Dramo (verko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dramo (de la malnovgreka vorto por "agado") estas verko apartenanta samtempe al du artoj: literaturo kaj teatro (kaj de tie al kino). La teksto de dramo verkita de "dramisto" orientiĝas al vidaĵa esprimpleno (mimiko, gestoj, movo) kaj al sonpleno. Literatura dramo efektiviĝas per aktoroj kaj reĝisoro, devas havi scenigeblojn.

Ĉefaj ĝenroj de la klasika dramo:

Aliaj ĝenroj:

Tragedio estas teatra verko, ofte submetita al la regulo de la tri unuecoj: temo, tempo kaj loko, kun malfeliĉa elnodiĝo kaj altrangaj herooj.

Tragikomedio ne finiĝas per katastrofo.

En komedia dramo estas prezentataj komikaj personoj aŭ amuzaj eksterordinaraj cirkonstancoj.

Reprezentantoj de la drama literaturo[redakti | redakti fonton]

Aristofano - Brecht - Calderón - Ĉeĥov - Pierre Corneille - Esĥilo - Eŭripido - Dario Fo - Jean Genet - Goethe - Gogol - Gribojedov - Paul Gubbins - Hrosvitha - Ibsen - Kalidaso - Arthur Miller - Molière - Pinter - Luigi Pirandello - Plaŭto - Racine - Seneko - Sofoklo - Ŝekspiro - Ŝilero - Terencio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]