Rueno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la malnova urbo kaj la rivero
Rueno
komunumo
Fotomontaĵo
komunumo en Francio • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Normandio
Departemento Seine-Maritime
Arondismento Rouen
Kantono '
INSEE kodo 76540 [+]
Poŝtkodo 76000 • 76100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 114 083  (2021) [+]
Loĝdenso 5 336 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 27′ N, 1° 6′ O (mapo)49.4430555555561.1025Koordinatoj: 49° 27′ N, 1° 6′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 21,38 km² (2 138 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rueno (Seine-Maritime)
Rueno (Seine-Maritime)
DEC
Rueno
Rueno
Situo de Rueno
Rueno (Francio)
Rueno (Francio)
DEC
Rueno
Rueno
Situo de Rueno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rouen [+]
vdr

Rueno (france Rouen, prononco Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la historia ĉefurbo de Normandio kaj de la departemento Seine-Maritime en nordokcidenta Francio, kaj nune la ĉefurbo de administra regiono Normandio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 114 083 loĝantoj sur areo de 21,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 336 loĝantoj/km². Tamen la ĉirkaŭa metropolo Rueno-Normandio, kreita la 1-an de januaro 2015, laŭ statistikaj informoj de 2019 enhavis 499 169 loĝantojn. La teritorio havas komunan limon kun Le Petit-Quevilly, Sotteville-lès-Rouen, Bihorel, Bonsecours, Bois-Guillaume, Canteleu, Darnétal, Déville-lès-Rouen, Le Grand-Quevilly, Mont-Saint-Aignan, Saint-Léger-du-Bourg-Denis kaj Saint-Martin-du-Vivier.

Historie, Rueno estis unu el la plej prosperaj urboj de mezepoka Eŭropo. En Rueno la anglaj trupoj ŝtiparumis Johanan de Arko en 1431.

La preĝejoj, abatejoj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj multnombre gajnis al ĝi la kromnomon "Urbo kun cent spajroj"; ĝia katedralo estas unu el la plej altaj en la mondo.

Inter ĉefaj vidindaĵoj estas la Abatopreĝejo Sankta Oveno.

Famaj ruenanoj estis Pierre Corneille (dramisto kaj poeto), Théodore Géricault (pentristo), Gustave Flaubert (verkisto), Maurice Leblanc (verkisto), Charles Nicolle (Nobel-premiito pri Medicino en 1928) kaj Théodore Monod (sciencisto kaj esploristo).

La muzeoj de la urbo estas jenaj:

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]