The Guardian
| The Guardian | |||||
| taggazeto • gazeto | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Speco | ĉiutaga gazeto | ||||
| Formato | "Berlina" | ||||
|
| |||||
| Posedanto | konzerno Guardian Media Group | ||||
| Establodato | en 1821 je la nomo The Manchester Guardian | ||||
| Fondinto(j) | John Edward Taylor vd | ||||
| Politiko/ Ideologio |
|||||
| Posedata de | Guardian Media Group vd | ||||
| Stabo | interalie ĉefredaktisto Alan Rusbridger | ||||
| Eldonkvanto | 204 222 (en decembro 2012) | ||||
| ISSN | 0261-3077 | ||||
|
| |||||
| Retejo | guardian.co.uk | ||||
| |||||
The Guardian estas influa brita anglalingva ĵurnalo, aperanta en Londono kaj Manĉestro.
Ĝi aperis unue kiel The Manchester Guardian ("la gardisto de Manĉestro") en 1821 kiel semajna gazeto. Ĝi iĝis ĵurnalo en 1855, kiam la angla registaro malpliigis la imposton por la gazetoj. Kiam ĝi akiris internacian reputacion - ĉirkaŭ 100 jarojn poste -, oni ŝanĝis ĝian nomon al The Guardian.
La gazeto akiris reputacion per la altnivelaj, bonstilaj sciigoj, prezento de eventoj kaj opinioj.
La alta faka nivelo elformiĝis dum la agado de la ĉefredaktoro Charles Prestwich Scott, kiu gvidis la redaktan teamon dum 57 jaroj. Ekzemple dum la franca-prusa milito de 1870-1871 la gazeto informis el ambaŭ flankoj.
The Guardian de tempo al tempo provizore perdis legantaron, ĉar ĝi ofte apogis nepopularajn vidpunktojn.
Tamen en la Esperanto-movado oni notis ke plurfoje la redaktistoj tute pozitive raportis pri la internaci-lingva movado. Ekzemple en somero 1989 la raportado pri la UK 1989 en Brighton estis relative densa: ekzemple aperis aparta ampleksa artikolo nur pri la la baze germania teatra grupo Kia Koincido, kies teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento havis esperantlingvan premieron en Brighton - kompreneble, estas la tasko de nacilingvaj gazetoj raporti pri kulturaj eventoj, ekzemple pri teatraj premieroj, sed tamen ne memkompreneblas ke grandega gazeto dediĉas tutan teatrorecenzan artikolon al esperantlingva surscenigo. En la eksteraj ligiloj estas alia, simile neŭtrala ĝis pozitiva artikolo de decembro 2017 pri la Esperanto-movado.
The Observer estas frata gazeto publikigita ĉiun dimanĉon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
