Pierre Corneille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Corneille
Persona informo
Pierre Corneille
Naskiĝo 6-an de junio 1606 (1606-06-06)
en Rueno
Morto 1-an de oktobro 1684 (1684-10-01) (78-jaraĝa)
en Parizo
Loko de sepulto Eglise de Monceaux-l'Abbaye vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Alma mater Lycée Pierre-Corneille vd
Subskribo Pierre Corneille
Familio
Gefratoj Thomas Corneille • Antoine Corneille vd
Edz(in)o Marie de Lampérière vd
Infanoj Pierre Corneille vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • tradukistoverkisto • poeto-juristo vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva dum 1625–1684 vd
Verkado
Verkoj Le Cid vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre CORNEILLE (naskiĝis la 6-an de junio, 1606, mortis la 1-a de oktobro, 1684) estis franca dramisto de la klasika epoko.

Naskiĝinte en Rouen, li kune kun sia frato Thomas Corneille akiris jezuitan edukadon. En la jaro 1629 li unuafoje surscenigis teatraĵojn en la Pariza teatro Marais. Instigite de la sukceso de la komedio Mélite, li ekloĝis en Parizo, studis tie juron kaj laboris poste en diversaj oficejoj de sia naskiĝurbo Rouen.

Grandan triumfon de la publiko, sed malaprobon de la kritikistoj Corneille akiris per sia tragikomedio Le Cid, kiu unuafoje en 1637 aperis sursceneje. Pliaj dramoj sekvis, krome li ekokupiĝis pri la teorio de la verkado de dramoj. En la jaro 1647 Corneille iĝis ano de la Académie française.

Dum siaj lastaj vivojaroj li spertis rivalecon kontraŭ la pli sukcesa dramisto Jean Racine. Pierre Corneille mortis en Parizo.

La valoroj emfazigitaj en liaj tragedioj estas tipaj de lia epoko, kaj ankaŭ retroviĝas en la moralo de Kartezio: kuraĝo, libero konceptita kiel tiu elekti tion, kio estas la plej alta devo kaj plenumas la plej altan valoron (senkonsidere se la realaĵoj ebligas plenumon de la deziroj, se oni agis bone kaj laŭ sia pleja valoro nur tio jen estu animkontentigo), memregadon eĉ se je prezo korŝira, eĉ se tio irigas vin al morto, tial la a-vorto "Corneille-a" (france: cornélien) uziĝis pri elekto korŝira inter du devoj kontraŭantaj (ekzemple la "Cido" devas venĝi laŭ la normoj siaklasaj per duelo kaj do mortigo, ofendon farita al sia maljuna kaj kaduka patro, sed la ofendinto estas la patro de lia amatino! kion li faros? Kaj kion faros la amatino post kiam ŝia amato estos mortiginta ŝian patron?).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Mélite (1627)
  • Médée (1635)
  • L'illusion comique (1636)
  • Le Cid (1637)
  • Horace (1640)
  • Cinna (1640)
  • Polyeucte (1643)
  • Le Menteur (1643)
  • Rodogune (1644)
  • Andromède (1650)
  • Nicomède (1651)
  • Pertharite (1651)
  • Œdipe (1659)

Traktatoj[redakti | redakti fonton]

  • Trois Discours sur le poème dramatique (1660)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

El La Cido. En: Tutmonda sonoro, vol. 2., p. 344-355