Grio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tritikgrio
Diversfajna avengrio, malsupre avengrenoj

Grio estas aro de grenoj, senigitaj de la ŝelo kaj maldelikate pistitaj.

Grio estas preparita same kiel faruno, nur la regulado de la muelilo malsamas. La delikate muelita parto de la grenoj estas poste elkribrita kaj uzata kiel faruno. Male al ŝroto ĝi konsistas el pli-malpli samgrandaj eroj, ĉar oni plumuelas la pli grandajn kaj forkribras la pli malgrandajn.

Cerealoj[redakti | redakti fonton]

Grio estas farata el diversaj cerealoj, sed ĉefe el tritiko. Por tiu plej ofta variaĵo de fajna tritika grio ekzistas aparta vorto semolo (vidu tie ankaŭ por interligoj al aliaj lingvoj, kiuj ne faras tian distingon).

Aliaj cerealoj uzataj estas aveno, hordeo, miliofagopiro (vidu artikolon Fagopira grio), el kiuj oni preparas aŭ dolĉajn aŭ salajn griaĵojn [(vidu artikolon Kaĉo).

El maizo oni preparas grion por polento.

Similamaniere oni prepraras la rizon kiel manĝaĵon.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Grio utilas por prepari ne nur griaĵon, sed ankaŭ kukojn aŭ bulojn.

Manĝaĵoj por beboj estas ofte preparitaj baze de grio.

Grio servas ankaŭ por prepari salatojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]