Biero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glaso da tritika biero (Germanio).
François Jaques: Kamparanoj trinkantaj bieron ĉe trinkejo en Friburgo (Svislando, 1923).
Schlenkerla Rauchbier elprenita el barelkrano.

Biero estas trinkaĵo produktita per fermentado el akvo, gisto, malto (kutime el hordeo) kaj lupolo. Ĝi enhavas – depende de la speco – proksimume 5 % (inter 2 kaj 14 %; sed kutime inter 4 kaj 8 %) da alkoholo; la tiel nomataj senalkoholaj bieroj havas inter 0 kaj 0,5 % da alkoholo.

Biero estas unu el la plej malnovaj[1][2][3] kaj plej amplekse konsumita[4] alkoholaĵo en la mondo, kaj la tria plej populara trinkaĵ ĝenerale post akvo kaj teo.[5] Biero estas kuirita el cerealaj grenoj — plej ofte el malta hordeo, kvankam oni uzas ankaŭ tritikon, maizon, kaj rizon. Dum la kuirprocezo, fermentado de la amelaj sukeroj de la biersuko produktas etanolon kaj karbonigo en la rezulta biero.[6] Plej moderna biero estas kuirita kun lupolo, kiu aldonas amarecon kaj aliajn gustojn kaj agadas kiel natura konservilo kaj stabiligilo. Aliaj pligustigaj agentoj kiel la herbomiksaĵo gruit, aliaj herboj, aŭ fruktoj povas esti inkludataj aŭ uzataj anstataŭ lupulo. En komerca bierfarado, la natura karboniga efiko estas ofte forigita dum la procezo kaj anstataŭita per trudita karbonigo.[7]

Kelkaj el la plej antikvaj konataj skribaĵoj de la homaro referencas al la produktado kaj distribuado de biero: la Kodo de Hamurabo inkludis leĝojn regulantajn bieron kaj bierejojn,[8] kaj "La himno al Ninkasi", nome preĝo al la Mezopotamia diino de biero, utilis kaj kiel preĝo kaj kiel metodo rememori la recepton por biero en kulturo kun malmulta legipova loĝantaro.[9][10]

Biero estas distribuata en boteloj kaj ladskatoloj kaj estas ankaŭ ofte disponebla el bareloj tra kranoj, partikulare en trinkejoj. La bierprodukta industrio estas tutmonda negoco, kiu konsistas el kelkaj hegemoniaj transnaciaj entreprenoj kaj multaj miloj da pli malgrandaj produktistoj kiuj gamas el bierproduktaj trinkejoj al regionaj bierfarejoj. La forto de moderna biero estas kutime de ĉirkaŭ 4% al 6% de alkoholo laŭ volumo (ALV), kvankam ĝi povas varii inter 0.5% kaj 20%, kaj kelkaj bierfarejoj produktas ekzemplojn de 40% ALV kaj eĉ supre.[11] Biero formas parton de la kulturo de multaj landoj kaj estas asocia kun sociaj tradicioj kiaj bier-festivaloj, same kiel kun riĉa biereja kulturo kio inkludas drinkoturneojn kaj trinkejludojn kiel bilardojsagetoĵetado.

Variaj juraj difinoj de biero ekzistas en diversaj landoj. Historie, unu el la plej famaj el tiuj estas la ReinheitsgebotLeĝo de pureco, kiu estis aplikita en partoj de la Sankta Romia Imperio kaj Germanio kaj postulis ke biero estu farata nur el akvo, lupulo kaj hordeo. Nuntempe en Kanado, la Canadian Government's Food and Drug Regulations asertas ke biero devas havi alkoholenhavon kiu gamu el 1.1% al 8.6%, kvankam tio inkludas ankaŭ specifon ke ĝi povus esti pli granda ol 8.6% kaj estu etikedita kongrue.[12] Biero en Suda Koreio devas havi malpli ol 25% ALV, kio signifas ke ĝi devas havi 25 mL el alkoholo aŭ malpli ol 100 mL el solvaĵo, kaj povas esti konsiderata ‘malpeza’ (laŭ kalorienhavo) nur se ĝi havas malpli ol 30 kcal por 100ml. Aldone, biero en Suda Koreio devas uzi nur akvon, lupolon, kaj amelojn (tritiko, rizo, hordeo, maizo aŭ terpomo) kiel ingrediencoj en la bierfara procezo.[13] En Singapuro, biero devas havi minimume 1.0% da alkoholo laŭ voluma koncentro je 20 . Ĝi estas ofte produktita el miksaĵo de grenoj kiel malto, sukeroj aŭ ties ekvivalentoj, kaj lupulo aŭ aliaj vegetaloj.[14]

Historio[redakti | redakti fonton]

Egipta ligna modelo de bierfarado en antikva Egipto, Rozkruca Egipta Muzeo, San Jose (Kalifornio).

Biero estas unu el la plej antikvaj preparitaj trinkaĵoj de la mondo. Estas iom da pruvoj ke biero estis produktita ĉe Göbekli Tepe dum la Antaŭ-Ceramika Neolitiko (ACN).[15] (La ACN estas datita el ĉirkaŭ 8500 a.n.e. al 5500 a.n.e.) La plej klara kemia pruvero el hordea biero datas el ĉirkaŭ 3500–3100 a.n.e., el la loko de Godin Tepe en la Zagros-montaro de okcidenta Irano.[16][17] Eble, sed ne pruvita, ĝi datas reen eĉ el pli antaŭe — je ĉirkaŭ 10,000 a.n.., kiam cerealo estis por la unua fojo kultivita.[18]

Biero estis registrita jam en la skriba historio de antikva Irako kaj antikva Egipto,[19] kaj arkeologoj supozas ke biero ludis gravan rolon en la formado de civilizacioj.[20] La plej fruaj indikoj pri biero devenas el Sumero, en la malnova Mezopotamio, kie estis konataj 19 specoj de bieroj jam 3000 jarojn antaŭ Kristo. La antikvaj egiptoj fermentigis duonbakitan panon en akvo kaj tiel fabrikis specon de biero, kiu estis la ĉefa loka trinkaĵo. Proksimume antaŭ 5000 jaroj, laboristoj de la urbo Uruk (moderna Irako) estis pagitaj de siaj dungantoj pere de biero.[21] Dum la konstruado de la Piramidoj de Gizo, Egipto, ĉiu laboristo ricevis ĉiutagan kvanton ode kvar al kvin litroj de biero, kio utilis kaj kiel nutraĵo kaj kiel refreŝigo kio estis necesega por la konstruado de la Piramidoj.[22]

Kelkaj el la plej antikvaj skribaĵoj el Sumero enhavas referencojn al biero; "La himno al Ninkasi", nome preĝo al la Mezopotamia diino de biero, utilis kaj kiel preĝo kaj kiel metodo rememori la recepton por biero en kulturo kun malmulta legipova loĝantaro.[23] La antikva diraĵo (Plenigu vian ventron. Tagon kaj nokton feliĉu) al Gilgameŝ, registrita en la Epopeo pri Gilgameŝ, fare de la bier-edzino Siduri povus almenaŭ parte esti referenco al la konsumado de biero.[24] La Ebla tabuletoj, malkovritaj en 1974 en Ebla, Sirio, montras ke biero estis produktita en tiu urbo en 2500 a.n.e.[25] Fermentita trinkaĵo uzanta rizon kaj fruktojn estis farita en Ĉinio ĉirkaŭ 7000 a.n.e. Malkiel ĉe sakeo, oni ne uzus ŝimon por sakarigi la rizon (amilolitika fermentado); la rizo estis probable preparita por fermentado pere de maĉado aŭ maltigado.[26][27]

Der Bierbreuwer (La bierfaristo), el Ständebuch (Gildolibro) de Jost Amman (1568).

Preskaŭ ajna substanco kiu enhavas sukeron povas nature suferi alkoholan fermentadon. Pro tio plej verŝajne multaj kulturoj, observinte ke eblas akiri dolĉan likvaĵon el fonto de amelo, sendepende unu de alia inventis bieron. Pano kaj biero pliigis prosperon al nivelo kiu ebligis havi tempon por disvolvigo de aliaj teknologioj kaj kontribuis al la konstruado de civilizacioj.[28][29][30][31] Ksenofono notis ke dum sia veturado, biero estis produktita en Armenio.[32]

La romanoj nomis bieron Cervisia, laŭ la diino de la kampofruktoj, Cereso. La romianoj taksis bieron barbara trinkaĵo. La keltoj konis bieron sub la nomo Korma.[33] Biero estis fakte jam disvastigita tra Eŭropo fare de ĝermanaj kaj keltaj triboj tiom for kiom ĝis 3000 a.n.e.,[34] kaj ĝi estis ĉefe produktita je hejma skalo.[35] La produkto kiun la pra-eŭropanoj trinkis ne estus rekonata kiel biero fare de plej nuntempaj personoj. Kun la baza amela fonto, la bieroj de pra-eŭropanoj enhavis frukton, mielon, nombrajn tipojn de plantoj, spicoj kaj aliaj substancoj kiel narkotaj herboj.[36] Tio kion ili ne enhavis estas lupolo, ĉar tio estis posta aldono, unuafoje menciita en Eŭropo nur ĉirkaŭ la jaro 822 fare de karolingia abato[37] kaj denove en 1067 fare de la abatino Hildegard de Bingen.[38]

En la mezepoko biero estis farata el multaj diversaj ingrediencoj. Nur post enkonduko kaj reguligo de bierfarado fare de abatejoj la gruit (miksaĵo el herboj) estis anstataŭita de lupolo. Tiam oni taksis bieron taŭga trinkaĵo por infanoj, ĉar ĝi havis pli malaltan alkoholenhavon ol nuntempe, kaj pro la boligado de la herbaĵo, la gruit estis preskaŭ desinfektita, kion oni ne povis diri pri akvo. Pro la alta kaloria valoro, biero estis ankaŭ grava aldono al la ofte mankanta nutraĵo, ĉar eblis fari pli-malpli trinkeblan bieron eĉ el malbonkvalitaj cerealoj. Pro la alta bierkonsumo ekde la mezepoko, pri biero multe interesiĝis la urba fisko kaj la landaj impostaj administracioj, kiuj ekzistis en Germanujo ekde ĉirkaŭ 1500. Jam en la malfrua mezepoko preskaŭ ĉie en Germanujo pagendis fabrikado- kaj vendado-impostoj por biero.

En 1516, Vilhelmo la 4-a, Duko de Bavario, adoptis la Reinheitsgebot (purecleĝo), eble la plej antikva prikvalita regularo ankoraŭ uzata en la 21a jarcento, laŭ kiu la nuraj permesitaj ingrediencoj de biero estas akvo, lupolo kaj horde-malto.[39] Bierproduktado antaŭ la Industria Revolucio plue estis produktita kaj vendita je hejma skalo, kvankam ĉirkaŭ la 7a jarcento n.e., biero estis ankaŭ produktita kaj vendita de eŭropaj monaĥejoj. Dum la Industria Revolucio, la produktado de biero translokiĝis el hejmfarita fabrikado al industria fabrikado, kaj hejma fabrikado ĉesis esti grava ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento.[40] La disvolvigo de hidrometroj kaj termometroj ŝanĝis bierfaradon al plia kontrolo de la procezo kaj pli granda kono de la rezultoj.

Grava punkto en la historio de bierfarado estis la malkovro de la bierfarmaniero de Pilsen. Ĝi devenis de la tiam jam fama bavaria bierfarmaniero, kiu baziĝis je nur iom rostita malto kaj malrapida fermentado per stokado en malvarmaj kavoj kaj profundaj keloj. Josef Groll preparis la 5-an de oktobro 1842 la unuan miksaĵon laŭ la maniero de Pilsen. La bieron oni servis publike unuafoje la 11-an de novembro 1842 kaj tiel malfermis la venkovojon de tiu aparta biero, kiu ekzistas ĝis nun sub la nomo Pilsner Urquell.

Le 2007, la bierfarada industrio estas tutmonda negoco, kiu konsistas el kelkaj hegemoniaj transnaciaj entreprenoj kaj multaj miloj da pli malgrandaj produktistoj kiuj gamas el bierproduktaj trinkejoj al regionaj bierfarejoj.[41] Je 2006, pli ol 133 mil milionoj da litroj (35 mil milionoj da galjonoj), nome ekvivalento de sitelo 510 metrojn flanke, de biero estas vendataj jare, produktante totalan tutmondan enspezaron de 294.5 mil milionoj da usonaj dolaroj (147.7 mil milionoj da britaj pundoj). En 2010, la bierkonsumado de Ĉinio atingis 450 milionojn da hektolitroj (45 mil milionoj da litroj), aŭ preskaŭ duoble tiu de Usono, sed nur 5 procento estis vendita el premkrankoj, kompare kun 50 procento en Francio kaj Germanio.[42]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bierejo.
Floro de lupolo, plej grava ingredienco de biero, en lupulejo en Hallertau, Germanio.

La ideala trinktemperaturo de la biero dependas de la bierspeco. Helaj bieroj estas plej bongustaj inter 6 kaj 8 ; malhelaj bieroj havu temperaturon de 15 ĝis 18 (escepte se temas pri kolorigitaj helaj bieroj). Biero ne estu tro rapide varmigita aŭ malvarmigita, ĉar tiel suferas la gusto kaj la formiĝo de la ŝaŭmo. Ankaŭ taglumo estas damaĝa. Oni stoku bieron do en malhela loko. Antaŭ ol plenigi la glason, oni tralavu ĝin per malvarma akvo, por ke ĝi havu pli/malpli la saman temperaturon kiel la biero.

En la kuirarto oni uzas bieron ankaŭ por fajnigi supojn kaj saŭcojn. Biera pasto (farita el biero, faruno, ovoj, oleo kaj spicoj) bone taŭgas por friti fruktojn, legomojn aŭ viandaĵojn.

Bierfarado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bierfarado.
Kelo de la bierfarejo Öufi.
Kaldronegoj.

Ĉe la bierfarado la ingrediencoj akvo, malto kaj lupolo estas miksataj kaj kemie modifitaj parte per gisto.

Post kiam el cerealoj, kutime hordeo, oni preparis malton, ĝi estas ŝrotita. La bierfarado mem komenciĝas per la miksaĵo de la malto kun akvo de:Maischen. La akvo estas hejtita ĝis ĉirkaŭ 60 , la ŝrotita malto aldonita kaj tia miksaĵo per konstanta turnado hejtigita ĝis ĉirkaŭ 75 aŭ partoj de la miksaĵo eĉ boligitaj. Ĉe diversaj temperaturoj enzimoj ŝanĝas amelon de la malto al maltozo. Per jodo-testo oni kontrolas, ĉu la amelo estis tute transformita al maltozo. Poste tiam la miksaĵo estas klarigita en klariga ujo: temas pri la disigo de la malto kaj la likvaĵo. Per aldono de varmega akvo, la likvaĵo estas elpelita el la klariga ujo kaj poste boligita kun la lupolo en kaldronego.

La sekvanta etapo estas la fermentado kiu povas esti alta aŭ malalta.
Alta fermentado uzas Saccharomyces cerevisiae. Dum la fino de fermentado, la gisto altiĝas en la fermentujo.
Malalta fermentado uzas Saccharomyces uvarum. Dum la fino de fermentado, la gisto malaltiĝas en la fermentujo.

Bierspecoj[redakti | redakti fonton]

Famaj bier-faristoj kaj -bazaroj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famaj bierfaristoj kaj -bazaroj.

Sano kaj danĝeroj[redakti | redakti fonton]

Malhela biero Paulaner dunkel.

Kiel alkoholaĵo, biero povas estigi fortan psikologian kaj precipe korpan dependecon ĝis alkoholismo. Ĉar en multaj regionoj la konsumo de biero kaj vino, eĉ sufiĉe grandkvante, estas socie tolerata, dependiĝo ofte ne rimarkiĝas frue.

Preskaŭ ĉiuj kutimaj bieroj enhavas pro la uzataj cerealoj glutenon kaj tiel ne utilas por homoj, kiuj suferas glutenalergion. Tamen per uzo de ne-glutenenhavaj cerealoj, kiel ekzemple maizo, rizo, milio, fagopirosorgo, estas eble fari senglutenan bieron.

Alkoholo[redakti | redakti fonton]

La rezultoj de iuj internaciaj sciencaj esploroj rilate al la temo biero, laŭ kiuj limigita uzo de biero estu saniga, estas ofte menciitaj en amaskomunikiloj. Tiaj rezultoj estas tamen diskutitaj. Kutima alkoholkonsumo kreskigas la riskon malsaniĝi pri kancero kaj jam malgrandaj tagaj kvantoj de alkoholo, malplibonigas la memorkapablon.

Koro kaj kardiovaskula sistemo[redakti | redakti fonton]

Dumlonge oni supozis, ke la pozitiva efiko de vino kaj biero al sangvaskuloj devenas de la alkoholo. Esploro de la universitata kliniko de Ulm tamen montris, ke senalkoholaj biero kaj ruĝa vino havis same bonan efikon rilate al arteriosklerozo kiel la alkoholenhavaj variantoj.[43]

Vitaminoj[redakti | redakti fonton]

Unu litro da biero entenas ĉirkaŭ
Substancoj Speco Pezo Necesa taga kvanto[44]
Bazaj substancoj Karbonhidratoj 30–40 g
Proteinoj 3–5 g
Alkoholo 35–43 g
Karbonata acido 4–5 g
Akvo 840–900 g
Vitaminoj B1 (Thiamin) 0,03–0,04 mg 1,0–1,4 mg
B2 (Riboflavino) 0,3–0,4 mg 1,2–1,6 mg
B6 (Piridoksino) 0,4–0,9 mg 1,2–1,9 mg
H (Biotino) 0,005 mg 0,0–0,06 mg aŭ 0,15 mg[45]
B3 (Niacino) 6–9 mg 13–18 mg
Foliata acido 0,04–0,8 mg 0,4–0,6 aŭ 0,2 mg[45]
B5 0,9–1,5 mg 6 mg
Elementoj Kalio 420–570 mg 2000 mg
Fosforo 0,12–0,32 g
Sulfuro 0,1–0,2 g
Magnezio 80–100 mg 300–400 mg
Kalcio 40–100 mg 1000–1200 mg aŭ 800 mg[45]
Silicio 0,01–0,04 g

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plej fortaj bieroj[redakti | redakti fonton]

Enirejpordego de bierfarejo Moninger en Karlsruhe / Germanio

Ĉar la biergisto mortas ekde 12% da alkoholenhavo, necesas helpiloj por atingi pli altan koncentraĵon. Tiaj estas ekzemple posta aldono de freŝa gisto, la forpreno de mortintaj gistkulturoj kaj la distilado de la infuzaĵo.

  • Kiel plej forta biero de la mondo pro alkoholprocentaĵo de 41 estas agnoskita Sink the Bismarck! farita de skota bierfarejo BrewDog.[46][47] La altan alkoholenhavon oni atingas interalie per frostigado kaj aldono de sukero.
  • Laŭ la Guinness-libro de rekordoj la plej forta biero de la mondo estas la Vetter 33 el la Vetter’s Alt Heidelberger Brauhaus (malnova bierfarejo de Vetter en Heidelberg). Silvestre de 1987 la bierfarejestro Rudolf J. Kasper prezentis unuan fojon la tre alkoholriĉan drinkaĵon, kiun li kreis pro veto kun sinjoro Vetter kaj la Vetter-teamo, por pruvi, ke li kapablus fari la plej fortan bieron de la mondo. La biero, kiun li prezentis sub la marko Vetter 33 havis primitivan densecon inter 33,19 kaj 37,91 %.
  • Unu el la plej fortaj bieroj de Eŭropo estas la biero Samichlaus (biero sankta Nikolao). Ĝi estas preparata en la bierfarejo Schloss Eggenberg en Aŭstrujo kaj havas alkoholenhavon de 14% kun primitiva denseco de 32%. La bierfarejo Schloss Eggenberg transprenis la nomon kaj recepton de la vendita kaj fermita bierfarejo Hürlimann en Zuriko, Svislando.
  • Kiel plej forta germana biero citiĝas ofte la Donnerbock. Ĝi havas alkoholenhavon de 13 % (primitiva denseco de 25 %) kaj listigas tiel antaŭ la Kulmbacher Kulminator de la bierfarejo en Kulmbach, kiu dum longaj jaroj estis la plej forta biero de la mondo.
  • Ĉe la pinto de la plej fortaj germanaj bieroj, tamen certe staras biero de Schorschbräu en Oberasbach (Frankonio) kun 40 % da alkoholaĵo.[48]

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bierbareloj.
  • Du bareloj da biero estis en 1836 la unua ŝarĝo transportita en Germanujo per fervojo. Tio okazis sur vojstreko inter Nürnberg kaj Fürth.[49]
  • En Usono pro diversaj leĝaroj pri alkoholenhavaj trinkaĵoj biero kun alkoholprocentaĵo de pli ol 4,5 estas nomata ne beer (biero), sed malt liquor (maltobrando).
  • En Svedujo biero kun pli ol 3,5 % da alkoholaĵo ne estas libere aĉetebla, sed nur en filioj de la ŝtata vendejoĉeno Systembolaget. Finnlando libere vendas bieron ĝis 4,7 %, dum tiuj kun pli alta alkoholenhavo aĉeteblas nur en la ŝtataj Alko-vendejoj.
  • La plej granda denseco de bierfarejoj de la mondo troviĝas en Supra Frankonio. Tial oni kromnomas la regionon ankaŭ Bier-Frankonion, kontraŭe al la pli okcidenta Vin-Frankonio.
  • Biero entenas ĉirkaŭ 8.000 materiojn, interalie pli ol 400 aromoj. Kompare al tio vino entenas ĉirkaŭ 1.200 diversajn materiojn.[50]
  • La Kodo de Hamurabi, unu el la plej malnovaj leĝaroj de la mondo mencias aparte bieron: multaj paragrafoj rilatas al ĝia fabrikado, la bierprezo kaj ties disdono. Tiel babilonaj provincaj administrantoj kaj altaj sacerdotoj rajtis ricevi maksimuman kvanton de kvin litroj tage, akompanantinoj de la reĝo rajtis ricevi tri litrojn tage.[51]
  • En bierĝardenoj kaj aliaj trinkejoj biero el bareloj havas kutime la saman temperaturon, kvankam multaj homoj havas tre diversajn individuajn emojn pri la ĝusta temperaturo. Tial ekzistas tiel nomataj biervarmigiloj, per kiuj ebligas individue adapti la temperaturon de biero.
  • En Bavarujo ekzistis ĝis aprilo 1958 regulo pri unika bierprezo komparebla al la nuntempa regularo pri libroprezoj en Germanujo kaj Aŭstrujo.[52]

Tipoj kaj firmaoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rudgley, Richard (1993). The Alchemy of Culture: Intoxicants in Society. London: British Museum Press;. ISBN 978-0714117362.
  2. Arnold, John P (2005). Origin and History of Beer and Brewing: From Prehistoric Times to the Beginning of Brewing Science and Technology. Cleveland, Ohio: Reprint Edition by BeerBooks. ISBN 0-9662084-1-2.
  3. World's Best Beers: One Thousand ... - Google Books. books.google.com. 2009-10-06. ISBN 9781402766947. [1] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  4. "Volume of World Beer Production". European Beer Guide. Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  5. Max Nelson (2005). The Barbarian's Beverage: A History of Beer in Ancient Europe. Routledge. p. 1. ISBN 0-415-31121-7. Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  6. Barth, Roger. The Chemistry of Beer: The Science in the Suds, Wiley 2013: ISBN 978-1-118-67497-0.
  7. "How Beer Is Carbonated and Why Is Beer Fizzy?". [2] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  8. "Beer Before Bread". Alaska Science Forum #1039, Carla Helfferich. [3] alirita la 29an de Aprilo 2018.
  9. "Nin-kasi: Mesopotamian Goddess of Beer". Matrifocus 2006, Johanna Stuckey. [4] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  10. Black, Jeremy A.; Cunningham, Graham; Robson, Eleanor (2004). The literature of ancient Sumer. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-926311-6.
  11. "World's strongest beer reclaimed". BBC News. 2010-02-16. Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  12. Branch, Legislative Services. "Consolidated federal laws of canada, Food and Drug Regulations". laws.justice.gc.ca. [5] Alirita la 29an de Aprilo 2017.
  13. "Global Agriculture Information Network" (PDF). [6] Alirita la 29an de Aprilo 2017.
  14. "Food Regulations in Singapore". [7] Arkivigite je 2017-06-23 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 29an de Aprilo 2017.
  15. Oliver Dietrich; et al. (Aŭg 2012). "The role of cult and feasting in the emergence of Neolithic communities. New evidence from Göbekli Tepe, south-eastern Turkey" (PDF). Antiquity. doi:10.1017/S0003598X00047840. Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  16. McGovern, Patrick, Uncorking the Past, 2009, ISBN 978-0-520-25379-7. pp. 66–71.
  17. "Jar in Iranian Ruins Betrays Beer Drinkers of 3500 B.C." The New York Times. 5a de Novembro 1992. [8] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  18. "Live Science.com – When Was Beer Invented?". livescience.com. [9] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  19. "Beer". Britannica.com.; Michael M. Homan, Beer and Its Drinkers: An Ancient near Eastern Love Story, Near Eastern Archaeology, Vol. 67, No. 2 (Jun. 2004), pp. 84–95. Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  20. "Archeologists Link Rise of Civilization and Beer's Invention". CBS News. 8a de Novembro 2010. [10] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  21. George, Alison (22a de Junio, 2016). "The world's oldest paycheck was cashed in beer". New Scientist. [11] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  22. "The Beer Archaeologist". Smithsonian.com. [12] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  23. Prince, J. Dyneley (1916). "A Hymn to Ninkasi". The American Journal of Semitic Languages and Literatures. 33 (1): 40–44. doi:10.1086/369806.
  24. Hartman, L. F. and Oppenheim, A. L., (1950) On Beer and Brewing Techniques in Ancient Mesopotamia. Supplement to the Journal of the American Oriental Society, 10. Alirita la 20an de Septembro 2013.
  25. Dumper, Michael; Stanley, Bruce E. (2007). Cities of the Middle East and North Africa: A Historical Encyclopedia. ABC-CLIO. ISBN 978-1-57607-919-5. p.141. [13] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  26. "Fermented beverages of pre- and proto-historic China". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America. [14] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  27. "Li Wine: The Beer of Ancient China -China Beer Festivals 2009". echinacities.com. 15a de Julio 2009. Arkivita el la originalo en 19a de Julio 2009. [15] Arkivigite je 2009-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  28. Standage, Tom (2006). A History of the World in Six Glasses. Westminster, MD: Anchor Books. p. 311. ISBN 978-0-385-66087-7. [16] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  29. Mirsky, Steve (Majo 2007). "Ale's Well with the World". Scientific American. 296 (5): 102. Bibcode:2007SciAm.296e.102M. doi:10.1038/scientificamerican0507-102. Alirita la 21an de Septembro 2010.
  30. Dornbusch, Horst (27a de Aŭgusto 2006). "Beer: The Midwife of Civilization". Assyrian International News Agency. Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  31. Protz, Roger (4a de Decembro 2004). "The Complete Guide to World Beer". [17] Alirita la 21an de Septembro 2010. "When people of the ancient world realised they could make bread and beer from grain, they stopped roaming and settled down to cultivate cereals in recognisable communities."
  32. Vann, Karine. "Armenia Might Be One of the Oldest and Youngest Beer-Making Countries in the World". [18] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  33. Meyers Konversationslexikon Arkivigite je 2007-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
  34. "Prehistoric brewing: the true story". Archaeo News. 22a de Oktobro 2001. [19] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  35. "Beer-history". Dreher Breweries. Arkivita el la originalo en 9a de Julio 2009. [20] Arkivigite je 2009-07-09 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  36. Max Nelson, The Barbarian's Beverage: A History of Beer in Ancient Europe pp2, Routledge (2005), ISBN 0-415-31121-7.
  37. Google Books Richard W. Unger, Beer in the Middle Ages and the Renaissance pp 57, University of Pennsylvania Press (2004), ISBN 0-8122-3795-1. Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  38. Max Nelson, The Barbarian's Beverage: A History of Beer in Ancient Europe pp110, Routledge (2005), ISBN 0-415-31121-7.
  39. "492 Years of Good Beer: Germans Toast the Anniversary of Their Beer Purity Law". Der Spiegel 23a de Aprilo 2008. [21] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  40. Cornell, Martyn (2003). Beer: The Story of the Pint. Headline. ISBN 0-7553-1165-5.
  41. "Industry Browser — Consumer Non-Cyclical — Beverages (Alcoholic) – Company List". Yahoo! Finance. Arkivita el la originalo en 2a de Oktobro 2007. [22] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  42. "Analysis: Premium Chinese beer a bitter brew for foreign brands". Reuters. 3a de Novembro 2011. [23] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  43. Welt-online: Alkoholfreier Schutz für Herz und Kreislauf, 16-an de aprilo 2007
  44. Deutsche Gesellschaft für Ernährung e. V.: Referencvaloroj por nutrado Arkivigite je 2010-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
  45. 45,0 45,1 45,2 EUR-Lex.eu: Richtlinie 90/496/EWG des Rates vom 24. September 1990 über die Nährwertkennzeichnung von Lebensmitteln
  46. BrewDog: Sink the Bismarck! Arkivigite je 2010-09-19 per la retarkivo Wayback Machine
  47. Ĝi havas la saman nomon de filmo kaj de drinkoludo kiu konsistas en plenigo el biero de flosanta glaso.
  48. http://www.schorschbraeu.de/schorschbraeu/site/ Arkivigite je 2012-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
  49. Wikisource.de: Das erste Frachtstück. En: Die Gartenlaube, 1891.
  50. 3sat.de: "Das Bier ist wirklich das verrückteste Getränk": Bier hat 400 verschiedene Duftstoffe und etwa 8000 Bestandteile[rompita ligilo]
  51. Brockhaus, „Was so nicht im Lexikon steht“, p. 38, ISBN 3-7653-1551-6
  52. Zeit-online.de: Die Zeit: Brauereien vor den Dividendenentscheidungen. Arkivigite je 2010-04-16 per la retarkivo Wayback Machine, 24-an de julio 2008

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato (2001/01, p. 18)
  • Alexander, Jeffrey W. Brewed in Japan: The Evolution of the Japanese Beer Industry (University of British Columbia Press; 2013) 316 paĝoj
  • Ale, Beer and Brewsters in England: Women's Work in a Changing World, 1300–1600 , Judith M. Bennett. ISBN 0-19-512650-5
  • Dumper, Michael; Stanley, Bruce E. (2007). Cities of the Middle East and North Africa: A Historical Encyclopedia. ABC-CLIO. ISBN 978-1-57607-919-5. [24] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  • Beer: The Story of the Pint, Martyn Cornell. ISBN 0-7553-1165-5
  • The Book of Beer Knowledge: Essential Wisdom for the Discerning Drinker, a Useful Miscellany, Jeff Evans. ISBN 1-85249-198-1
  • The World Encyclopedia of Beer, Brian Glover. ISBN 0-7548-0933-1
  • Beer: An Illustrated History, Brian Glover. ISBN 1-84038-597-9
  • Beer and Britannia: An Inebriated History of Britain, Peter Haydon. ISBN 0-7509-2748-8
  • A History of Beer and Brewing, I. Hornsey. ISBN 0-85404-630-5
  • The World Guide to Beer, Michael Jackson. ISBN 1-85076-000-4
  • The New World Guide to Beer, Michael Jackson. ISBN 0-89471-884-3
  • Archeological Parameters For the Origins of Beer. Thomas W. Kavanagh. [25] Arkivigite je 2017-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  • Beer in America: The Early Years 1587–1840—Beer's Role in the Settling of America and the Birth of a Nation, Gregg Smith. ISBN 0-937381-65-9
  • Farmhouse Ales: Culture and Craftsmanship in the Belgian Tradition, Phil Marowski. ISBN 0-937381-84-5
  • The Barbarian's Beverage: A History of Beer in Ancient Europe, Max Nelson. ISBN 0-415-31121-7.
  • The Brewmaster's Table, Garrett Oliver. ISBN 0-06-000571-8
  • The Complete Joy of Homebrewing, Charlie Papazian ISBN 0-380-77287-6
  • Protz, Roger (2004). The Complete Guide to World Beer. ISBN 1-84442-865-6.
  • Gone for a Burton: Memories from a Great British Heritage, Bob Ricketts. ISBN 1-905203-69-1
  • Country House Brewing in England, 1500–1900, Pamela Sambrook. ISBN 1-85285-127-9
  • Big Book of Beer, Adrian Tierney-Jones. ISBN 1-85249-212-0
  • Bacchus and Civic Order: The Culture of Drink in Early Modern Germany, Ann Tlusty. ISBN 0-8139-2045-0
  • Vaughan, J. G.; C. A. Geissler (1997). The New Oxford Book of Food Plants. Oxford University Press. ISBN 0-19-854825-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]