Abatopreĝejo Sankta Oveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidaĵo de la abatopreĝejo de nordokcidento
Plano de la abatopreĝejo
Vidaĵo de la abatopreĝejo de oriente
Interno de la preĝejo

La abatopreĝejo Sankta Oveno (france: abbaye Saint-Ouen de Rouen) estas eminenta preĝejo en Rouen: Ĝi estas fama pro sia gotika arĥitekturo kaj pro la orgeno de la orgenfarejo Aristide Cavaillé-Coll.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuan benedikanan monaĥejon fondis en la 7-a jarcento Sankta Aŭdoeno (Oveno; france: Ouen). Li estis gravulo ĉe la kortego de la Merovidoj kaj konsilisto de reĝo Dagoberto. Samtempe la sanktuloj Vandregislo kaj Filiberto fondis la du monaĥejojn Fontenelle kaj Jumièges. La relikvojn de Sankta Aŭdoeno oni reportis el Parizo, kie li mortis, en la abatopreĝejon. En la 9-a jarcento la Vikingoj detruis tiujn ĉi abatejojn. La normanaj dukoj, mem vikingidoj, volis restarigi la monaĥejojn post sia sinturno al katolikismo.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La nunan preĝejon oni konstruis ekde 1318, interrompate de la Centjara Milito, kaj nur finkonstruis en la 16-a jarcento laŭ flamgotika stilo.

Ĉar la urbo disponis nur pri malmulta mono, en la 19-a jarcento ĝi konstruigis la okcidentan fasadon per alia speco da kalkoŝtono. Ĝi elektis la plej malmultkostan projekton de arĥitekto Henry Grégoire el inter la konkurantoj. Li estis klopodinta fari ion "veran" kaj alprenis la fasadon de la katedralo de Kolonjo kiel modelo. La du turoj, la tri portaloj kaj la figuroj devenas el ĉi tiu tempo, sed ne la bela fenestrorozo, kiu estas originalaĵo el la 16-a jarcento.

Vitraloj[redakti | redakti fonton]

Sankta Oveno loĝigas la plej grandan kolekton de vitraloj el la 14-a jarcento en Francujo, kiuj troviĝas en la ĥorkapeloj. Ĉe aliaj lokoj en ĥorejo kaj ĉefa navo la supraj kaj malsupraj fenestroj havas vitralojn el la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Kiel ĉie en la urbo Rouen oni forportis la malnovajn vitralojn jam en la jaro 1939, por eviti iliajn militan detruiĝon. Mankas nur du historiaj vitraloj de ĉi tiu preĝejo: en la centra suprofenestro de la ĥorejo la vitralo estas moderna verko de vitralisto Max Ingrand kun bildigo de la Krucumado, ĉar la iaman verkon detruis negocisto dum la epoko de la franca revolucio de 1789. En la fenestrorozo la blua abstrakta vitralo ankaŭ estas modernaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Seyfried: Die ehemalige Abteikirche Saint-Ouen in Rouen. VDG, 2002, ISBN 978-3-89739-270-0.
  • René Verwer: Die Cavaillé-Coll-Orgel der Abteikirche St. Ouen in Rouen. 2-a eldono. Edition Lade, 1995, ISBN 3-9500017-1-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

49.4425555555561.0997222222222