroj kaj foje eĉ koreografioj, kiam tiuj ne havas apartan koreografon kiu zorgas prie.[2]

La funkcio de la reĝisoro estas sekurigi la kvaliton kaj realigon de la teatra produkto. La reĝisoro laboras kun ludantoj kiuj povas esti aktoroj, kantistoj aŭ dancistoj kaj kun la cetero de la arta teamo, kunordigante esploradon, kurtenadon, vestodesegnadon, rekvizitojn, lumdezajnon, aktoradon, scenografioon, helporeĝisoradon, sondezajnon ktp., por la produktorado. La reĝisoro foje povas labori kunlabore kun la dramaturgo dum oni progresas en la procezo de ludprovo. En la nuntempa teatro, la reĝisoro kutime estas kiu havas la ĝeneralan superrigardon al la spektaklo, kaj faras la decidojn pri la artaj kaj ludaj konceptoj de la teksto.

La reĝisoro, kiel estra koncepto, estas io relative noviga en la historio de teatro, kaj la unuaj okazoj datas el la fino de la 19-a jarcento, pli populare komence de la 20-a jarcento. Antaŭ tio, estis aktoroj aŭ dramaturgoj kiuj estis responsaj pri la prezentado de la teatraĵo kaj kiuj kunordigis la klopodojn.

Dum la produktado de la ludo, la helporeĝisoro zorgas por certigi la akuratan disponeblon de aktoroj kaj necesaĵoj kaj la ĝustajn ekagadon kaj ritmon. Post la finkompletigo de la produktado kaj la premiero, tre ofte la ĉefa reĝisoro ne necese akompanas la trupon kaj la helporeĝisoro ekprenas ties taskojn sekvante ties havigitajn indikojn por la cetero de la prezentado de la ludo en aliaj teatroj kaj laŭ turneo.

Famaj teatroreĝisoroj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. País, Ediciones El (15a de decembro 2002). «La hora de los directores de escena». EL PAÍS. Konsultita la 27an de Majo 2021.
  2. «Director de escena». Konsultita la 27an de Majo 2021.