Aristofano
Aristofano Ἀριστοφάνης | ||
---|---|---|
![]() Postmorta desegno pri Aristofano
| ||
Persona informo | ||
Naskonomo | greke Ἀριστοφάνης | |
Naskiĝo | 5-a jarcento a.K. en Ateno | |
Morto | 4-a jarcento a.K. en Ateno | |
Etno | grekoj [#] | |
Lingvoj | antikva greka lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Antikva Ateno [#] | |
Familio | ||
Patro | Philippus [#] | |
Infanoj | Araros [#] | |
Profesio | ||
Okupo | komediverkisto • dramaturgo • poeto [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | The Acharnians ❦ The Birds ❦ La nuboj ❦ Parlamentaninoj ❦ The Frogs ❦ The Knights ❦ Lysistrata ❦ Peace ❦ Plutus ❦ Thesmophoriazusae ❦ The Wasps [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Aristofano el Ateno estis klasika helena verkisto de komedioj; li vivis ĉirkaŭ la jaro 400 a. K..
Vivo[redakti | redakti fonton]
La antikva literatursciencisto Apolodoro raportas, ke Aristofano "floris" en la jaro 404 a. K. "Floro" ĉe antikvaj biografoj kutime signifas la 45an vivojaron. Krom tiu rimarkigo ni scias pri la vivo de Aristofano nur tion, kion oni povas konkludi el liaj verkoj.
Literaturhistoria signifo[redakti | redakti fonton]
Aristofano kiel aŭtoro erstas reprezentanto de la t. n. "malnova komedio", kies ĉefaj ecoj estas tre drasta lingvaĵo, aludoj al aktualaj politikaj agantoj kaj situacioj kaj ofte rektaj atakoj al vivantaj personoj. Sekvintaj periodoj de la klasika helena komedia arto estis la t. n. "meza komedio" (neniu kompleta verko konservita) kaj la t. n. "nova komedio" (plej konata aŭtoro el tiu periodo: Menandro). - Komedioj de Aristofano estas teatre prezentataj ankoraŭ nuntempe, kvankam ne ĉiuj aludoj siatempe aktualaj estas nuntempe kompreneblaj.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
Antikvaj literaturistoj konis 44 komediojn verkitajn de Aristofano. Dudek da ili konserviĝis ankoraŭ ĝis hodiaŭ - plej famaj estas
- Lisistrata (interalie ilustrita de Aubrey Beardsley)
- La Nuboj (en tiu komedio Sokrato estas primokita).
En Esperanto[redakti | redakti fonton]
- Plutoso tradukita de D-ro Eugène Noël, 1906. Dua eldono ĉe Andaluzia Esperanto Unuiĝo, 1998.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
teksteldonoj:
- Aristophanes, ed. V. Coulon, 5 volumoj, Parizo 1923-1930
- Aristophanes, ed. B. B. Rogers, 3 volumoj, Cambridge/Mass. kaj Londono 1958 (greka teksto kaj angla traduko)
pri Aristofano:
- K. J. Dover, Aristophanic Comedy. Berkeley/Calif. 1972