Bierejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urba bierejo, The World's End (la mondofino), Camden Town, Londono.
Vilaĝa bierejo, The Ale-House Door (pentraĵo de ĉ. 1790 de Henry Singleton).

Bierejo estas esperantlingva termino por traduki tipon de trinkejoj tre popularaj en multaj landoj, en kies multaj lingvoj estas tre ofte adaptaĵoj de la anglalingva vorto pub.[1] Eble la plej ofta trinkaĵo konsumata en tiaj trinkejoj estas biero, kaj de tie la nomo. Ja unu el la detaloj de tiaj trinkejoj estas la serio de bierglasoj pendantaj sur la mendotablo.

Bierejo estas instalaĵo rajtigita vendi alkoholaĵojn, kio tradicie inkludas bieron (kiaj elo) kaj cidro. Ĝi estas trankvila, socia trinkejo kaj elstara parto de la kulturo de Britio,[2] Irlando,[3] Bretonio, Novzelando, Kanado, Sudafriko kaj Aŭstralio.[4] En multaj lokoj, speciale en vilaĝoj, la bierejo estas la kerna punkto por la komunumo. En sia 17a-jarcenta taglibro Samuel Pepys priskribis la bierejon kiel "la koro de Anglio".[5]

En la etoso de bierejo ludas gravan rolon detaloj kiaj trankviliga fonmuziko, ne tro forta iluminacio, vesperludoj kiaj sagoĵetado ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Esperanto por tio ne eblas neologismo pubo, ĉar pubo estas anatomia termino.
  2. Public House Britannica.com. Alirita la 30 de Aprilo 2018.
  3. Cronin, Michael; O'Connor, Barbara (2003). Barbara O'Connor, ed. Irish Tourism: image, culture, and identity. Tourism and Cultural Change. 1. Channel View Publications. p. 83. ISBN 978-1-873150-53-5. [1] Alirita la 30an de Aprilo 2018.
  4. Australian Drinking Culture Convict Creations. [2] Arkivigite je 2020-11-09 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 30an de Aprilo 2018.
  5. "In praise of ... pubs". The Guardian. 10a de Decembro 2016. [3] Alirita la 30an de Aprilo 2018.