Moldavio (lando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moldava Respubliko)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tiu ĉi artikolo temas pri la moderna ŝtato. Por la historia princlando, vidu Princlando Moldavio. Por aliaj uzoj, vidu Moldavion (apartigilo)." Por Soveta Respubliko, vidu Moldava Soveta Socialisma Respubliko. Moldavio estas ankaŭ nomo de regiono en Rumanio, vidu Moldavio (Rumanio).

Republica Moldova
Moldava Respubliko

Flago de Moldavio

Blazono de Moldavio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Limba noastră
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kiŝinevo
Oficiala(j) lingvo(j) rumana
Uzata(j) lingvo(j) rusa kaj ukraina
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksismo kaj katolikismo
Areo
 % de akvo
33 846 km²
1,4 %
Loĝantaro 4 128 047 (2008)
Loĝdenso 122 loĝ./km²
Horzono +2
UTC+3 (somere)
Interreta domajno md
Landokodo MD
Telefona kodo 373
Plej alta punkto Bălănești Hill
Plej malalta punkto Dnestro
Politiko
Politika sistemo Evoluanta demokratio
Ŝtatestro Maia Sandu
Ĉefministro Natalia Gavrilița
Nacia tago 27-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Sovetunio 27-a de aŭgusto 1991
Ekonomio
Valuto leo (MDL)
MEP laŭ 2007
– suma $9,367 mlrd
– pokapa $ 2 962
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Moldavio, oficiale Respubliko de Moldavio (rumane: Republica Moldova), estas nomo de lando en Orienta Eŭropo, grandparte situanta inter la riveroj Prut kaj Dnestro (Nistru). La lando limas okcidente al Rumanio kaj norde, oriente kaj sude al Ukrainio. Ĝi estas kvazaŭ enŝlosita inter tiuj du landoj. La ĉefurbo estas Chisinau (rumane: Chișinău; ruse Кишинёв, Kiŝinjov). La lando estas unu el la plej malriĉaj landoj en Eŭropo. Moldavio apartenis al Sovetunio ĝis 1991. Kiel rezulto de la malfondo de Sovetunio, la sektoro de servoj kreskis por regi la ekonomion de Moldavio kaj estas pli ol 60% de la MEP de la lando. La ekonomio estas la plej malriĉa en Eŭropo pokape kaj havas la plej malaltan indekson de homa disvolviĝo sur la kontinento. Moldavio ankaŭ estas la malplej vizitata lando en Eŭropo fare de turistoj kun nur 11.000 registritaj vizitantoj el eksterlando ĉiujare.

La historia flago de Moldavio (Besarabio) denove valida estas la trikoloro (vertikale blua-flava-ruĝa - kiel Rumanio) kun la uro.

Situo[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la lando respondas tute al tiu de la eksa Moldava Soveta Socialisma Respubliko. Parte la nuntempa Moldavio respondas al tiu de la historia Besarabio, kiu estis rumana ĝis la Dua Mondmilito. Nur la plej suda (Budĝak) kaj plej nordaj partoj de Besarabio apartenas al Ukrainio.

Ĉednestrio[redakti | redakti fonton]

Ĉednestrio, la areo oriente de la rivero Dnestro, neniam apartenis al Besarabio, sed al la Moldava Soveta Socialisma Respubliko. Ĉednestrio sin deklaris unulatere sendependa de la nove sendependa Moldavio en 1991. La fakta sendependa lando, loĝata ĉefe de rusoj kaj ukrainoj, ne estas internacie agnoskata kaj vidiĝas laŭjure kiel parto de Moldavio en internacia kunteksto. Tiraspolo estas la ĉefurbo de Ĉednestrio.

En Ĉednestrio loĝas 39% moldavoj, dum rusoj (23%) kaj ukrainoj (26%) kune konsistigas 49% de la loĝantaro. En 1940 ĉirkaŭ 100 000 germanoj devis forlasi Besarabion.

Gagauzio[redakti | redakti fonton]

Gagauzio ankaŭ deklaris sin sendependa tiutempe, sed kontraste al Ĉednestrio, ĝi ricevis la statuson de aŭtonoma regiono. La ĉefurbo de Gagauzia estas Comrat.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia okcidenta limo (kun Rumanio ) estas formita laŭ sia tuta longo per la rivero Prut, alfluanto de la Danubo. Sudokcidente de la kunfluejo de la Prut kaj la Danubo Moldavion limas por 480 metroj al la Danubo. En la oriento de Moldavio la Dnestro estas la ĉefa rivero, kiu ankaŭ fluas de nordo al sudo. Ĝi formas la limon kun Ukrainio kaj la separatisma regiono Ĉednestrio. En la ekstrema sudoriento ĝi ne limas al la Nigra Maro.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Moldavio havas moderan kontinentan klimaton, kun pluvkvanto dum la tuta jaro. En la monatoj de septembro kaj oktobro pli malvarmiĝas kaj la eblo ke pluvas pliiĝas, sed la nombro de sunaj tagoj estas ankoraŭ sufiĉe granda. La monatoj novembro kaj decembro montriĝas multe nebulema kaj pluvema. La vintroj daŭras de ĉirkaŭ meze de decembro ĝis aprilo kaj estas tre severaj kun multe da neĝado pro la orientaj ventoj en la oriento kaj sudo. En la montoj la temperaturo ne superas la frostopunkton dum ĉirkaŭ 130 tagoj jare. En la longa varma somera periodo la temperaturo altiĝas super 25 ° C. Vintre la hidrargo falas sub 0 ° C. La averaĝa julia temperaturo estas 17 ° C. La averaĝa januara temperaturo varias laŭ la regionoj inter -1 ° C kaj -6 ° C.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Moldavio administre dividiĝas en 32 distriktojn (raioane), ĉiuj nomitaj laŭ sia ĉefurbo:

Anenii Noi, Basarabeasca, Briceni, Cahul, Cantemir, Călărași, Căușeni, Cimișlia, Criuleni, Dondușeni, Drochia, Dubășari, Edineț, Fălești, Florești, Glodeni, Hîncești, Ialoveni, Leova, Nisporeni, Ocnița, Orhei, Rezina, Rîșcani, Sîngerei, Soroca, Strășeni, Șoldănești, Ștefan Vodă, Taraclia, Telenești, Ungheni.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1990 loĝis en Moldavio 4,4 milionoj da homoj sur teritorio de 33 846 km² (komparo: Belgio: 30 519 km²; Svislando: 41 293 km²). Loĝantaro laŭ etna disdivido: en 1979 vivis en Moldavio 63,9% moldavoj-rumanoj, 14,2% ukrainoj, 12,8% rusoj, 3,5% gagauzoj (152 000), 2% bulgaroj, 2% judoj.

En 2017 Moldavio kalkulis ĉirkaŭ 3 356 800 loĝantojn[1]. Pli ol 1 379 600 homoj loĝas en urboj kaj 1 777 200 homoj en kamparaj vilaĝoj kio klarigas kial Moldavio estas unu el la malplej urbanizitaj landoj en Eŭropo: nur 41 procentoj de la loĝantaro loĝas en urboj. La loĝantaro de Moldavio malpliiĝas depost la fino de Sovetunio en la 1990-aj jaroj. Elmigrado de junaj plenkreskuloj eksterlanden estas la ĉefa kaŭzo de la malpliiĝo de la loĝantaro. La loĝantaro malpliiĝis je pli ol unu miliono en la periodo 1990-2017 (kiu egalas al kvarono de la tuta loĝantaro).

Religio[redakti | redakti fonton]

Plejparto de la loĝantaro apartenas al la rumana ortodoksa eklezioarusa ortodoksa eklezio (98%). Krome estas ankaŭ katolikoj, baptistoj kaj judoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la antaŭhistoria tempo sur la teritorio de la hodiaŭa Moldavio loĝis dakoj, gotoj kaj romianoj, ekde la 6-a jarcento — slavoj. En 1359 la valaĥa militestro Bogdan fondas la Moldavan Princlandon (kiu inkluzivis Moldavion, Besarabion, Bukovinon) kun la ĉefurbo Jassy (rum. Iași).

Komence de la 16-a jarcento la princlando troviĝas sub otomana regado. En 1792 la bordo inter la riveroj Dnestro kaj Bug iĝas rusa teritorio. En 1812 post la milito inter Rusio kaj Turkio la lando inter la riveroj Dnestro kaj Prut (Besarabio) estas aneksita de Rusio (formiĝas Besaraba gubernio). En 1918 kreiĝas la Aŭtonoma Moldava Respubliko (AMR), kiu estas baldaŭ okupata de rumaniaj trupoj; kadre de la Paco de Brest-Litovsk, Sovetio devis cedi Besarabion al Rumanio. Por akcenti la sovetian pretendon pri Besarabio, Stalin fondas en 1924 sur la maldekstra bordo de Dnestro (Tiraspol, ktp.) la Moldavan Aŭtonoman Socialisman Sovetrespublikon (MASSR), kadre de Ukrainio. Ĝia ĉefurbo iĝas Kiŝinevo - kiu troviĝas en Rumanio (la efektiva ĉefurbo iĝas la urbeto Balta kaj ekde 1929 Tiraspol). La pakto inter Hitler kaj Stalin de 1940 havigas Besarabion (AMR) al Sovetio; en 1941-44 Moldava SSR estas okupata de la germanoj. Poste Stalin unuigas la rumanan AMR kaj la pli grandan parton de la MASSR en Moldavan Socialisman Sovetrespublikon (Moldavan SSR).

Pro la rusigo kaj sovetigo de la lando grandparto de la rumanlingva intelektularo fuĝas al Rumanio — ĝia resto estas likvidita en Siberio. Dum Ĉednestrio forfalas de Ukrainio, la borda regiono ĉe la Nigra Maro (Sud-Besarabio) kaj Nord-Bukovino (ĉefurbo: Cernăuți/Ĉernovcy) eniras Ukrainion.

Ekde somero 1988 en Moldavio aktiviĝis novaj politikaj fortoj. Ĉe la parlamentaj elektoj en printempo 1990 la naciisma kristandemokrata Popola Fronto rikoltas 40% de la mandatoj (aliajn 30% ricevas reprezentantoj proksimaj al la Popola Fronto). Samjare aperas leĝo, kiu enkondukas la moldavan (= rumanan) lingvon kiel solan ŝtatan lingvon de Moldavio; la cirila alfabeto malaperas favore al la latina. En junio 1990 Moldavio deklaras sian suverenecon.

Reage al la moldav-rumana naciismo, en aŭgusto aperis en Moldavio la memproklamita respubliko de la turklingvaj, sed kristanaj gagauzoj (centro: Komrat); en septembro sekvas la fondo de la Ĉednestra Moldava Socialisma Sovetrespubliko (centro: Tiraspol) fare de rusaj kaj ukrainaj grupoj (precipe la potencaj fabrikdirektoroj rusaj, kies entreprenoj obeis al la ordonoj rekte el Moskvo, subtenis la fondon de tiu respubliko). Kiŝinevo rifuzas ambaŭ memproklamadojn argumentante, ke ili detruas la tutmoldavian respublikan koherecon. Ankaŭ la moldavaj bulgaroj (centro: Bolgrad), kvankam pli lojalaj al la reĝimo en Kiŝinevo kompare kun rusoj aŭ gagauzoj, eldonas novajn proprajn periodaĵojn en sia lingvo. En aŭgusto 1991 (post la moskva puĉo) sekvas la proklamo de la plena sendependeco de Moldavio (nun nomita Moldovo) disde Moskvo kaj la unua rifuzo kunkrei la novajn politikajn KSŜ-strukturojn (post internaj kvereloj kaj moskva premo Moldavio tamen aliĝis al KSŜ). Ĉio tio kaj la fortiĝanta moldav-rumana nacia movado pli kaj pli mobilizas la nemoldavan, do slavan loĝantaron (precipe rusoj) kontraŭ la politiko de Kiŝinevo, precipe de la Popola Fronto, kiu interalie alstrebas la unuiĝon kun Rumanio (tiu politiko estas forte pridisputata en Moldavio mem). En decembro 1991 Ĉednestrio proklamas sian plenan sendependecon disde Kiŝinevo (kun propraj parlamento kaj ŝtatestro I. Smirnov).

Politiko[redakti | redakti fonton]

Moldavio estas parlamenta respubliko kun ŝtatprezidanto kiel ŝtatestro kaj ĉefministro kiel registarestro. Ĝi estas membroŝtato de la Unuiĝintaj Nacioj, la Konsilio de Eŭropo, la Monda Organizaĵo pri Komerco (WTO), la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSCE), la Organizo por Demokratio kaj Ekonomia Disvolviĝo (GUAM), la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (CIS) kaj la Organizo por la Ekonomia Kunlaboro de la Nigra Maro (BSEC) kaj aspiras aliĝi al la Eŭropa Unio[2].

Rilatoj kun Rusio[redakti | redakti fonton]

Post sendependiĝo de Moldavio ĝia suvereneco estis agnoskita de Rusio. Tamen en 1992, post kiam la moldavaj aŭtoritatoj malsukcesis pace solvi konflikton en Ĉednestrio, kie pereis miloj da homoj, en ĝin enmiksiĝis la 14-a armeo de la Armitaj Fortoj de Rusio, lokita en tiu ĉi regiono. Ĝi disigis la militantajn flankojn kaj ĉesigis la bataladon. Poste surbaze de plurflanka interkonsento estis kreitaj komunaj pactrupoj, en kiuj partoprenas militistoj el Rusio, Ukrainio kaj Moldavio.

Maia Sandu, prezidanto de Moldavio.
Maia Sandu, prezidanto de Moldavio.

Prezidentoj[redakti | redakti fonton]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La nomo de la oficiala ŝtata lingvo (gepatra lingvo de 77% de la loĝantaro) estas duobla:

"Rumana lingvo" (limba română / 'limba ro'mɨnə /) estas la nomo de ĉi tiu orienta latinida lingvo laŭ la kondiĉoj de la sendependeca deklaro de 1991 kaj de la juĝo de la Konstitucia Kortumo n-ro 36 de la 5-a de decembro 2013[3]: ĝi estas la nomo uzata de por-eŭropanoj kaj ankaŭ de la najbara lando Rumanio, kies apuda regiono ankaŭ nomiĝas "Moldavio" kaj ankaŭ estis parto de la eksa princlando de Moldavio (Rumanismo)

"Moldova lingvo" (limba moldovenească / 'limba moldoven'e̯ascə /) estas la alia nomo de ĉi tiu lingvo laŭ artikolo 13 de la Konstitucio (32): ĝi estas la nomo uzata de la slavlingvaj malplimultoj kaj la por-rusiaj socialismaj kaj komunismaj partioj (Moldavismo).

La rumana[redakti | redakti fonton]

En la rumana de Moldavio, de la moldavoj ofte nomata la moldava lingvo, oni arbitre anstataŭigis latindevenajn vortojn per slavaj. Ekzemple popor (popolo) iĝis norod kaj pâine (pano) iĝis hleb[4].

Bona triono de la malplimultoj komprenas la moldavan kaj sesa parolas ĝin pli-malpli flue, sed uzante multajn "rusismojn". Pro rusigo la nombro de rumanaj parolantoj malpliiĝantas.  En la parto de Ukrainio, kiu antaŭe apartenis al Moldavio, estas 0,4 milionoj da rumanaj parolantoj (ciferoj de 2012)[5].

La rusa[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1991, la rusa estis deviga en la lerneja instruplano: elementa lernejo, mezlernejo, kolegio kaj universitato. Rezulte, moldavoj, kiuj frekventis lernejon antaŭ 1991, flue parolas la rusan. Nuntempe almenaŭ 95% de la moldavoj komprenas la rusan lingvon, kiu restas la intergenta lingvo, kaj ĉirkaŭ 80% flue parolas, legas kaj skribas ĝin[6].

La franca[redakti | redakti fonton]

La franca, la unua fremda lingvo instruita kaj sub la caroj kaj sub la rumanaj reĝoj, samkiel dum la sovetia epoko, estis delonge ŝlosila elemento en la kultura klerigado de junaj moldavoj. Sed post 1989, kun la malfermo de glasnost, la moldavoj malkovris ke laŭ la okcidenta franclingva gazetaro kaj Tinĉjo (Sildavio) fama bildstria serio ke ilia lando estus kvazaŭ fickia lando kun fikcia lingvo (la sildava lingvo).

De tiu indiferenteco eble fontas la rapida regreso de la scio de la franca favore al la angla, kiu nuntempe estas la unua universitata lingvo. En 2011, dudek jarojn post la sendependiĝo, la statistikoj renversiĝis favore al la angla[7].

Duskribismo[redakti | redakti fonton]

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[8] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La moldava ekonomio kreskas ekde 2014. En 2016, Moldavio subskribis komercan interkonsenton kun EU, kiu certigas, ke landoj en la EU importas grandan parton de la agrikulturaj produktoj de Moldavio. En 2017 la ekonomia kresko estis 4,7%. Malgraŭ ĉi tiu kresko, la moldava ekonomio ankoraŭ alfrontas multajn problemojn. Korupto, burokratio, politika malstabileco kaj la forta dependeco de la agrikultura sektoro estas nur kelkaj el ili. Cetere la lando havas apenaŭ proprajn energifontojn kaj tial dependas de fremdaj landoj por energio[9].

La ĉefaj landoj al kiuj Moldavio eksportas estas Rumanio, Italio, Germanio, Rusio. Moldavio ĉefe importas el Rumanio, Rusio, Ĉinio kaj Ukrainio.

Ekde 2014, civitanoj de Moldava Respubliko povas vojaĝi sen vizo en la Eŭropa Unio. Emeritoj ricevas mezume 12 eŭrojn monate. En 2003 necesis almenaŭ 100 eŭroj por kovri la vivtenan nivelon. Ĉi tie tamen oni devas konsideri la grandegan gravecon de la ombra ekonomio, per kiu la efektiva enspezo de multaj en iuj kazoj ege altiĝas. La oficialaj statistikoj do nur havas limigitan informan valoron [10][11].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo Condrita (Moldavio)
Monaĥejo Condrita (Moldavio)

Muziko[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare okazas la internacia muzikfestivalo "Martisor" al kiu partoprenas krom popolmuzikaj ensembloj, ankaŭ korusoj kaj popularaj kantistoj enlandaj kaj eksterlandaj[12].

Sovetia poŝtmarko de 1991 kun la moldovaj muzikinstrumentoj fluier (fluto), cobsa (liuto), cimpoi (sakfajfilo), nai (pajnoŝalmo) kaj țimbal (dulcimero).
Sovetia poŝtmarko de 1991 kun la moldovaj muzikinstrumentoj fluier (fluto), cobsa (liuto), cimpoi (sakfajfilo), nai (pajnoŝalmo) kaj țimbal (dulcimero).

Turismo[redakti | redakti fonton]

Moldavio posedas multajn monaĥejojn, preĝejojn kaj burgojn. Ekzistas ankaŭ vinoturismo kaj turismo rilate al sano kaj bonfarto, naturaj ekskursoj, metiaĵoj ktp[13].

Beletro[redakti | redakti fonton]

La romantikulo Mihai Eminescu (naskita kiel Mihail Eminovici) estis probable la plej fama kaj influa poeto en la rumana lingvo.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Mămăligă, speco de polento, estas nacia manĝaĵo, ankaŭ en Rumanio.

En la kampo de formacia dancado, la moldova klubo DSC Kodryanka Kiŝinev estis eŭropa kaj monda ĉampiono.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

- Tipa moldova maiza plado estas Mămăligă, maiza kaĉo, kiu estas uzata simile al polento.

- Pastramo

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ tutmonda studo de la Universitato de Leeds en februaro 2018, la Respubliko Moldavio estas la sola lando en Eŭropo, kies disvolviĝo okazas ene de la ekologiaj limoj[14]. De 2007 ĝis 2018 projekto de NATO Trust Fund helpis Moldavion sekure forigi 1 269 tunojn da malpermesitaj insekticidoj kaj danĝeraj kemiaĵoj[15].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(fr) La République de Moldavie, un État en quête de nation (La Respubliko de Moldavio, ŝtato serĉante nacion),Éditions Non Lieu, 2010) kun Matei Cazacu; tradukita al la rumana fare de Adrian Ciubotaru, Chisinau, 2017.

(de) Vasile Dumbrava, Sprachkonflikt und Sprachbewusstsein in der Republik Moldova (= Sprache, Mehrsprachigkeit und sozialer Wandel, Band 4), [Lingva konflikto kaj lingva konscio en la Respubliko Moldavio], eld. Peter Lang, Frankfurt am Main [kaj aliaj] 2004, ISBN 3-631-50728-3 (Disertacio ĉe la Universitato Leipzig, 2002, 310 paĝoj, 21 cm).

(de) Hannes Hofbauer & Viorel Roman, Bukowina, Bessarabien, Moldawien-Vergessenes Land zwischen Westeuropa, Rußland und der Türkei, 2., plibonigita kaj pligrandigita eldono, Promedia, Vieno, 1997, ISBN 3-85371-126-X.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Transnistrio (Dua mondmilito)

Besarabio

Valakio

Ĉednestria Moldava Respubliko ((fakte la geografia kaj historia Ĉednestrio estas multe pli granda, kaj 92% ukraina).

Ĉednestria rublo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(eo) Vikivojaĝo - Moldavio

(ro, ru, en) Bildoj pri vidindaĵoj en Moldavio

(fr) La lingva situacio kaj leĝaro en Moldavio

(en) Informoj pri minoritatoj en Moldavio

(ro, en, ru) Oficiala registara retejo de la Republiko Moldavio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. (en, ro) Republica Moldova
  3. (ro) Curtea Constituţională
  4. (eo) Ionel Onet, La rumana lingvo, p. 11, Monato, 1996/11
  5. (en) Dorin Lozovanu, Romanian-Speaking Communities Outside Romania: Linguistic Identities, International Journal of Social Science and Humanity, Vol. 2, No. 6, November 2012. International Journal of Social Science and Humanity (novembro 2012).
  6. (fr) Nicolas Trifon, La Langue roumaine au cœur de la problématique de reconstruction nationale de la république de Moldavie, en; Wanda Dressler (eld.), Le Second Printemps des nations, p. 257-281, Bruylant, Bruselo, 1999 ; Retour sur une trouvaille stalinienne, la langue moldave, en: Au sud de l'Est, n-ro 3, "Non-lieu", Parizo, 2007.
  7. (fr) Olga Turcan, Moldavie et langue française, une relation séculaire et privilégiée, en: Éducation et sociétés plurilingues, n-ro 40,‎ 2016 (DOI doi.org/10.4000/esp.774,
  8. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.
  9. (nl) Moldavië, Rijksdienst voor Ondernemend Nederland
  10. (de) "preskaŭ 80% de la merkato estas determinita de la ombra ekonomio" en: Entschließung des Europäischen Parlaments zu Moldawien (2003) – B5-0546, 0555, 0559, 0561 und 0568/2003 – P5_TA-PROV(2003)0604 (PDF)
  11. (de) Julian Staib, Kameras und Korruption, reta eldono de Frankfurter Allgemeine Zeitung (FAZ), la 20-an de junio 2013.
  12. (ro, ru, en) Fifty first issue of international music festival inaugurated in Moldova, Republica Moldova
  13. (ro, ru, en) Turismo, Republiko Moldavio
  14. (en) Dan O'Neill et al.: Country Comparisons: Moldova. In: A Good Life For All Within Planetary Boundaries. University of Leeds, 5-an de februaro 2018,
  15. (en) Relations with the Republic of Moldova - wider cooperation, NATO