Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stanislavski

Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski (ruse: Константин Сергеевич Станиславский) estis rusa aktoro, reĝisoro kaj teatra pedagogiisto, kiu famiĝis tutmonde kiel krinto de la Metodo Stanislavska.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en unu el la plej riĉaj familioj en Rusio, la Aleksejevoj. Lia nasknomo estis Konstantin Sergejeviĉ Aleksejev — "Stanislavski" estis kaŝnomo kiun li uzis.

Filo de industriulo kaj nepo de la franca aktorino Marie Varley, Stanislavski formis sian unuan kompanion kun siaj multaj fratoj kaj iuj kuzj, kiuj premiere prezentiĝis en 1877 per vaudeville ludita en la malgranda teatro konstruita en la bieno proprieto de la familio.

Poste, Stanislavski volis esti kantisto kaj li studis kanton, dancon kaj ludadon. Sed devis kopii al Parzio por labori en la negocoj de sia patro. En la franca ĉefurbo, li ludis en kompanioj de amatoroj kaj li konis polan aktoron emeritiĝontan nomitan Stanislavski, kies nomo adoptis, ĉar laborante sub pseŭdonimo, povis realigi siajn teatrajn eksperimentojn per plej granda libereco.

De rondveturo en Moskvo, kunfondia en 1888 la Socion de Artoj kaj Literoj kaj estis enoficigita ties direktoro. Temis pri duonprofesia asocio sen propra teatro, kies objektivo estis kunvenigi profesiulojn de diveraj kampoj de la arto kaj prezenti regule spektaklojn por la kompanianoj, proponante ilin repertuaron de kvalito pli alta ol kio estis kutima en la rusa teatro de finoj de la 19a jarcento.

La ekonomiaj malfacilaĵoj faris ke la Socio de Artoj kaj Literoj devis lui sian sidejon (1890) al la Klubo de Ĉasistoj, kiu donis rajtigon al la kompanio de Stanislavski por daŭrigi per sia laboro kondiĉe ke premiere prezentu novan muntadon ĉiun semajnon.

En la printempo de 1897 li estis invitita al kunveno fare de Vladimir Ivanoviĉ Nemiroviĉ-Danĉenko, respektita dramaturgo kaj reĝisoro kiu estis ĉe la estrado de la teatra lernejo en la Filarmonia Socio de Moskvo, socio de similaj karakteroj al kiu direktis Stanislavski. La kunveno okazis en la restoracio moskva noma Bazaro Slava kaj ĝi daŭris dek kvar horojn, donante kiel rezulto la kuniĝon de la du grupoj en unusola, kundirektita de ambaŭ reĝisoroj kaj kiu ekuzis la nomon de Teatro de Arto de Atingebla Moskvo por Ĉiuj: komenca nomo kiu preskaŭ tuj iĝus la Teatro de Arto de Moskvo.

Jarojn poste, Stanislavski difinis la teoriajn celojn de la nova kompanio de la sekva maniero: "Nia programo estis revolucia; ni ribelis nin kontraŭ la malnova stilo luda, la afekteco kaj la falsa pasiismo, kontraŭ la deklamado kaj la troigo bohemia, kontraŭ la erara konvenciismo en la surscenigo kaj en la dekoracioj, kontraŭ la star-sistem, kiu ruinigas la aron, kaj la malbonkvaliton de la repertuaro".

Stanislavski pretendis levi la nivelon de la malprofunda kaj malbonkvalita rusa teatro, li volis forigi malbonajn kutimojn forte enradikitaj en la geaktoroj kaj levi ties profesian dignon. Tuj li decidis pliigi la numeron de provludoj kaj redukti tiun de premieroj, kiu en iuj kompanioj alvenis al tridek kvin en unusola sezono.

Inter oktobro de 1898 kaj decembro de 1899, la Teatro de Arto premiere prezentis dek ok muntaĵojn. Se la unua spektaklo (La caro Fiódor Ioánnovich de Al. K. Tolstoi) certigis al la kompanio senrezervan publikon, la oka (La mevo de Antón Ĉeĥov), premiere prezentita la 17an de decembro de 1898, al ili permesis akiri la senson de sia identeco kaj stilo de aro.

La spektaklo estis provludita dum okdek horoj kaj ĝi havis tri ĝeneralajn provludojn: tempo sen precedencoj por verko kun tiel malmultaj gravuloj. La surscenigo de La mevo havis grandan sukceson dum la premiero kaj antaŭ la teatra kritiko, sed rezultis fiasko laŭ ekonomiaj terminoj. En la sezono 1898/1899, la spektaklo reprezentiĝis dek naŭ fojojn; en la sekvaj tri sezonoj, dek tri fojojn. Estis reludita en 1905, kun dek unu prezentadoj, kaj ĝi malaperis de la afiŝtabulo de la Teatro de Arto ĝis nova muntado (1960). Tamen, la laboro en la surscenigo de La mevo lin stiris al Stanislavski al la malkovro de la koncepto de subteksto.

De la unua sezono, krom maloftaj okazoj, la favoro de la publiko kaj de la kritiko akompanis al la produktadoj de Stanislavski kaj Nemiroviĉ-Danĉenko, kiuj metis en scenon, inter aliaj, verkojn de Ŝekspiro, Ibsen, Gorki, Ĉeĥov, Turgenev, Tolstoi, Molière, Goldoni, Hauptmann, Gogol, Maeterlinck. Krom direkti Stanislavski interpretis inter aliaj gravuloj al Verŝinin ("Tri fratinoj"), Astrov ("Onklo Vania"), doktoro Stockmann ("Malamiko de la popolo"), Argan ("La imaga malsanulo"), Julio Cezaro kaj Otelo.

Paralele al sia laboro kiel reĝisoro kaj aktoro, Stanislavski efektivigis gravegan laboron kiel pedagogo, kreante la nomitan "metodo de la fizikaj agoj", konitan ankaŭ kiel "sistemo Stanislavska", kiu konsistas esence je fari ke la aktoro spertas dum la ekzekuto de la rolo emociojn similajn al kiujn spertas la rolulo ludata; por tio uzas ekzercojn kiuj stimulas la imagon, la kapablon de improvizaĵo, la muskolan malstreĉiĝon, la tujan respondon al neantaŭviditan situacion, la reprodukton de spertaj emocioj en la estinteco, la klarecon en la parola elsendado, ktp.

En liaj lastaj jaroj progresiva paralizo lin malproksimigis de la scenejo, sed li daŭrigis sian laboron kiel reĝisoro kaj pedagogo ĉe la estrado de la Teatro de Arto kaj de la Studo de Opero de la Teatro Bolŝoj.

Estis enoficigita membro de la Akademio de Sciencoj de Sankta Petersburgo en 1917 kaj Artisto de la Popolo en 1936.

Krom lasi multnombrajn notojn, kiuj estis eldonitaj post lia morto, li skribis du librojn: Mia vivo en la arto kaj La laboro de la aktoro sur si mem, kies unua parto finis en 1937.

Subtenis mallarĝajn rilatojn kun Ĉeĥov, Gorki kaj en multnombraj okazoj metis en scenon la verkojn de Ibsen, Goldoni kaj Hauptmann, inter aliaj aŭtoroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Amiard-Chevrel, C. (1979): Le théâtre artistique de Moscou (1898-1917). Paris, Éditions du Center National de Recherché Scientifique (CNRS). ISBN 2-222-02334-3
  • Autant-Mathieu, M.-C. (2005): Le Théâtre d'Art de Moscou. Ramifications, voyages. Paris, CNRS Éditions.
  • Gorchakov, N. (1951 y 1952): Режиссёрские уроки К. С. Станиславского. Беседы и записи репетиций [Lecciones de dirección de escena de K. S. Stanislavski. Conversaciones y diarios de los ensayos]. Moskvá, Iskússtvo. Edición en inglés (1954): Stanislavsky directs. New York, Funk & Wagualls.
  • Gordon, M. (1987): The Stanislavsky Technique: Russia: A Workbook for Actors. New York, Applause Theatre Book Publushers. ISBN 0-936839-08-2
  • Gúsiev, A. A., Knuniánts, I. L.Kusnietsov, M. I., Panov, V. G., Fedosiéiev, Ts. N., Jrapchenko, M. B. "Sovietski Entsiklopedíchieski Slobar". Soviétskaia Entsiklopedia. Moscú, 1987. Pág. 1268. Sin ISBN
  • Márkov, P. A. (1976): В Художественном Театре. Книга завлита [En el Teatro de Arte. El libro del asesor literario]. Moskvá, Vserossíyskoe teatrálnoe óbschestvo.
  • Moore, S. (1960, 1965, 1974 y 1984): The Stanislavski System: The Professional Training of an Actor. Prefacio: John Gielgud. Penguin Books Ltd, London. ISBN 0-14-046660-6
  • Stanislavski, K. S. (red. N. D. Vólkov 1954-1961): Собрание сочинений в восьми томах [Obras completas en ocho tomos]. Moskvá, Iskússtvo.
  • Stanislavski, K. S. (1985): "Mi vida en el arte". La Habana, Arte y Literatura. Págs. 67, 203-205, 416. Sin ISBN
  • Stanislavski, K. S. (1984-1999): Собрание сочинений в девяти томах [Obras completas en nueve tomos]. Moskvá, Iskússtvo.
  • Stanislavski, K. S. (2002): La construcción del personaje. Madrid, Alianza Editorial. ISBN 978-84-206-3878-2
  • Stanislavski, K. S. (2009): El trabajo del actor sobre sí mismo en el proceso creador de la encarnación. Barcelona, Alba, Colección Artes Escénicas. ISBN 978-84-8428-470-3
  • Toporkov, V. (1949 y 2002): К. С. Станиславский на репетиции [K. S. Stanislavski ensayando]. Moskvá, AST-Press. ISBN 5-94464-024-3
  • VV.AA. (textes réunis, traduits et présentés par M.-C. Autant-Mathieu 2008): La ligne des actions physiques. Répétitions et exercices de Stanislavski. Paris, Éditions l'Entretemps, collection Les voies de l'acteur.
  • Worrall, N. (1996): The Moscow Art Theatre. London and New York, Routledge. ISBN 0-415-05598-9