Greno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Greno estas poaco, kies semon oni povas mueli kaj manĝi. Oni ofte uzas grenon por fari farunon, kaj sekve panon kaj aliajn bakaĵojn kaj nutraĵojn entute.

Grenspecoj:

Ekzistas ne-poacaj plantoj, kiujn oni simile kiel grenon kultivas pro iliaj semoj, ekzemple

La vortoj greno kaj cerealo[redakti | redakti fonton]

Apud la vorto "greno" ekzistas la ne-oficiala novradiko "cerealo" kun tre simila signifo. Sed ne tute klaras kial oni enkondukis tiun aldonan radikon, kiam jam ekzistas la vorto "greno". Laŭ kelkaj "cerealo" emfazas, ke temas pri manĝebla planto, dum por aliaj "cerealo" emfazas ke oni ankaŭ alkalkulas la plantojn, kiuj el kuirada vidpunkto similas al grenoj (ekz-e kvinoo).

Greno kiel hejtaĵo[redakti | redakti fonton]

La neuzeblajn (malpurajn, infektitajn) grenojn oni povas uzi por hejtado. La kaloria valoro de 1 kg da greno estas 3400 (dum tiu de brunkarbo estas nur 3100, ĉe pajlo 2600). En 2005, en Ĉeĥio, oni forbruligas grenojn por tiel solvi problemojn de stokado, nevendebleco (je prezo de 35,5 eŭroj; dume intervencia prezo estas 101 eŭro).

Ĝi povas servi ankaŭ kiel bazmaterialo por motorpelaĵoj kiel metanolo, bioetanolo.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri greno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Kia greno, tia pano. 
  • Citaĵo
     Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo. 



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]