Gerhart Hauptmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gerhart Hauptmann
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Gerhart Hauptmann nobel.jpg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1862 (1862-11-15)
en Szczawno-Zdrój
Morto 6-an de junio 1946 (1946-06-06) (83-jara)
en Jagniątków
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Subskribo Gerhart Hauptmann
Familio
Edz(in)o Margarete Hauptmann
Infano Ivo Hauptmann
Okupo
Okupo dramaturgo • poeto • kantotekstisto • romanisto • aŭtobiografo • scenaristoaŭtoroverkisto
Verkoj The Rats
The Assumption of Hannele
The Weavers
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Gerhart Hauptmann 1905 Foto Jacob Hilsdorf.jpeg

Gerhart HAUPTMANN [GEhart HAŬPTman] (naskiĝis la 15-an de novembro 1862, mortis la 6-an de junio 1946) estis germana verkisto kaj dramaturgo de la naturisma skolo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gerhart Hauptmann naskiĝis en Szczawno-Zdrój/Obersalzbrunn (tiam en Germanio). Fininte la lernejon li en la jaro 1878 komencis agrikulturan lernadon en silezia bieno.

En la aĝo de 28 jaroj li decidis fariĝi skulptisto. Post mallonga studado en Vroclavo kaj Jena li komencis krei siajn unuajn literaturajn verkojn. Li multe vojaĝis, sed lia provo, komenci skulptistan karieron en Romo, fiaskis. En la jaro 1885 li edziĝis al filino de grandbienulo. Sen financaj zorgoj li ekde tiam povis plene dediĉi sin al la verkado. La geedzoj ekloĝis en Berlino. En 1904, post divorco, li edziĝis duan fojon.

La frua verkaro Gerhart Hauptmann estas inspirita de la Naturalismo. Lia unua teatraĵo Vor Sonnenaufgang (1989) kaŭzis skandalon kaj estis malpermesata, sed li subite famiĝis. Per sia verko Hanneles Traumfahrt (1893) li miksis naturalismajn kaj romantismajn elementojn. La komedio Der Biberpelz (1893) kaj tragedioj Rose Bernd ´(1901) kaj Die Ratten (1911) estas socikritikaj. En 1912 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

En la jaro 1918 li aktive kontribuis al la konstruo de la Vajmara Respubliko. Por ripozi li ofte vojaĝis al la insulo Hiddensee, kaj en 1930 li tie aĉetis domon. En la jaro 1933 li retiriĝis el la publika vivo.

Gerhart Hauptmann mortis en Jagniątków. Lia tombo troviĝas sur la insulo Hiddensee, kie ankaŭ troviĝas muzeo pri li. Ĉar entombigo lia surloka - malgraŭ la eksplicita entestamenta volo de Hauptmann kaj interveno de sovetiaj aŭtoritatoj - estis malpermesita.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bahnwärter Thiel (1888)
  • Vor Sonnenaufgang (1889)
  • Die Weber (1892)
  • Hanneles Traumfahrt (1893)
  • Der Biberpelz (1893)
  • Rose Bernd (1901)
  • Die Ratten (1911)
  • Vor Sonnenuntergang (1932)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]