Tinĉjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Aventures de Tintin

emblemo

bildliteraturo serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Hergé
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldonejo Casterman
Ĝenro aventura komikso
vdr
Franclingva titolo de la librokovriloj
Kovrilo de la unua esperantlingva volumo, publikigita en 1981

Tinĉjo estas la precipa persono el serio de komiksoj kiujn verkis Hergé (Georges Rémi) inter 1929 kaj sia morto en 1983. La libroserio La Aventuroj de Tinĉjo (france Les Aventures de Tintin) estas unu el la plej renomaj kaj sukcesaj komiksaj kreaĵoj de la 20-a jarcento kaj tradukiĝis al pli ol 50 lingvoj.

Kvar el la libroj estas disponeblaj en Esperanto: La Krabo kun oraj pinĉiloj (1981, tradukita de Hervé Gonin), La Nigra Insulo (1987, tradukita de Jo-Petro Danvy), Tinĉjo en Tibeto (2005, tradukita de Hervé Gonin) kaj La Templo de l' Suno, aperinta en 2013.[1]

Precipaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Tinĉjo[redakti | redakti fonton]

Tinĉjo havas proksimume 21 jarojn en ĉiuj el la libroj kaj neniam pliaĝiĝas. Li estas la heroo de la serio. Krom en Tinĉjo kaj la Pikaroj li preskaŭ ĉiam portas la saman pantalonon, blankan ĉemizon kaj bluan puloveron.

Ĝis malfrue en la serio li apenaŭ havas personecon kaj estas grandparte senkolora, kvankam li estas evidente inteligenta, kaj ĉiam kapablas eskapi el malfacilaj situacioj. Li neniam havas inan amikon kaj neniam planas edziĝi aŭ pensas pri amo.

Laŭ multaj, tiu manko de personeco estas fakte fortaĵo de la serio, kaj certe helpas al la serio esti tre kohera - oni neniam plendas ke kvankam en libroj el la 1930-aj jaroj li estas koloniisto, en la 1970-aj jaroj li helpas gerilan armeon. Tinĉjo estas preskaŭ ĉiam neŭtrala persono laŭ la kriterio de la tempo kiam verkiĝis ĉiu libro.

Nur en Tinĉjo kaj la Pikaroj ni lernas ke li interesiĝas pri jogo kaj ofte veturas per motorbicikleto. Laŭ iuj ŝatantoj, tio perfidas la mensan bildon de Tinĉjo kiun ili havas.

Miluo[redakti | redakti fonton]

Miluo estas tute blanka vulpa terhundo, kaj ĉiam fidelega al Tinĉjo. La originala franclingva nomo Milou inspiriĝis de la nomo de amikino de Hergé kiu nomiĝis Marie-Louise Van Cutsem, ankaŭ nomita Milou.

Kapitano Arĥibaldo Hadoko[redakti | redakti fonton]

Ŝipestro kiu unue aperas en La Krabo kun oraj pinĉiloj. Li estas kutime la centro de la farsaj arlekenaĵoj en la libroj. Ekde La Trezoro da Rakam la Ruĝa, li loĝas en la kastelo de Muelbosko (inspirita de vera kastelo, la Kastelo Cheverny en Francio).

La kapitano Hadoko estas fama pro siaj blasfemaĵoj; ekzemple:

Kanajloj!… Gluuloj!… Senŝuuloj!… Trogloditoj!… Ĉuk-ĉuk-ŝaftoj!… Sovaĝuloj!… Aztekoj!… Ranoj!… Tapiŝvendistoj!… Ikonoklastoj!… Sentaŭguloj!… Ektoplasmoj !… Rivermaristoj!… Volapukistoj!… Galeopitekoj!… Leptinotarsoj!… Fuĝuloj!… Makakoj!… Parazitoj!… Speco de neandertalo!… Speco de reakcibuldozo!… Botelsuĉisto!… Keksmoldulo!… Vampiro!… Vaflofero!… Diplodoko!… Ebriografo!… Mort-imunulo!… Makrocefalo!… Filoksero!… Megalomaniulo!… Strapato!… Idisto!… Kolokinto!… Antropopiteko!… Flibustro!… Kanibalo!… Plastraro!… Megaciklo!… Fajrigisto!… Anfibrakulo!… Fulmotondro!… Fulmo kaj tondro!… Mil (miliardoj/milionoj da mil) lukoj!…

Profesoro Sungirul'[redakti | redakti fonton]

Profesoro, kiu inventas multajn el la maŝinoj kiuj aperas en la serio, inkluzive de la Lunraketo, unupersona submara ŝipo kaj ultrasona armilo. Li aŭdas malbone, kaj ofte misaŭdas. En kelkaj rakontoj, li tre interesiĝas pri florkultivado.

Estas nun bone konate ke Hergé pensis pri Auguste Piccard kiam li kreis Profesoron Sungirul'. Piccard mem fakte aperas en unu bildo en La Falstelo.

Tsicerono kaj Citserono[redakti | redakti fonton]

Tsicerono kaj Citserono (oni povas ankaŭ skribi La Ts-Ciceronoj) estas policistoj. Ili estas tre fuŝemaj kaj tre ofte misprononcas vortojn, akcidente interŝanĝante la komenca(j)n litero(j)n. Ilia preferata frazo estas : “Mi dirus eĉ pli: …”. Ili ĝin uzas tre ofte. Ekz: “Mi protestas energie — Mi dirus eĉ pli: Mi energias proteste.”

Ili estas nek ĝemeloj nek fratoj, kiel indikas iliaj familiaj nomoj. La sola maniero distingi ilin estas la liphararo: Tsicerono (france : "Dupond"/"droite") havas sian rektan, dum Citserono (france : "Dupont"/"troussée") havas sian kurban. Iliaj esperantigitaj nomoj elmontras tion respektive per la iniciala rekta T kaj la kurba C.

Aliaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Bianka Ĉastaflor'[redakti | redakti fonton]

Unue aperinta en La Sceptro de l'Reĝo Ottakar, Bianka Ĉastaflor' estis al La Scala, Milano kaj estas la plej forta ina rolulo en la tuta serio. Ŝi estas konata ankaŭ per la nomo La Milana Najtingalo.

Ŝi estas granda, iom dika virino kiu kapablas kanti forkurige altajn tonojn. Ĉiam vestita en la plej novaj parizaj vestaĵoj, kaj fascina al ĉiuj viroj (inkluzive de Profesoro Sungirul' sed ne Kapitano Hadoko), ŝi estas renoma pro sia kantado de la Juvelkanto el la opero Faŭsto.

Poste en la serio, ŝi pli kaj pli fariĝas parodio de Maria Callas.

Generalo Alkazar[redakti | redakti fonton]

Generalo de la lando Santeodoro (la ĉefurbo origine nomiĝas Los Dopicos, poste rebaptiĝas Tapiokapoliso, kiam ekregas la generalo Tapioka). Li renversis la generalon Tapioka.

Roberto Rastapopulos[redakti | redakti fonton]

Malamiko de Tinĉjo.

montrofenestro de franclingvaj Tinĉo-eldonoj en Barcelono (distrikto Sarrià-Sant Gervasi)

Ĉong-ĉen Ĉang[redakti | redakti fonton]

Ĉina amiko de Tinĉjo.

Listo de aperintaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Tinĉjo en Sovetio (1929)[redakti | redakti fonton]

Tintin au pays des Soviets.

Tinĉjo skribas sian unuan artikolon.

Tinĉjo en Kongo (1930)[redakti | redakti fonton]

Tintin au Congo.

Tinĉjo en Ameriko (1932)[redakti | redakti fonton]

Tintin en Amérique.

La Cigaroj de la Faraono (1933)[redakti | redakti fonton]

Les cigares du pharaon.

Tinĉjo renkontas Tsiceronon kaj Citseronon por la unua fojo.

La Blua Lotuso (1935)[redakti | redakti fonton]

Le Lotus bleu.

Tinĉjo renkontras Ĉang por la unua fojo.

La Rompita Orelo (1937)[redakti | redakti fonton]

L'Oreille cassée.

La Nigra Insulo (1938)[redakti | redakti fonton]

L'Île Noire.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La Nigra Insulo.

La Sceptro de l' Reĝo Ottokar (1939)[redakti | redakti fonton]

Le sceptre d’Ottokar.

Tinĉjo trovas tekon kaj redonas ĝin al la posedanto, iu Profesoro Alambik', kiu estas sigelkolektanto. Li montras al Tinĉjo sian sigelaron, inkluzive de unu kiu apartenis al reĝo de Sildavio, kaj petas Tinĉjon helpi organizi esplorviziton al Sildavio. La sigelo surhavas la vortojn "Eih bennek, eih blavek" kun bildo montranta pelikanon. La slogano fakte signifas "Ĉi tie mi estas kaj ĉi tie mi restas" laŭ la brusela dialekto de la flandra.

Dum la flugo, Tinĉjo eksuspektas komploton. La Profesoro Alambik', kiu vojaĝas kun li, ne fumas kaj portas aliajn okulvitrojn ol tiuj kiujn li surhavis antaŭe. Subite, la piloto malfermas plankan pordon, kaj Tinĉjo elfalas en fojnamason.

En Sildavio, la nuna reĝo estas Reĝo Muskar kiu, kiel ĉiuj sildaviaj reĝoj, ne rajtas regi sen la Sceptro de la Reĝo Ottokar. Ĉiujare la reĝo partoprenas paradon por ĝin montri, dum la popolo kantas la nacian kanton ("Ĝoju, Sildavio!/Jen nia reĝo/Lia Sceptro atestas/Pri liaj grandaj faroj mi kantos"). La sceptro estas bastono kun kapo de pelikano supre.

Tinĉjo sukcesas averti al la reĝo malgraŭ la klopodoj de verŝajne duono de la lando, kiuj estas parto de la komploto kontraŭ Muskar. Post kiam li sukcesas averti al la reĝo, ili ĉiuj rapidas al la trezorkamero ĝustatempe por eltrovi ke mankas la Sceptro, dum kuŝas surplanke nekonscie Alambik', la fotisto Czarlitz, kaj iuj gardistoj. Konfuzite, Tinĉjo vagas en la urbo kaj rimarkas risortan kanonon en ludilvendejo. Li revenas al la trezorkamero kun bastono samgranda kiel la Sceptro kaj montras ke la fotilo estas, fakte, risorta kanono kaŝita.

Tinĉjo transiras la riveron por serĉi la Sceptron en betularbaro. Ĝin trovas borduriaj gardistoj, kiujn li sekvas. Ĉe la landlimo, Tinĉjo ŝiras la Sceptron el la manoj de borduriano kaj trafas aviadilon, kiun oni surterigas pafe. Li daŭrigas la vojaĝon piede; Miluo alkuras kun la Sceptro (kiu falis el la poŝo de Tinĉjo) en sia buŝo, tuj antaŭ ol Muskar estis abdikonta.

La Reĝo donas al Tinĉjo la titolon de "Kavaliro de la Ordeno de la Ora Pelikano".

Komento

Simile al la pli fruaj rakontoj La Blua Lotuso kaj La Rompita Orelo, tiu ĉi rakonto havas politikan subtekston. Verkita en 1939, la rakonto respegulas eventojn el la reala mondo tiutempe okazantajn en Eŭropo. La reganto de Bordurio, kiun oni ne vidas, nomiĝas Musstler - evidente kunfandaĵo el Hitler kaj Mussolini, kaj Sildavio reprezentas la pacajn, kamparajn landojn kiuj tiam frontis grandajn minacojn.

La Krabo kun oraj pinĉiloj (1941)[redakti | redakti fonton]

Le crabe aux pinces d’or.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La Krabo kun oraj pinĉiloj.

Tinĉjo renkontas la kapitanon Hadoko por la unua fojo.

La Falstelo (1942)[redakti | redakti fonton]

L’étoile mystérieuse.

Hergé komencis verki tiun ĉi rakonton je la 20-a de oktobro, 1941, tuj post kiam li finis La Krabo kun Oraj Pinĉiloj. Ĝi aperis unue dum sep monatoj en la gazeto Le Soir kiel taga bildstrio, kaj estas la unua kiu tiel aperis. Ĝi poste aperis (en 1942) kiel 62-paĝa kolora libro sen antaŭe aperi en nigrablanka formato, denove la unua aventuro kiu tiel aperis.

Tinĉjo komence de la libro vidas falstelon kiu pli kaj pli grandiĝas ĝis fariĝas verŝajne ke ĝi kolizios kun la Tero kaj detruos ĉian vivon. Fakte nur meteoro el ĝi frapas la teron. Spektra analizo montras ke ĝi entenas novan metalon; Tinĉjo do iras kun Kapitano Hadoko kaj pluraj sciencistoj en polusa ŝipo por trovi la meteoron. Sed vojaĝas al la meteoro ankaŭ alia ŝipo kiun financas la malbona Bohlwinkel.

Tamen, Tinĉjo alvenas unue kaj sukcesas konservi specimon de la nova metalo antaŭ ol la meteoro malaperas en la profundaĵojn de la maro. Dum li estas sur la meteoro, Tinĉjo halucinas timige; Hergé lerte interplektas tiujn halucinaĵojn kun veraj okazaĵoj por konfuzi la leganton.

La rakonto havas iom minacan, malĝojan etoson, kaj iom mankas al ĝi la kutimaj arlekenaĵoj kiuj troveblas en aliaj rakontoj. Ĝin certe influas la tiama Dua mondmilito, kiu tiam progresis sufiĉe senespere, kaj ankaŭ la rivaleco inter Eŭropo kaj Usono.

Post kiam aperis la originala gazeta bildstrio, iuj kritikis Hergé dirante ke li estas kontraŭjuda kaj kontraŭusona. Certe la konkursa ŝipo havas la usonan flagon, kaj la vojaĝon financas la juda-usona Blumenstein. Hergé verŝajne ne deziris aparte kritiki judojn kaj usonanojn sed, ĉar li timis ke povus miskompreni lin multaj, en la libra versio de la rakonto la ŝipo venas el la fikcia São Rico, kaj la financisto havas novan nomon, Bohlwinkel - kiu estas germanigita versio de la brusela vorto bollewinkel - dolĉaĵbutiko.

La Sekreto de la Unukornulo (1943)[redakti | redakti fonton]

Le Secret de la Licorne.

La Trezoro da Rakamo la Ruĝa (1944)[redakti | redakti fonton]

Le trésor de Rackham Le Rouge.

La Sep Kristalgloboj (1948)[redakti | redakti fonton]

Les 7 boules de cristal.

La Templo de l' Suno (1949)[redakti | redakti fonton]

Esperantigita fare de Esperanto-France. Le temple du soleil.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La Templo de l' Suno.

La plejfreŝaj tradukistoj nomis la malaperintan profesoron per "Sungirul'".

La Lando de nigra oro (1950)[redakti | redakti fonton]

Au pays de l’or noir.

Celo: La Luno (1953)[redakti | redakti fonton]

Objectif Lune.

Esplorantoj sur la Luno (1954)[redakti | redakti fonton]

On a marché sur la Lune.

La Afero Sungirul' (1956)[redakti | redakti fonton]

L’affaire Tournesol.

Koakso surŝipe / La Ŝarkoj de la Ruĝa Maro (1958)[redakti | redakti fonton]

Coke en stock.

Tinĉjo en Tibeto (1960)[redakti | redakti fonton]

Tintin au Tibet.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tinĉjo en Tibeto.

Tinĉjo provas retrovi sian amikon Ĉang.

La Smeraldo de la Kastafioro (1963)[redakti | redakti fonton]

Les bijoux de la Castafiore.

Flugo 714 al Sidnejo (1968)[redakti | redakti fonton]

Vol 714 pour Sydney.

Tinĉjo kaj la Pikaroj (1976)[redakti | redakti fonton]

Tintin et les Picaros.

Tinĉjo kaj Alf-Arto (1986 - nefinita)[redakti | redakti fonton]

Tintin et l’Alph-Art.

Fikciaj landoj[redakti | redakti fonton]

Flago de Sankta Teodoro

En postaj aventuroj el la serio, Hergé kreis plurajn fikciajn landojn. Li aparte profunde priskribis Sildavion, i.a. ties historion, kulturon, lingvon ktp.

  • Sildavio, lando en la balkana regiono, kaj najbara Bordurio - baldaŭ invadonta Sildavion en La Sceptro de l'Reĝo Ottokar. Tiu situacio paralelas respektive Ĉeĥoslovakion aŭ Aŭstrion kaj Nazia Germanio antaŭ la Dua mondmilito. En La Afero Helianto, Bordurio estas metaforo por komunisma diktaturo stalinisma. En Sildavio oni parolas la sildavan lingvon.
  • Bordurio, la najbara lando de Sildavio. En Bordurio oni parolas la borduran lingvon. Sildavianoj ne ŝatas la bordurianojn, kaj bordurianoj ne ŝatas la sildavianojn.
  • Ĥemedo, en Arabio
  • Santeodoro en Sud-Ameriko
  • Nuevo Riko en Sud-Ameriko, trovebla en "La Falstelo". Hergé aldonis Nuevo Rico kiam oni eldonis ĝin en libra formo, priskribata pli detale supre. (Nuevo Rico povus esti alia nomo por, aŭ eĉ la ĉefurbo de Santeodoro; en "La Ŝarkoj de la Ruĝa Maro" (Coke en stock) videblas tondaĵo el gazeto kun la titolo "Ŝtatrenverso en Nuevo Rico: Alcazar renversas Tapioca-n".)

Tinĉjo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

muro de diverslingvaj Tinĉjo-eldonoj en muzeo de Lisbono
Lingvoj Eldonentrepreno Nomo de Tinĉjo
afrikansa Human & Rousseau Kuifje
alzaca Casterman Tintin
angla Methuen / Little Brown Tintin
araba Dar Al-Maaref تان تان (Tāntān)
asturia Juventud Tintín
bengala Ananda Tintin
bretona An Here Tintin
ĉeĥa Egmont, Albatros Tintin
ĉina Epoch Publicity Agency 丁丁 (Dīng-dīng)
dana Carlsen Tintin
eŭska Elkar Tintin
feroa Dropin Tintin
finna Otava Tintti
franca

Casterman

Tintin
frisa Afuk Tufke
galega Juventud Tintín
galoa Rue des Scribes Tintin
germana Carlsen Tim
hebrea Mizrahi טינטין (Tyntyn)
helena Mamouth Τεντέν (Tenten)
hispana Juventud Tintín
hungara Egmont Hungario Tintin
indonezia Indira Tintin
islanda Fjölvi Tinni
itala Comic Art Tintin
japana Fukuinkan タンタン (Tantan)
kataluna Juventud Tintín
kimra Gwasg y Dref Wen Tintin
korea Universal Publications 땡땡 (Ttaengttaeng)
korsika Casterman Tintin
latina Eli / Casterman Tintinus
luksemburga Imprimerie Saint-Paul Tintin
malaja Sharikat United Tintin
nederlanda Casterman Kuifje
norvega Semic Tintin
okcitana Casterman Tintin
persa Universal Editions تن تن (Tantan)
pikarda Casterman Tintin
pola Egmont Polska, Twój Komiks Tintin
portugala Verbo Tintim
romanĉa Ligia Romontscha Tintin
rumana Editura M.M. Europe Tintin
rusa Casterman Tintin
serba/kroata Decje Novine Tintin
slovaka Egmont Slovakio, Casterman Tintin
slovena Ucila Tintin
sveda Carlsen / If Tintin
svisgermana Emmentaler Druck Täntän
taja Duang-Kamol Tintin
turka Arkadaş kaj aliaj Tenten
vjetnama Fahasa Tintin

La verkaron de Hergé protektas la rajto de la aŭtoro. Oni ne rajtas uzi ĝin sen antaŭa kaj skriba konsento de Moulinsart Arkivigite je 2003-11-21 per la retarkivo Wayback Machine.

Filmo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo The Adventures of Tintin (filmo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Casterman, la belga eldonejo kiu respondecas pri la komerca sukceso de la Tinĉjo-albumoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]