Ŝroto
Aspekto
Ŝroto estas interprodukto de muelado de grajnoj, plejparte tritikaj, sekalaj kaj maizaj. Kelkfoje en la difinon oni inkluzivas grion[1], sed kutime ŝroto estas malpli kribrita, tiel ke ĝi enhavas kaj farunon kaj pli grandajn grajnopecojn.
Ŝroto estas cetere :
- produkto de pistado en muelŝtonoj aŭ ŝrotiloj uzata kiel furaĝo por bestoj
- diversaj metalaj forfalaĵoj post prilaborado de krudaj materioj al diversaj konstruaj eroj.
- malgrandaj metalaj eretoj uzataj en pafiloj kiel pafmaterialo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ tiel en PIV 1987, sed ne en Esperanto-germana vortaro de Krause