Irlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la lando. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Irlando (apartigilo).
Irlando/Ejro
Éire
Ireland

Flago de la Respubliko de Irlando

Blazono de Irlando

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Amhrán na bhFiann (La Kanto de la Soldatoj)
Nacia devizo: Eire go Brách (Irlando por ĉiam)
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Dublino (1,3 milionoj)
Oficiala(j) lingvo(j) irlanda lingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) irlanda kaj angla
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj
Areo 70 273 km²
- % de akvo ? %
Horzono +0 (en somero +1)
Interreta domajno ie
Landokodo IE
Telefona kodo +353
Plej alta punkto Karontuhilo
Plej malalta punkto North Slob
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro ekde 10-11-11 prezidento Michael D. Higgins, antaŭe Mary McAleese
Ĉefministro Micheál Martin
Nacia tago 17-a de marto (Tago de Sankta Patriko
Sendependiĝo 6 dec 1922 de Britio
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Asocio de Irlando

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj53° 0′ N, 8° 0′ U (mapo)53-8
- koordinatoj53° 0′ N, 8° 0′ U (mapo)53-8Koordinatoj: 53° 0′ N, 8° 0′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoKarontuhilo [+]
Plej malalta punktoNorth Slob [+]
Areo70 273 km² (7 027 300 ha) [+]
Loĝantaro5 123 536 [+] (aprilo 2022)
HorzonoUTC±00:00, UTC+01:00, Eŭropo/Dublino [+]

Irlando

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Republic of Ireland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr


IrlandoEjro (irlande Éire, angle Ireland) estas lando en okcidenta Eŭropo. Ĝi kovras proksimume 5/6 de la insulo Irlando, la alia sesono nomiĝas Nord-Irlando kaj apartenas al Britio. Oni foje uzas la terminon Respubliko Irlando (Poblacht na hÉireann/Republic of Ireland), sed tio estas "leĝa priskribo" de la ŝtato, ne ties nomo. La oficiala nomo ekde 1937, kiam akceptiĝis la nuna konstitucio, restas simple IrlandoEjro.

Irlando sendependiĝis en 1922 post la Irlanda Milito de Sendependeco (1919-1921) kontraŭ Britio kaj estis membro de la Komunumo de nacioj ĝis 1949 kiam ĝi oficale iĝis respubliko. La ŝtato estas demokratia, parlamenta respubliko. Irlando estas membro de la Eŭropa Unio ekde la jaro 1973, sed ne estas membro de NATO.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Irlando.

Mapo de Irlando

La respubliko Irlando kuŝas sur 70 273 km². Norde suden 486 km, kaj okcidete orienten 275 km. La plej alta punkto estas Carrán Tuathail/Carrauntoohill je 1 039 m. La vetero estas tre pluva kaj la klimato estas oceana.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Irlando.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dispartigo de Irlando.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nordirlanda konflikto.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Graflandoj de Irlando kaj Provincoj de Irlando.

La lando estas dividita en 26 graflandoj kaj 4 provincoj (Munstro, Konoĥto, Lenstro, Ulstero).

Graflandoj en Irlando (angla – irlanda - esperanta)

  1. Dublin – Réigiúin Átha Cliath - Dublino
  2. Wicklow – Cill Mhantáin - Kilmantano
  3. Wexford – Loch Garman - Lokgarmano
  4. Carlow – Ceatharlach - Carlo
  5. Kildare – Cill Dara - Kildaro
  6. Meath – Mí - Mito
  7. Louth – Lú - Luto
  8. Monaghan – Muineachán - Minakano
  9. Cavan – Cabhán - Kavano
  10. Longford – Longfort - Lonforto
  11. Westmeath – Iarmhí - Okcidenta Mito
  12. Offaly – Uíbh Fhailí - Ivfaljo
  13. Laois – Laois - Liŝo
  14. Kilkenny – Cill Chainnigh - Kilkenjo
  15. Waterford – Port Láirge - Portlargo
  16. Cork – Corcaigh - Korko
  17. Kerry – Ciarraí - Kirijo
  18. Limerick – Luimneach - Limeriko
  19. Tipperary – Tiobraid Árann - Tibradarano
  20. Clare – Clár - Klaro
  21. Galway – Gaillimh - Galivo
  22. Mayo – Maigh Eo - Maigo
  23. Roscommon – Ros Comáin - Roscomano
  24. Sligo – Sligeach - Ŝligaĥo
  25. Leitrim – Liatroim - Litrimo
  26. Donegal – Dún na nGall - Dunagalo
Ireland Numbered.png
Lagoj de Killarney (Kilarnejo), vido de Ladies View en Graflando Kerry

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo farita en 2006, 4 234 925 homoj loĝas en la Respubliko Irlando, inter ili 98,5 % irlandanoj. Tio estas 60 loĝantoj/km², relative maldense loĝata lando en okcidenta Eŭropo. Tamen, en 1841, la loĝantaro de la lando estis 8 178 000. La kialo de tiu loĝantara sobiĝo estas la granda terpoma malsato kiu okazis inter 1845 kaj 1847. Tiam pereis 1,5 milionoj da irlandanoj kaj en tiu situacio, multaj personoj amase elmigris al landoj kiel Usono, Francio kaj Svisio, kie vivo estis pli facila, kaj do la tuta loĝantaro eĉ pli malaltiĝis. En 1847, en Bostono vivis 37 000 irlanddevenuloj.

Male, depost sia aliĝo al la Eŭropa Unio, Irlando pli bone fartas, kaj ankaŭ ties loĝantaro. Dum en la fruaj 1960-oj estis 2,9 milionoj da enloĝantoj, ĝi kreskis al pli ol 4 milionoj hodiaŭ. Kongruante kun eksplodo de la ekonomika stato de la lando, la enmigrado superis la elmigradon ekde 1990, multaj revenantaj irlanddevenuloj sed ankaŭ alilandanoj kiu transloĝiĝas tien por ĝui la favoran ekonomion. Dum ili preskaŭ neestis antaŭ la 1990-oj, foraj fremduloj kiel nord-afrikanoj aŭ ĉinoj nun regule enmigras en la landon. La naskokvanto estas nuntempe la plej granda de Eŭropo. La Respubliko Irlando ankaŭ estas tre juna lando, 23,8 % de la loĝantaro aĝas malpli ol 15.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Listo de urboj de Irlando kaj Listo de urboj en Irlando.

La loĝantaro loĝas precipe en la kamparo. Sed la ĉefurbo Dublino arigas 40 % de la tuta loĝantaro kun 1 186 159 loĝantoj en la Graflando Dublino.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La du oficialaj lingvoj de la Respubliko estas la Irlanda lingvo (kelta lingvaro) kaj la Angla lingvo (Ĝermana lingvaro). Depost 2003, ĉiuj oficialaj dokumentoj kaj strataj paneloj devas esti dulingvaj. Hodiaŭ, la angla estas vaste parolata en la tuta insulo kaj preskaŭ ĉiuj irlandanoj scipovas ĝin. Laŭ la censo de 2001, 1,6 milionoj scipovas la irlandan kaj 71 000 parolas ĝin ĉiutage. La lingvo estas aŭdebla precipe en kelkaj regionoj (t.n. gaeltacht) en la okcidenta kaj okcident-norda parto de la lando. Kvankam la irlanda estas devige lernenda en la lernejoj, multaj lernantoj havas malfacilaĵon lerni ĝin kaj eĉ pli bone parolas la francan, kiun ili lernas samtempe, ol la irlandan! Multaj personoj cetere kulpigas la instruan metodon de la lingvo. Dum la ĵusaj jaroj, okazas reinteresiĝo de la irlandanoj pri ilia historie propra lingvo kaj fariĝas laŭmoda kaj ŝika paroli ĝin. Cetere, ankaŭ ekzistas irlanda gestlingvo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Irlando, 2019

Irlando suferis dum jaroj de malriĉeco kaj la kontrabando de loĝantoj kiel rezulto de sia malbona ekonomia situacio kaj estis plejparte bazita sur agrikulturo.

En 1972, Irlando subskribis la Traktaton de Aliiĝo al la Eŭropa Unio (vidu Treaty of Accession 1972 en la angla).

Kvankam Irlando iam estis malriĉa lando, ekonomiaj reformoj en la 1980-aj jaroj rezultis ke en la 1990-aj jaroj, samtempe kun akceliĝo de industriiĝo, komenciĝis fenomeno nomata "Kelta Tigro", kiu karakteriziĝis per rapida kresko de la irlanda ekonomio kaj turnis ĝin de malsukcesa ekonomio en kreskantan ekonomion - la irlanda ekonomio kreskis per mezumo de 10 % inter 1995-2000. Irlando lanĉis la Eŭron en 1999 kune kun la aliaj EU-landoj.

La lando prosperiĝis tiel, ke ĝi fariĝis inter la plej riĉaj (la 5-a) landoj de la mondo, kun MEP po kapo de 50.303 en internaciaj dolaroj en 2005. Tamen la financa krizo de 2008 severe frapis la landon kaj kreskigis la senlaborecon de 8 % en 2008 al 12,5 % en oktobro 2009. Al tio ĉi kontribuis ankaŭ la kreskantaj salajroj. Ekzistas garantiita minimuma salajro de 1.183 eŭroj monate.

En la unua jardeko de la 21-a jarcento, la irlanda registaro komencis serion de mezuroj celantaj trakti inflacion, malaltigi la impostan ŝarĝon, plibonigante la kvaliton de la laborantaro kaj instigante eksterlandan investon en la lando. La irlanda ekonomio estas moderna kaj relative malgranda ekonomio bazita sur komerco. Agrikulturo, en la pasinteco la plej grava sektoro en la irlanda ekonomio, estis anstataŭigita per industrio, kiu hodiaŭ respondecas pri proksimume 46% de MEP, 80% de eksportaĵoj kaj proksimume 29% de la laborforto. Kvankam eksportoj estas la ĉefa motoro kiu pelas la irlandan ekonomion, la kresko de privata konsumo kaj la reakiro en la konstruindustrio kaj komercaj investoj kontribuas al ekonomia kresko.

La ĉefurbo Dublino estas la 22-a en tutmonda enketo, kiu ekzamenis la vivkoston en diversaj urboj tra la mondo.

  • MEP: totala en 2005 – 164 mlrd US$; pokapa – 40.710 US$.
  • Eksporto: komputiloj kaj programaro, kemiaĵoj, bovaĵo, laktaĵo, viskio.
  • Organizoj: EU, UNO (1955)

Politiko[redakti | redakti fonton]

Irlando estas respubliko kun parlamenta sistemo de reĝistaro. La parlamento (Oireachtas) enhavas du ĉambrojn - Dáil Eireann (rekte elektita fare de la popolo) kaj Seanad Eireann (elektita fare de aliaj politikistoj). La Dáil havas 158 membrojn kaj la mandato de la parlamento daŭras kvin jaroj ĝis nova voĉdonado. La ministroj devas esti membroj de la parlamento. La nuna reĝistestro estas Micheál Martin.

La ŝtatestro estas la prezidento kies mandato daŭras sep jaroj kaj rajtas esti elektita nur du fojoj. La nuna prezidento estas Michael D Higgins, elektita en 2011.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Turismo[redakti | redakti fonton]

EPIC
EPIC, la irlanda elmigrada muzeo

La Irlanda muzeo pri elmigrado (angle: EPIC - The Irish Emigration Museum) estas la unua tutcifereca (privata) muzeo en la mondo. Ĝi situas en Dublin (Docklands, Custom House Quai). kaj rakontas pere de 20 temogalerioj pri Irlandaj elmigrintoj, kiuj fariĝis sciencistoj, politikistoj, poetoj, artistoj kaj eĉ eksterleĝuloj. Ĝi estis projektita de londona projektfirmao Event Communications kaj ricevis en 2019 kaj 020 la premiojn "Word Travel Award' (Premio Monda Vojaĝo) kaj estis agnoskita kiel "Europe's Leading Tourist Attraction" (Eŭropa Gvidanta Turisma Allogaĵo)[1][2].

Famaj irlandanoj[redakti | redakti fonton]

Vidu Kategorio:Irlandanoj

Irlando en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 39-an ĉapitron "Fabelo el Irlando" al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas fabelon pri marvirino.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Pól Ó Conghaile, Epic Success: Irish museum voted Europe's leading tourist attraction, Irish Independent, la 9-an de junio 2019.
  2. (en) "World Travel Awards name EPIC Museum Europe's top tourist spot", RTÉ, la 2-an de novembro 2020.
  3. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 311-316.