Saint-Omer (Pas-de-Calais)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Saint-Omer
Saint-Omer-Position.png
Lando
Francio
     Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Pas-de-Calais (subprefektejo)
Arondismento Saint-Omer (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
Poŝtkodo 62500
Urbestro
Aktuala mandato
Bruno Magnier
2008 - 2014
Longitudo 02° 15' 42" Oriento
Latitudo 50° 44' 56" Nordo
Alto 6 m
Areo 16,4 km²
Loĝantaro 15 747 loĝ.
(1999)

Saint-Omer [sẽtomeR] estas franca komunumo lokita en la departemento Pas-de-Calais kaj en la regiono Hauts-de-France. Tiu mezgranda urbo estas ankaŭ la subprefektejo de unu arondismento kaj la ĉefurbo de tri kantonoj.

La ĉefplaco kaj la urbdomo

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Aa trafluas la urbon. Generale havas akvo gravan rolon en Saint-Omer : la urbo estas ĉirkaŭita de marĉoj, kiuj estas nomitaj la Sanktomeraj marĉoj (franclingve le marais audomarois).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Longa malnovtempa manlaboro permesis disvolvigi ekonomie la lokajn marĉojn. Nun estas grandaj legomaj kultivadoj, precipe de florbrasikoj, sed ankaŭ iom bredado de bovinoj. Laste ekzistas loka biero, la biero de Saint-Omer.

Krome, la marĉoj fariĝis grava turisma centro.

Famuloj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo Notre-Dame

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La urba biblioteko de Saint-Omer konservas en sia kolekto 'imprimés rares' (maloftaj presaĵoj) esperantan fonduson el la komenco de la 20a jarcento, kreitan de iama bibliotekisto Ernest Deligny. Laŭ komuniko de estro de la biblioteko (marto 2018) la kolekto daŭre estas nealirebla kaj pro financaj limigoj ne antaŭvideblas ŝanĝo dum la venontaj jaroj.[1] Ĝia ordigo ne estas inter la prioritataj taskoj de la biblioteko por 2011-2012.[2]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Retletero de Rémy Cordonnier, respondeculo pri la historiaj kolektoj, al Roland Rotsaert, 2018.03.13
  2. Raporto pri la oficiala inaŭguro de la kolekto aperis en Nordfranca Esperantisto, julio-aŭgusto 1938, p. 101-103.