Galega lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Galega
Galego
Parolata en Galegio (Hispanio)
Parolantoj 2 355 000
Denaskaj parolantoj 3.188.400
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Galegio
Reguligita de Reĝa Galega Akademio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 gl
  ISO 639-2 glg
  ISO 639-3 glg
  Glottolog gali1258
v  d  r
Information icon.svg
mapo pri la lingvoj parolataj sur la Ibera duoninsulo: la galega bildigita mezverde
vokaloj de la galega lingvo

La galega lingvo (ISO-kodo ISO 639-2: glg, ISO 639-1:gl) estas latinida lingvo tre simila al la portugala aŭ, kiel tradicie defendas lingvistiko, dialekto de la portugala.

Ĝi estas parolata precipe en nordokcidenta Hispanio en Galegio. Entute 3 milionoj da homoj parolas ĝin. Ĝi ankaŭ estas ofte parolata en la tre abunda elmigrinta galega diasporo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La galega lingvo estas pli-ol-miljara lingvo kiu pro politikaj cirkonstancoj eniris tunelon de altrudita silentado en la unuaj jardekoj de la 16a jarcento. Iom post iom ĝi iĝis diskriminaciilo kaj kaŭzo de morala kaj korpa sufero de multnombraj generacioj. La seninterrompa parola uzo fare de modestaj homoj kaj la laboro de la elita intelektularo, kiu de la 19a jarcento sukcesis revalorigi ĝin, ebligis la savon de la hodiaŭa ĉefa identiga trajto de galegoj kiu laŭ Prolingua[1], ĝi estas samtempe esenca bazo de la galega kulturo. La laboro de ĉiuj tiuj homoj ebligis ke hodiaŭ Galegio estas historia nacieco kaj disponas politikan aŭtonomecon. Siavice la diversaj aŭtonomaj registaroj metis la fundamenton por la socia restarigo de la galega lingvo, ĉefe en la kampoj de instruado, administracio kaj publikaj amaskomunikiloj[2].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas polemiko pri la memstara karaktero de la lingvo. Laŭ opinio de granda parto de lingvistoj, la galega kaj la portugala estas unusola lingvo, dum aliaj konsideras ke post jarcentoj de diverĝo, ĝi povas esti konsiderata memstara. La interkompreniĝo inter ambaŭ variantoj estas sufiĉe facila. La galega ankaŭ estas bone komprenata de hispanlingvanoj.

La polemiko etendiĝas al la literatura normo kaj al la ortografio. La oficialan normon flegas la Reĝa Akademio de la galega lingvo, kies ortografiaj priskriboj estas proksimaj al tiuj de la hispana lingvo. Ekzistas diversaj grupoj kiuj favoras alternativan normon kaj ortografion, pli proksiman al la portugala lingvo, el kiuj ili ankaŭ emas preni la neologismojn. La movado por ortografia unuecigo kun aliaj variantoj de la portugala nomiĝas reintegrismo (reintegracionismo).

Literaturo en la galega lingvo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ProLingua estas platformo por la defendo kaj akcelo de la galega lingvo. ProLingua rifuzas iun ajn pretendon pri ĝia alproprigo aŭ aljuĝo al ajna grupo aŭ ideologio.
  2. Manifesto pri la galega lingvo, ProLingua postulas i.a. ke oni ne uzu ajnan leĝmezuron kaŭzontan al galegoj la perdon je la rajto uzi kaj scii la galegan lingvon kaj fari el tiu lingvo simbolon de galega identeco.