Aristide Cavaillé-Coll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aristide Cavaillé-Coll

Aristide Cavaillé-Coll (naskita la 4-an de februaro 1811 en Montpellier; mortinta la 13-an de oktobro 1899 en Parizo) estis franca orgenkonstruisto. Li estas konsiderata kiel la plej eminenta franca orgenkonstruisto de romantikismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

signaturo ĉe la ludotablo (1850–1899)

La plej fruaj prauloj de Cavaillé-Coll estis ŝtofofaristoj en Gaillac, tamen jam la frato de lia praavo, Joseph Cavaillé (ĉ. 1700–1767), lia avo Jean-Pierre Cavaillé (1743–1809), edziĝinta kun Françoise Coll, pro tio la duobla nomo), lia patro Dominique Cavaillé-Coll (1771–1862) kaj lia pli aĝa frato Vincent Cavaillé-Coll (1808–1886) profesiis kiel orgenkonstruistoj; multnombraj orgenoj en suda Francio kaj Katalunio devenas de ili. Cavaillé-Coll mem iris en 1833 ekde la provinco al Parizo, kie li tuj konstruis kiel verko no. 1 grandan orgenon en la baziliko de Saint-Denis, kiu fariĝis por tiu epoko direktodona. Por la plifaciligo de la klavofrapado Cavaillé-Coll enkonstruis la ĵus tiam inventitan pneŭmatikan Barker-maŝinon.

Cavaillé-Coll subtenis i.a. la komponistojn kaj orgenistojn Louis James Alfred Lefébure-Wely kaj Charles-Marie Widor. Inter liaj lernantoj estis i.a. la orgenkonstruisto Friedrich Friese III el Meklenburgo.

Grandaĝa Aristide Cavaillé-Coll mortis la 13-an de oktobro 1899 en la aĝo de 88 jaroj kaj estas enterigita sur la tombejo de Montparnasse en Parizo. Lian metiejon daŭrigis Charles Mutin (1861–1931).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

St-Sulpice in Paris

Cavaillé-Coll transigis la klasikan francan orgenon, kies bazajn principojn li konservis, en esprimpovan instrumentotipon, kiu konformis kun la orkestreca-simfonieca orgenmuziko en Francio ekde la mezo de la 19-a jarcento. La tipigita dispozicio de Cavaillé-Coll-orgeno influas ĝis nuntempe la tutmondan orgenkonstruon, precipe je grandaj koncertinstrumentoj. Al la inventaĵoj kaj pluevoluigoj de Cavaillé-Coll apartenas diferencaj ventpremoj ene de registro, la preterblovanta fluto („flûte harmonique“, „flûte octaviante“) kaj la piedpuŝiloj por enŝalti registrogrupojn („appel“).

La metiejo de Cavaillé-Coll en Parizo konstruis orgenojn i.a. por la Parizaj preĝejoj St. Sulpice, Notre-Dame de Paris, La Madeleine, Sainte-Trinité kaj Sacré-Cœur. Pluaj gravaj instrumentoj troviĝas en la preĝejoj Saint-Ouen en Rouen, Saint-Sernin en Toulouse, Saint-Etienne en Caen, Saint-Etienne en Mülhausen, en Luçon, Perpignan, Lyon, Saint-Omer. en eksterlando Cavaillé-Coll konstruis orgenojn i.a. en Hispanio, Rusio, Anglio, Brazilo kaj Nederlando.

En germanio ekzistas nur poste aĉetitaj orgenoj de Cavaillé-Coll, ekz. en Sankt Bernhard, Majenco (2 manualoj, 15 registroj, konstruite 1876/77, aĉetite en 1999). Orgenoj devenantaj el la postsekva metiejo Mutin-Cavaillé-Coll staras en la katedralo de Osnabrück (2 manualoj, 15 registroj, aĉetite 1999), Altlernejo por Muziko Kolonjo (2 manualoj, 13 registroj, aĉetite 2002) kaj en la Nikolai-preĝejo en Kiel (2 manualoj, 18 registroj, aĉetite 2003, alternative ludebla per Midi).

Cetere[redakti | redakti fonton]

La Asteroido 5184 Cavaillé-Coll estas nomita laŭ Aristide Cavaillé-Coll.


Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kurt Lueders, Naji Hakim, Daniel Roth u.a.: L’orgue Cavaillé-Coll – Jubiläumsausgabe. Motette-Ursina Verlag 1987/1. Juli 2002. 6 CD, DDD. Motette 10761. ASIN B00006LIAT. (Klangdokumentationen von 34 Instrumenten).

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]