Bildliteraturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komikso)
Jump to navigation Jump to search
La skizado de komikso.
paĝo de Little Nemo in Slumberland de Winsor McCay.

Bildliteraturokomikso[1][2] estas arto en kiu io esprimiĝas per - kaj disvolviĝas laŭ - sinsekvo de bildoj (fotoj, desegnoj, ktp).

Oni foje konsideras, ke bildliteraturo estas hibrido inter literaturo kaj belarto, t. e. teksto kaj bildoj kiuj kune esprimas ion, disvolviĝantan ofte laŭ tempo. Tamen ekzistas kelkaj specimenoj, kiuj tute ne entenas tekstojn, kio montras ke la ĉefa eco kuŝas en la bildoj mem kaj ties sinsekvo (en tio ĝi pli parencas al kinarto).

Ĝi estas unu el la plej novaj artospecoj, sed se oni akceptas senskriban neolitikan arton kaj bild-ornamitajn Egiptajn hieroglifojn kiel ties praformojn, ĝi apartenas ankaŭ al la plej malnovaj.

Moderna bildliteraturo, kun ties kohero inter teksto, bildo kaj kronologio, devenas de komiksoj (ŝercaj, amuzigaj bildrakontoj) en Usonaj gazetoj de la 19-a jarcento, kiuj siavice estis pluevoluo de pli fruaj politikaj satirdesegnoj, tre rilataj al la politika uzado de karikaturoj laŭlonge jam de la tuta 19-a jarcento, en kiu oni uzis tekstojn interne de la bildoj, kaj ĉefe de pli praaj rakontoj sub formo de sinsekvoj de bildoj, sed kun teksto skribita aparte, kiel la Tapiŝo de Bayeux aŭ la Epinal-bildoj .

Historio de Bildliteraturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Bildliteraturo.

La eŭropaj, usonaj kaj japanaj bildliteraturaj tradicioj sekvis diferencajn vojojn. Eŭropanoj komencis sian tradicion ĉe la svisa Rodolphe Töpffer kaj liaj bildostrioj de la 1830-aj jaroj, dum usonanoj vidis la originon de sia tradicio en la bildostrioj de Richard F. Outcault de la 1890-aj jaroj nome The Yellow Kid (flavulo), kvankam multaj usonanoj agnoskas la antaŭaĵon de Töpffer. Japana bildliteraturo havis longan prahistorion de satiraj bildostrioj konduke al la epoko de la Dua Mondmilito. Mangao, la japana termino por bildliteraturo kaj bildostrio, estis la unua popularigita de la artisto Hokusai komence de la 19-a jarcento. Postmilite la moderna japana bildliteraturo ekfloris, kiam Osamu Tezuka produktis fekundan laboron. Ĉirkaŭ la fino de la 20-a jarcento, tiuj tri tradicioj konverĝis en tendenco al librolongaj bildostrioj: nome comics en Eŭropo, tankōbon en japana tradukebla kiel "sendepende aperinta libro" en Japanio, kaj graphic novel (grafika novelo) en la angla-parolantaj landoj.

For el tiuj rektaj genealogioj, teoriistoj kaj historiistoj de bildliteraturaj artoj vidis antaŭaĵojn de bildliteraturo ĉe la murpentraĵoj de la Groto Lascaux en Francio (kelkaj el kiuj aperas kiel kronologiaj sekvencoj de bildoj), ĉe egiptaj hieroglifoj, ĉe la Trajana Kolono en Romo, ĉe la Normana Tapiŝo de Bayeux de la 11-a jarcento, ĉe la lignaĵo de la jaro 1370 nome bois Protat, la latina de la 15-a jarcento Ars moriendi kaj la blokolibroj, la verko de Mikelanĝelo nome La Fina Juĝo ĉe la Siksta Kapelo, kaj la sekvencaj gravuraĵoj de William Hogarth en la 17-a jarcento, inter aliaj.

la plena tapiŝo de Bayeux
Teppich von Bayeux.jpg
la plena tapiŝo de Bayeux

Anglalingva bildliteraturo[redakti | redakti fonton]

Ilustritaj humuraj gazetoj estis popularaj jam en Britio en la 19-a jarcento el kiuj la plej frua estis la mallongdaŭra The Glasgow Looking Glass en 1825. La plej populara estis Punch,[3] kiu polularigis la terminon cartoon por siaj humuraj karikaturoj.[4] Foje tiuj cartoons en tiuj gazetoj aperis laŭ sekvencoj;[5] la rolulo Ally Sloper aperis en la plej frua seriigita bildostrio kiam la rolulo ekaperis en sia propra ĉiusemajna gazeto en 1884.[6]

Usonaj komiksoj disvolviĝis el gazetoj kiaj Puck, Judge, and Life. La sukceso de ilustritaj humuraj suplementoj en New York World kaj poste en New York American, partikulare The Yellow Kid de Outcault, kondukis al disvolvigo de gazetaj bildostrioj. Tuj la dimanĉaj strioj iĝis tutpaĝaj[7] kaj ofte koloraj. Inter 1896 kaj 1901 bildliteraturistoj eksperimentis per sekvenceco, movo, kaj parolvezikoj.[8]

Mutt and Jeff de Bud Fisher (1907–1982) estis la unua sukcesa ĉiutaga bildostrio (1907).
Mr. A. Mutt Starts in to Play the Races 1907.jpg
Mutt and Jeff de Bud Fisher (1907–1982) estis la unua sukcesa ĉiutaga bildostrio (1907).

Pli mallongaj, blanknigraj ĉiutagaj bildostrioj ekaperis tuj en la 20a jarcento, kaj iĝis firmaj en gazetoj post la sukceso en 1907 de Mutt and Jeff de Bud Fisher.[9] En Britio, la Amalgamated Press establis popularan stilon de sekvenco de bildoj kun teksto inter ili, kiel ĉe Illustrated Chips kaj Comic Cuts.[10] Humuraj strioj hegemoniis dekomence, kaj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj iĝis popularaj ankaŭ strioj kun kontinuaj historioj en ĝenroj kiaj aventuro kaj dramo. [11]

Maldikaj gazetetoj nomitaj komiksaj libroj aŭ rekte komiksoj aperis en la 1930aj jaroj, dekomnce kiel represitaj gazetaj bildostrioj; kaj ĉirkaŭ la fino de la jardeko, originala enhavo ekdominis.[12] La sukceso en 1938 de Action Comics kaj ties ĉefa heroo Superman markis la komencon de la Ora Epoko de Komiksoj, en kiu la superheroa ĝenro estis hegemonia.[13] En Granda Britio kaj la Komunumo, Dandy (1937) kaj Beano (1938) de DC Thomson iĝis sukcesaj humur-bazitaj titoloj, kun kombinita cirkulado de ĉirkaŭ 2 milionoj da ekzempleroj ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj. Ties roluloj, kiel "Dennis the Menace", "Desperate Dan" kaj "The Bash Street Kids" estis legitaj de generacioj de Britaj knaboj.[14] Tiuj komiksoj origine eksperimentis per superherooj kaj agadhistorioj antaŭ setliĝi sur humuraj stripoj montrantaj mikson de stiloj de Amalgamated Press kaj de Uonsaj komiksoj.[15]

Superherooj estis esencaj en usonaj komiksaj libroj (Wonderworld Comics No. 3, 1939; kovrilpaĝo: The Flame de Will Eisner).

La populareco de la superheroaj komiksaj libroj malpliiĝis post la Dua Mondmilito,[16] dum la vendado de la komiksaj libroj plue pliiĝis dum aliaj genroj same pliiĝis, kiel la amaferaj, la vakeraj, la krimromanaj, la hororaj, kaj la humuraj.[17] Post vendopinto en la komenceo de la 1950-aj jaroj, la enhavo de komiksaj libroj (ĉefe de krimo kaj hororo) estis submeita al pritaksado fare de gepatraj grupoj kaj de registaraj agentejoj, kio pintis en Senataj aŭdiencoj kiuj kondukis al la establado de memcenzura korpuso nome Comics Code Authority.[18] Tiu Kodo estis akuzita je malrapidigo de la kresko de usonaj komiksoj kaj de la pluteno de ĝia malalta statuso en la usona socio por multo de la cetero de la jarcento.[19] Superherooj re-establiĝis kiel la plej elstara komikslibra ĝenro ĉirkaŭ la komenco de la 1960-aj jaroj.[20] Kontraŭkulturaj komiksoj defiis la Kodon kaj la legantojn per por plenkreskuloj, kontraŭkultura enhavo fine de la 1960-aj jaroj kaj komenco de la 1970-aj jaroj.[21] La Kontraŭkulturo naskis la movadon de la alternativa komikso en la 1980-aj jaroj kaj ties maturan, ofte eksperimentan enhavon en ĝenroj ne de superherooj.[22]

Bildliteraturo en Usono ĝuis malaltan reputacion enradikiĝinta en homamasa kulturo; dum kulturaj elitoj foje vidis la popolan kulturon kiel minacanta kulturon kaj socion. En la lasta duono de la 20a jarcento, popola kulturo ricevis pli grandan akcepton, kaj la limoj inter alta kaj malalta kulturoj eksvagiĝis. Komikso tamen plue estas desdegnata, ĉar tiu medio estas vidita kiel simpla distro por infanoj kaj malkleruloj.[23]

La grafika novelo —nome librolonga komikso— ekakiris atenton post Will Eisner popularigis la terminon per sia libro A Contract with God (1978).[24] Tiu termino iĝis amplekse konata al la publiko post la komerca sukceso de Maus, Watchmen, kaj The Dark Knight Returns en la mezo de la 1980-aj jaroj.[25] En la 21a jarcento la grafikaj noveloj establiĝis en ĉefaj librovendejoj[26] kaj bibliotekoj[27] kaj la retkomiksoj iĝis pli oftaj.[28]

Franc-Belga kaj Eŭropa bildliteraturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Franc-Belga bildliteraturo.

La franclingva sviso Rodolphe Töpffer produktis bildostriojn jam ekde 1827,[29] kaj publikigis teoriojn malantaŭ la formo.[30] Kartunoj aperis amplekse en ĵurnaloj kaj gazetoj el la 19a jarcento.[31] La sukceso de Zig et Puce en 1925 popularigis la uzadon de parolvezikoj en Eŭropa bildliteraturo, post kio Franc-Belga bildliteraturo ekhegemoniis.[32] Tinĉjo, per sia tipa stilo de klara linio,[33] estis unuafoje seriigita en ĵurnalaj komiksaj suplementoj komence en 1929,[34] kaj iĝis la ikono de la Franc-Belga bildliteraturo.[35]

Post la sukceso de Le Journal de Mickey (1934–44),[36] engaĝiĝintaj komiksaj gazetoj[37] kaj tut-koloraj komiksaj albumoj iĝis la unuaranga produkto de bildliteraturo en la mezo de la 20a jarcento.[38] Dume en Usono, tiam komiksoj estis rigardataj kiel porinfana oridukito kaj minaco al kulturo kaj klereco; komentistoj asertis ke "neniu eltenas la plej malgrandan seriozan analizon",[39] kaj ke komiksoj estas "la sabotado de ĉia arto kaj de ĉia literaturo".[40]

En la 1960-aj jaroj, la termino bandes dessinées ("bildostrioj") ekestis amplekse uzata en franca lingvo por aludi al tiu komunikilo.[41] Kartunistoj ekkreis komiksojn por matura publiko,[42] kaj oni stampis la terminon "Naŭa Arto", en franca neuvième art, dum bildostrioj ekallogis kaj publikon kaj akademian atenton kiel serioza kaj konsiderinda artoformo.[43] Grupo en kiu estis René Goscinny kaj Albert Uderzo fondis la gazeton Pilote en 1959 por doni al tiuj artistoj pli grandan liberecon por ilia verkaro. La aventuroj de Asteriks de Goscinny kaj Uderzo aperis en ĝi[44] kaj iĝis la plej multe vendita komiksa serio en franca lingvo.[45] El 1960, la satira kaj tabu-rompa Hara-Kiri defiis la cenzurajn leĝojn laŭ la kontraŭkultura spirito kiu kondukis al la okazintaĵoj de Majo 1968.[46]

Frustracio pro cenzuro kaj la ĉikanado fare de la eldonejoj kondukis la grupon de la bildliteraturistoj de Pilote fondi la gazeton nome L'Écho des savanes nur por plenkreskuloj en 1972. Plenkreskul-orientita kaj eksperimenta komikso floris en la 1970-aj jaroj, kiel ekzemple laŭ la eksperimentema sciencfikcio de Mœbius kaj aliaj en Métal hurlant, tiel ke eĉ ĉefaj famaj publikigistoj ekpublikigis prestiĝ-formatajn porplenkreskajn komiksojn.[47]

El la 1980-aj jaroj, la ĉeftendencaj sentoj estis plifirmigitaj kaj la seriigo iĝis malpli ofta laŭ la nombro de bildostriaj gazetoj malpliiĝis kaj multaj komiksoj komencis esti publikigitaj rekte kiel albumoj.[48] Pli malgrandaj publikantoj kiel L'Association,[49] kiuj publikigis pli longajn verkojn,[50] en ne-tradiciaj formatoj,[51] fare de artistaj kreantoj kiuj sekvis la teorion de aŭtoro iĝis same oftaj. Ekde la 1990-aj jaroj, kunigoj rezultis en malpli grandaj publikigantoj, dum la plej malgrandaj publikigantoj multnombriĝis. Ĝenerale la vendado pluis al la kresko spite la tendencon al pli malpliiĝinta presmerkato.[52]

Itala skolo de bildliteraturo[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Corriere dei piccoli de 1911.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Itala skolo de bildliteraturo.

La Itala skolo de bildliteraturo estas unu el ĉefaj tradicioj de bildliteraturo plej gravaj en la eŭropa medio. Tiu tradicio estas nomata en Italio fumetto (fumeto) reference al la itallingva nomo de la parolveziko.

En la 1960-aj jaroj la itala bildliteraturo ricevis influon de intelektuloj. Oni organizis kongresojn pri bildliteraturo kaj en aprilo 1965 oni fondis la revuon Linus. Same oni kreis seriojn de popularaj aventuroj kiel Corto Maltese (1967) de Hugo Pratt, eble unu el roluloj de la itala komikso plej konataj ekster Italio. En la 1970-aj jaroj oni kreis faman rolulon Lupo Alberto, kaj aparte havis grandan sukceson grafikaj noveloj kun enhavo erota, ekzemple de artistoj kiaj Milo Manara, Guido Crepax, Tanino Liberatore kaj aliaj.

Japana bildliteraturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Mangao.
Rakuten Kitazawa kreis la unuan modernan Japanan bildostrion. (Tagosaku to Mokube no Tōkyō Kenbucu,[53] 1902).

Japanaj komiksoj kaj kartunoj (mangao),[54] havas historion kiu estis datita reen kun bazo en antropomorfaj roluloj de la 12a al la 13a jarcento ĉōjū-jinbucu-giga, kaj de bildolibroj de la 17a jarcento toba-e kaj kibyōshi,[55] kaj lignopresado kiel ukijo-e kiuj estis popularaj inter la 17a kaj 20a jarcentoj. La kibyōshi enhavis ekzemplojn de sekvencaj bildoj, movolinioj,[56] kaj sonefektoj.[57]

Ilustritaj gazetoj de okcidentanoj enkondukis okcident-stilajn satirajn kartunojn en Japanion en la fino de la 19a jarcento. Novaj publikaĵoj kaj en okcidenta kaj en japana stiloj iĝis popularaj, kaj fine de la 1890-aj jaroj, ekaperis en Japanio uson-stilaj komiksaj suplementoj de ĵurnaloj,[58] same kiel kelkaj usonaj bildostrioj.[59] En 1900 premieris Jiji Manga en la gazeto Jiji Shinpō — nome unua uzo de la vorto "manga" en sia moderna senco,[60] kaj kie, en 1902, Rakuten Kitazawa startis la unua moderna japana bildostrio.[61] Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj, bildostrioj estis seriigitaj en grand-cirkulantaj ĉiumonataj gazetoj por gejunuloj kaj kolektiĝis en durkovrilaj volumoj.[62]

La moderna epoko de bildliteraturo en Japanio komencis post la Dua Mondmilito, helpate de la sukceso de seriigitaj komiksoj de la fekunda Osamu Tezuka[63] kaj la bildostrio Sazae-san.[64] Ĝenroj kaj legantaroj diversiĝis laŭlonge de la postaj jardekoj. Historioj estas kutime unuafoje seriigitaj en gazetoj kiuj estas ofte centpaĝaj dikaj kaj povas enhavi ĉirkaŭ dekduoj da historioj;[65] ili estas poste kompilitaj en tankōbon-formataj libroj.[66] Je la ŝanĝo de la 20a al la 21a jarcentoj, preskaŭ kvarono de ĉiu presita materialo en Japanio estis bildoliteraturo.[67] Tradukoj iĝis tre popularaj en eksterlandaj merkatoj — foje egale aŭ supere al la vendoj en la enlanda merkato de komikso.[68]

Specifaj nomoj kaj difinoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilo de bildliteratura libro de Mafalda.
Bildliteraturo ekspoziciita por ties vendado en specializita librovendejo.

Nova artospeco, ĝi aperas sufiĉe malfrue en la zorgoj de la esperantistaj verkistoj, eĉ simple tradukistoj, tial la nomo en esperanto ne jam fiksiĝis firme. Tial oni renkontas la jenajn formojn, pli malpli specifajn:

  • Bildrakonto : ĉar ja plej ofte bildliteraturaj verkoj estas rakontoj (analoge al romanoj kaj noveloj en literaturo), tiu vorto estas ofte uzita kiel sinonimo de bildliteraturo.
  • Bildstrio : kiu laŭ difino, devus esti nur unustria bildrakonto, kiu dekomence estis ofta formato en paperaj ĵurnaloj kie ili ludas tre kuriozan kaj specifan rolon, tute aparte de la cento da ĵurnalismaj tekstoj en la sama kunteksto, sed kiu aplikiĝas pli loze, al mallongaj (maksimume unupaĝaj) verkoj (iom analoge al «noveloj», «fabeloj» aŭ «rakontoj» en literaturo); dum la komenca signifo kongruus plie kun la simpla epizodo. Ekzemploj de bildstrioj estas la rakontoj pri La Reĝo de Umo, kiuj iam aperis en la revuo Kontakto, aŭ la strioj de la argentina verkisto Quino pri la knabineto Mafalda.
  • Komikso (Sub la influo de la angla lingvo, eĉ pli precize la usona «Comics» redukto de «Comic strip») etimologie aplikiĝas nur al komika, infancela bildliteraturo; devene, ĝi aplikiĝas al ĉiuj tradiciaj anglalingviaj (usona, brita) bildrakontoj, kiuj, kiel la mangaoj, havas propran apartecon en la desegnomaniero, kaj en la temoj (superherooj...); tamen la termino en Esperanto emas iĝi pli ĝeneralsignifa.
  • Kartuno estas formo de du-dimensia ilustraciita vida artaĵo. Dum la specifa difino ŝanĝis laŭ la tempopaŝo, la moderna uzado referencas al tipe ne-realisma aŭ duon-realisma pentraĵo intencita por satiro, karikaturo, aŭ humoro, aŭ la arta stilo de tiaj verkoj. Artisto kiu kreas kartunoj estas nomata kartunisto.[69]
  • Foto-romano (sub la influo de la franca «w:fr:Roman-photo») en kiu sinsekvas fotoj surskribitaj de la eventualaj tekstoj.
  • Desegnita bendo (sub la influo de la franca «w:fr:Bande dessinée») kiu ĝuste insistas pri la diferenco en kreado de bildoj kun la ĉi supra ĝenro; desegnita, ne fotita. Tiu nomo ne multe uziĝas, eĉ fare de francoj.
  • Fumeto (sub la influo de la itala «Fumetti») kiun proponis iam Jo-Petro Danvy en serio de artikoloj (en La KancerKliniko) pri tiu arto, kiun li titolis G.E.L. (Grafik-Esprima Literaturo). Tiu propono forvaniĝis...
  • Mangao Japana formo de bildliteraturo, ĝi indas apartan traktadon. (Vidu la specifan paĝon.)
  • Retkomikso estas komikso, kiu aperas nur, precipe aŭ almenaŭ unue en retejo. Bildstrietoj, kiuj unue aperas papere kaj poste aŭ paralele en TTT, ne estas konsiderataj kiel retkomiksoj. Sed ĉar kelkaj retaj bildstrioj poste aperas papere, la transiro inter retaj kaj paperaj komiksoj estas flua. Ĉar la publikigo reta estas pli simpla kaj malpli kosta ol tiu papera, ekzistas multaj retkomiksoj, sed nur malmultaj aŭtoroj sukcesas per ili gajni monon (per reklamo, posta papera aperigo, vendo de rilataj artikloj).
  • Grafika noveloGrafika romano estas libro formita el enhavo de bildstrioj. Kvankam la vortoj "novelo" aŭ "romano" normale aludas al mallongaj aŭ longaj fikciaj verkoj, la termino "grafika novelo" estas aplikita larĝe kaj inkludas fikcion, nefikcion, kaj antologian verkaron. Ĝi distingas el la termino "bildstria libro", kiu estas uzata por bildstriaj periodaĵoj.

Bildliteraturaj eroj[redakti | redakti fonton]

Parola veziko.
  • Bildo: ĝenerale lokita en kadro (BK)- sed ne devige, ĝi estas la baza ero de la ĝenro.
  • Strio: linie organizita aro da bildoj
  • Plato: aro da strioj entenata en unu nura paĝo.
  • Veziko: spaco en bildo uzita por skribi la parolojn de la rolantoj. Origine rondaj (jen kial veziko) aŭ elipsoidaj, ili nun povas aspekti ajnformaj. Vezikoj estas ekipitaj per "vosto" kiu direktiĝas al la parolanto. Tiu vosto, pinta kiam temas pri laŭtparolaj vezikoj (LV) konsistas el serio da veziketoj kiam temas pri nur mens-parolaj vezikoj (MV) (vidu artikolon pri Parola veziko kaj pri Pensa veziko), kaj el fulmoforma vosto, kio eble venas ankaŭ al la cetero de la veziko por parolado laŭtega, kolera, fivortenhava ktp.
  • Koment-fako: spaco en la bildo, kie oni skribas specon de bildliteratura "recitativo", t.e. komentoj, klarigoj diversaj - ne devenantaj de la roluloj, sed de iu nevidebla rakontanto. Tiuj fakoj, (KF) ĝenerale ortangulaj povas foje konsistigi memstaran bildon.
  • Onomatopeo: (O) kiun oni skrib-desegnas rekte en la bildo. Povas esti "legeblaj" bruoj, ofte estas indikitaj per la koncerna verbo aŭ ties radiko ("grinc", "ronk", "krak" ktp.), krioj diversaj, sed ankaŭ simboloj kiel muzik-notoj por signi ke aŭdiĝas muziko. Foje eĉ ne temas pri bruo, ekzemple demando-punkto por esprimi surprizon. Mangao eĉ konas "onomatopeon" por signi rideton... Foje tiu onomatopeo povas veni markita per aparta bildeto, kiel en kelkaj kulturoj mansegilo kiu segas trunketon por simbolo de dormego ktp.

Bildliteraturaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Ludo kun la strukturo mem de la plato.

Difini bildliteraturon kiel sinsekvon de bildoj, tute ne sufiĉas, ĉar ja ekzistas aliaj sinsekvoj de bildoj - kiel ekzemple teknika uzindiko por munti aparaton - kiun malfacile oni konsentas nomi kiel bildliteraturo.

Bildliteratura verko karakteriziĝas per du ĉefaj konvencioj:

  1. Legad-direkto: la bildoj sinsekvas unu la alian kun la sama konvencio de la lingvo uzita, t.e. por Esperanto kaj eŭropaj lingvoj, delive dekstren kaj desupre suben. En Mangao la logiko ne samas: bildoj sinsekvas dedekstre liven (sed same desupre suben), en rilato kun la kutimo skribi la japanan en tiuj verkoj (kio ja starigas problemojn por traduko). Sama logiko valoras interne de la bildo, kie la diversaj tekst-zonoj (ĉu vezikoj, ĉu komentfakoj) legiĝas laŭ la indikita konvencio.
  2. La tekstoj kaj ties zonoj estas grafikaj elementoj de la bildo, samrangaj kiel la aliaj elementoj, roluloj kaj dekoracio. La atributoj de la literoj (formo, grandeco, dikeco, koloro) uziĝas kiel indikilo pri eldirmaniero, foje eĉ la formo de la veziko ebligas substreki ekzemple emociojn. Tiu intima kunfandiĝo de teksto ene de bildo ece gravas, rakonto per desegnoj, kie la tekstoj troviĝas ekster la bildo, kiel Epinal-bildo ekzemple ne povas esti taksataj bildliteraturo. Tamen, ĉeesto de teksto ne nepras: ja ekzistas bildrakontoj sen teksto, kio signas tendencon: kiel eble malplej da "recitativoj", kiel eble plej mallongaj replikoj.

Oni el tio povas konstati ke la konvencioj koncernas nur la formon, ne la temojn. Teorie, ajna literatura formo povas havi ekvivalentan bildliteraturan formon. Tamen pli facile enmuldiĝas formoj kiel romano ĉiutipa (historia, scienfikcia, krima, ktp), biografio, satiro.

Bildliteraturo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kovrilo de "Lasta lekcio en Gotingeno", de Davide Osenda

Jam delonge oni eldonis tradukojn de famaj komiksaj libroj en Esperanto. Plej ofte temas pri libroj de famaj roluloj aŭ desegnistoj kiuj estis tradukitaj al la internacia lingvo kiel pruvo de utileco de Esperanto, por plezuro de la ŝatantoj de bildliteraturo kaj foje kadre de la propra klododo internaciigi la verkojn kiel en la okazo de Tinĉjo kaj Asteriks, kiuj same estis tradukitaj al multegaj lingvoj tutmondaj. Inter plej vendataj kaj konataj en Esperantujo komiksaj libroj menciindas el la serio de Asteriks, Asteriks gladiatoro, Asteriks kaj Kleopatra, Asteriks kaj la normanoj kaj Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj; el la serio de Tinĉjo, La nigra insulo, La krabo kun oraj pinĉiloj kaj Tinĉjo en Tibeto; krome, La eta Spiru' - Salutu la sinjorinon! de Tome kaj Janry, Rat-Man de Leo Ortolani, eldonita de la Projekto RoMEo, same kiel "La Reĝo de la Teroro" laŭ la itala Diabolik, Lupo Alberto, itala komikso kreita de Silver, esperantigita en 2010, kaj Lasta lekcio en Gotingeno, itala bildrakonto de Davide Osenda, esperantigita en 2010 kaj publikigita kiel PDF.

Krom tradukoj, ankaŭ esperantistaj artistoj dediĉis sin al produktado de originalaj grafikaj noveloj. Ekzemple Serge Sire jam produktis almenaŭ ses bonkvalitajn komikajn librojn, nome BoRoKo, Ĉe la lago kiel kompilaĵo de bildostrioj el La Sago (2013), Kompendio pri blazonoj, speco de elementa lernolibro pri heraldiko, en formo de bildrakonto, "Varma mezepoko" (2014), "Perverse" (2015) kaj "La Rejnoro". Li mem kunlaboras kun aliaj verkistoj kaj artistoj en la esperantlingva gazeto La KancerKliniko, kiu ofte aperigas karikaturojn, bildostriojn ktp.

Kelkaj el la esperantaj produktaĵoj referencas al Esperantujo mem. Tiele dufoje kreiĝis roluloj SuperZam, nome komiksaj karikaturoj de L.L. Zamenhof, unu inventita de Ian "Jano" Carter (Britio) kaj la alia de Daniele Binaghi kaj Andrea Rossetto (Italio). En Sud-Koreio oni eldonis Vojaĝo de Onia, manga-eca libro pri reale okazinta veturo de juna korea esperantistino KIM Onnuri (Onia), kiu en 2013 faris vojaĝon tra 8 landoj de Okcidenta Eŭropo, vizitante esperantistojn kaj Esperanto-eventojn.

Famaj bildliteraturistoj[redakti | redakti fonton]

René Goscinny en 1971 kun siaj Asteriksoj.

Carl Barks - François Bourgeon - Alberto Breccia - Claire Bretécher - Wilhelm Busch - Pierre Christin - Richard Corben - Guido Crepax - Robert Crumb - Derib - Walt Disney - Will Eisner - André Franquin - Gébé - Jean Giraud - Angela Giussani - Luciana Giussani - René Goscinny - Gotlib - Hergé - Alejandro Jodorowsky - Gary Larson - Gérard Lauzier - Tanino Liberatore - Loriot - Winsor McCay - Milo Manara - Mandryka - Scott McCloud - Moebius - Morris - Phillip Ndunguru - Leonardo Ortolani - Richard Outcault - Harvey Pekar - Peyo - Hugo Pratt - Quino - Don Rosa - Roberto Raviola, Magnus - Grzegorz Rosinski - Marjane Satrapi - Charles M. Schulz - Luciano SecchiMax Bunker - Silver - Serge Sire - Art Spiegelman - Osamu Tezuka - Lewis Trondheim - Albert Uderzo - Jean van Hamme - Gabriel Vargas - Bill Watterson - Georges Wolinski

Famaj serioj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

XIII - Alan Ford - Anselme Lanturlu - Asteriks - Batman - Benoît Brisefer - Blake kaj Mortimer - Buddy Longway - Buck Rogers - Calvin kaj Hobbes - Cisko kaj Vinjo - Corto Maltese - Diabolik - Dilbert - Donald Duck - Flash Gordon - Garfield - Gastono Lafuŝ' - Iznogud - Jenny Everywhere - Kajko kaj Kokoŝo - Kato Felikso - La Eta Spiru' - Largo Winch - Les Mondes d'Aldebaran - Lucky Luke - Lupo Alberto - Mafalda - Marsupilami - Maskita Kukumo - Mickey Mouse - Motley's Crew - Peanuts - Popeye - Rat-Man - Scrooge McDuck - Smurfoj - Snoopy - Spirou - Superman - Spider-Man - Thorgal - Tinĉjo - Turma da Mônica - Valhalla - X-Men

Skoloj[redakti | redakti fonton]

Mangao

Franc-Belga bildliteraturo - Disneja skolo - Itala skolo de bildliteraturo - Mangao

Eldonejoj kaj gazetoj[redakti | redakti fonton]

Action Comics - Amalgamated Press - Carlsen - Charlie Hebdo - L'Écho des savanes - Hara-Kiri - El Jueves - Mad - Métal hurlant - Pilote

Eksteraj ligiloj pri Esperanta Bildliteraturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komikso en PIV
  2. ReVo  Komikso en ReVo
  3. Clark & Clark 1991, p. 17.
  4. Harvey 2001, p. 77.
  5. Clark & Clark 1991, p. 17.
  6. Meskin & Cook 2012, p. xxii.
  7. Nordling 1995, p. 123.
  8. Gordon 2002, p. 35.
  9. Harvey 1994, p. 11.
  10. Bramlett, Cook & Meskin 2016, p. 45.
  11. Harvey 1994, p. 11.
  12. Rhoades 2008, p. 2.
  13. Rhoades 2008, p. x.
  14. Childs & Storry 2013, p. 532.
  15. Bramlett, Cook & Meskin 2016, p. 46.
  16. Gabilliet 2010, p. 51.
  17. Gabilliet 2010, p. 49.
  18. Gabilliet 2010, pp. 49–50.
  19. Gabilliet 2010, p. 50.
  20. Gabilliet 2010, pp. 52–55.
  21. Gabilliet 2010, p. 66.
  22. Hatfield 2005, pp. 20, 26; Lopes 2009, p. 123; Rhoades 2008, p. 140.
  23. Lopes 2009, pp. xx–xxi.
  24. Petersen 2010, p. 222.
  25. Kaplan 2008, p. 172; Sabin 1993, p. 246; Stringer 1996, p. 262; Ahrens & Meteling 2010, p. 1; Williams & Lyons 2010, p. 7.
  26. Gabilliet 2010, pp. 210–211.
  27. Lopes 2009, p. 151–152.
  28. Thorne 2010, p. 209.
  29. Gabilliet 2010, p. xiv.
  30. Harvey 2010.
  31. Lefèvre 2010, p. 186.
  32. Vessels 2010, p. 45; Miller 2007, p. 17.
  33. Screech 2005, p. 27; Miller 2007, p. 18.
  34. Miller 2007, p. 17.
  35. Theobald 2004, p. 82; Screech 2005, p. 48; McKinney 2011, p. 3.
  36. Grove 2005, pp. 76–78.
  37. Petersen 2010, pp. 214–215; Lefèvre 2010, p. 186.
  38. Petersen 2010, pp. 214–215.
  39. ("...aucune ne supporte une analyse un peu serieuse.")– Jacqueline & Raoul Dubois en La Presse enfantine française (Midol, 1957) Grove 2005, p. 46.
  40. Grove 2005, pp. 45–46. "C'est le sabotage de tout art et de toute littérature." – Jean de Trignon en Histoires de la littérature enfantine de ma Mère l'Oye au Roi Babar (Hachette, 1950) Grove 2005, p. 46.
  41. Grove 2005, p. 51.
  42. Miller 1998, p. 116; Lefèvre 2010, p. 186.
  43. Miller 2007, p. 23.
  44. Miller 2007, p. 21.
  45. Screech 2005, p. 204.
  46. Miller 2007, p. 22.
  47. Miller 2007, pp. 25–28.
  48. Miller 2007, pp. 33–34.
  49. Beaty 2007, p. 9.
  50. Lefèvre 2010, pp. 189–190.
  51. Grove 2005, p. 153.
  52. Miller 2007, pp. 49–53.
  53. Tagosaku kaj Mokube vizite en Tokio nome 田吾作と杢兵衛の東京見物Tagosaku to Mokube no Tokyo Kenbutsu
  54. "Manga" (Japane: 漫画) povas esti tradukita aŭ glosita diversmaniere, nome "kapricaj bildoj", "fifamaj bildoj", Karp & Kress 2011, p. 19., "malrespondecaj bildoj", Gravett 2004, p. 9., "ridindaj bildoj", kaj "eroj faritaj el subita inspiro". Johnson-Woods 2010, p. 22.
  55. Schodt 1996, p. 22.
  56. Mansfield 2009, p. 253.
  57. Petersen 2010, p. 42.
  58. Johnson-Woods 2010, pp. 21–22.
  59. Schodt 1996, p. 22.
  60. Johnson-Woods 2010, p. 22.
  61. Petersen 2010, p. 128; Gravett 2004, p. 21.
  62. Schodt 1996, p. 22; Johnson-Woods 2010, pp. 23–24.
  63. Gravett 2004, p. 24.
  64. MacWilliams 2008, p. 3; Hashimoto & Traphagan 2008, p. 21; Sugimoto 2010, p. 255; Gravett 2004, p. 8.
  65. Schodt 1996, p. 23; Gravett 2004, pp. 13–14.
  66. Gravett 2004, p. 14.
  67. Brenner 2007, p. 13; Lopes 2009, p. 152; Raz 1999, p. 162; Jenkins 2004, p. 121.
  68. Lee 2010, p. 158.
  69. ↑ Merriam-Webster's Dictionary.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ahrens, Jörn; Meteling, Arno (2010). Comics and the City: Urban Space in Print, Picture, and Sequence. Continuum International Publishing Group. ISBN 978-0-8264-4019-8.
  • Beaty, Bart (2007). Unpopular Culture: Transforming the European Comic Book in The 1990s. University of Toronto Press. ISBN 978-0-8020-9412-4. [1] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Bramlett, Frank; Cook, Roy; Meskin, Aaron, eds. (2016). The Routledge Companion to Comics. Routledge. pp. 45–6. ISBN 978-1-317-91538-6.
  • Brenner, Robin E. (2007). Understanding Manga and Anime. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-09448-4. [2] Alirita la 31an de Januaro 2018.
  • Childs, Peter; Storry, Michael (2013). Encyclopedia of Contemporary British Culture. Routledge. p. 532. ISBN 978-1-134-75555-4.
  • Clark, Alan; Clark, Laurel (1991). Comics: An Illustrated History. Green Wood. ISBN 978-1-872532-55-4. Alirita la 23an de Januaro 2018.
  • Dawson, Willow (2010). Lila & Ecco's Do-It-Yourself Comics Club. Kids Can Press Ltd. ISBN 978-1-55453-438-8.
  • Duncan, Randy; Smith, Matthew J (2009). The Power of Comics. Continuum International Publishing Group. ISBN 978-0-8264-2936-0.
  • Eisner, Will (1985). Comics and Sequential Art. Poorhouse Press. ISBN 978-0-9614728-0-1.
  • Eisner, Will (1995). Graphic Storytelling. Poorhouse Press. ISBN 978-0-9614728-3-2.
  • Gabilliet, Jean-Paul (2010). Of Comics and Men: A Cultural History of American Comic Books. tradukita el franca de Bart Beaty kaj Nick Nguyen. University Press of Mississippi. ISBN 978-1-60473-267-2. Alirita la 23an de Januaro 2018.
  • Gordon, Ian (2002). Comic Strips and Consumer Culture. Smithsonian. ISBN 978-1-58834-031-3.
  • Gravett, Paul (2004). Manga: 60 Years of Japanese Comics. Laurence King Publishing. ISBN 978-1-85669-391-2. [3] Alirita la 31an de Januaro 2018.
  • Grove, Laurence (2005). Text/Image Mosaics in French Culture: Emblems and Comic Strips. Ashgate Publishing. ISBN 978-0-7546-3488-1. [4] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Harvey, R. C. (1994). The Art of the Funnies: An Aesthetic History. University Press of Mississippi. ISBN 978-0-87805-674-3.
  • Harvey, R. C. (2001). "Comedy at the Juncture of Word and Image". In Varnum, Robin; Gibbons, Christina T. The Language of Comics: Word and Image. University Press of Mississippi. pp. 75–96. ISBN 1-57806-414-7.
  • Hashimoto, Akiko; Traphagan, John W. (2008). Imagined Families, Lived Families: Culture and Kinship in Contemporary Japan. SUNY Press. ISBN 978-0-7914-7577-5. [5] Alirita la 31an de Januaro 2018.
  • Hatfield, Charles (2005). Alternative Comics: An Emerging Literature. University Press of Mississippi. ISBN 978-1-57806-719-0. Alirita la 23an de Januaro 2018.
  • Jenkins, Henry (2004). "Pop Cosmopolitanism: Mapping Cultural Flows in an Age of Media Convergence". In Suárez-Orozco, Marcelo M.; Qin-Hilliard, Desirée Baolian. Globalization: Culture and Education for a New Millennium. University of California Press. pp. 114–140. ISBN 978-0-520-24125-1. [6] Alirita la 31an de Januaro 2018.
  • Johnson-Woods, Toni (2010). Manga: An Anthology of Global and Cultural Perspectives. Continuum International Publishing Group. ISBN 978-0-8264-2938-4. [7] Alirita la 31an de Januaro 2018.
  • Kaplan, Arie (2008). From Krakow to Krypton: Jews and Comic Books. Jewish Publication Society. ISBN 978-0-8276-0843-6.
  • Lee, Hye-Kyung (2010). "Between Fan Culture and Copyright Infringement: Manga Scanlation". In O'Reilly, Daragh; Kerrigan, Finola. Marketing the Arts: A Fresh Approach. Taylor & Francis. pp. 153–170. ISBN 978-0-415-49685-8. [8] Alirita la 31an de Januaro 2018.
  • Lefèvre, Pascal (2010). "European Comics". In Booker, M. Keith. Encyclopedia of Comic Books and Graphic Novels: [du volumoj]. ABC-CLIO. pp. 185–192. ISBN 978-0-313-35747-3. [9] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Lopes, Paul (2009). Demanding Respect: The Evolution of the American Comic Book. Temple University Press. ISBN 978-1-59213-443-4. Alirita la 23an de Januaro 2018.
  • MacWilliams, Mark Wheeler (2008). Japanese Visual Culture: Explorations in the World of Manga and Anime. M.E. Sharpe. ISBN 978-0-7656-1602-9. [10] Alirita la 31an de Januaro 2018.
  • Mansfield, Stephen (2009). Tokyo: A Cultural History. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-538634-9. [11] Alirita la 31an de Januaro 2018.
  • McKinney, Mark, ed. (2011). History and Politics in French-Language Comics and Graphic Novels. University Press of Mississippi. ISBN 978-1-60473-761-5. [12] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Meskin, Aaron; Cook, Roy T., eld. (2012). The Art of Comics: A Philosophical Approach. John Wiley & Sons. ISBN 978-1-4443-3464-7. Alirita la 23an de Januaro 2018.
  • Miller, Ann (1998). "Comic Strips/Cartoonists". In Hughes, Alex; Reader, Keith. Encyclopedia of Contemporary French Culture. CRC Press. pp. 116–119. ISBN 978-0-415-13186-5. [13] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Miller, Ann (2007). Reading Bande Dessinée: Critical Approaches to French-language Comic Strip. Intellect Books. ISBN 978-1-84150-177-2. [14] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Nordling, Lee (1995). Your Career in the Comics. Andrews McMeel Publishing. ISBN 978-0-8362-0748-4. Alirita la 23an de Januaro 2018.
  • Petersen, Robert (2010). Comics, Manga, and Graphic Novels: A History of Graphic Narratives. ABC-CLIO. ISBN 978-0-313-36330-6. Alirita la 23an de Januaro 2018.
  • Raz, Aviad E. (1999). Riding the Black Ship: Japan and Tokyo Disneyland. Harvard University Asia Center. ISBN 978-0-674-76894-9. [15] Alirita la 31an de Januaro 2018.
  • Rhoades, Shirrel (2008). A Complete History of American Comic Books. Peter Lang. ISBN 978-1-4331-0107-6. Alirita la 23an de Januaro 2018.
  • Sabin, Roger (1993). Adult Comics: An Introduction. Routledge. ISBN 978-0-415-04419-6.
  • Schodt, Frederik L. (1996). Dreamland Japan: Writings on Modern Manga. Stone Bridge Press. ISBN 978-1-880656-23-5. [16] Alirita la 31an de Januaro 2018.
  • Screech, Matthew (2005). Masters of the Ninth Art: Bandes Dessinées and Franco-Belgian Identity. Liverpool University Press. ISBN 978-0-85323-938-3. [17] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Stringer, Jenny, ed. (1996). "Graphic novel". The Oxford Companion to Twentieth-Century Literature in English. Oxford University Press. p. 262. ISBN 978-0-19-212271-1.
  • Sugimoto, Yoshio (2010). An Introduction to Japanese Society. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-87956-9. [18] Alirita la 31an de Januaro 2018.
  • Theobald, John (2004). The Media and the Making of History. Ashgate Publishing. ISBN 978-0-7546-3822-3. [19] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Thorne, Amy (2010). "Part Eight: Metacomic/Webcomics". In Weiner, Robert G. Graphic Novels and Comics in Libraries and Archives: Essays on Readers, Research, History and Cataloging. McFarland & Company. pp. 209–212. ISBN 978-0-7864-5693-2.
  • Vessels, Joel E. (2010). Drawing France: French Comics and the Republic. University Press of Mississippi. ISBN 978-1-60473-444-7. [20] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Williams, Paul; Lyons, James (2010). The Rise of the American Comics Artist: Creators and Contexts. University Press of Mississippi. ISBN 978-1-60473-792-9.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Comics en la angla Vikipedio.