Amalgamated Press

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amalgamated Press
eldonejo vd
Dum 1901 - 1959
Sekvanto Fleetway Publications
Fondintoj Alfred Harmsworth vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
vdr

Amalgamated Press estis eldona kompanio kiu publikigis ĵurnalojn kaj gazetojn en Granda Britio fondita de la ĵurnalisto kaj entreprenisto Alfred Harmsworth en 1901, kiu arigis siajn multajn publikigajn entreprenojn kune sub unu marko.[1]

El 1912 ili havis sidejon en Fleetway House en Farringdon Street, Londono.[2] En 1959 la kompanio estis aĉetita de la grupo Mirror kaj renomita Fleetway Publications. Ĝi akiris Longacre Press kaj la entreprenojn de George Newnes en 1961, kaj la grupo estis renomita International Publishing Corporation en 1963,[3] kvankam la komponantaj kompanioj plue uzis siajn proprajn nomojn ĝis 1968 kiam ili reorganiziĝis en la unuiga IPC Magazines. La marko "Fleetway" plue estis uzata por kelkaj publikaĵoj ĝis la komiksoj de la linio IPC estis venditaj laŭ la nomo Fleetway Publications al Robert Maxwell en 1987.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. AP/Fleetway: A Potted History, Kerschner & Taylor, [1] Arkivigite je 2018-01-24 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 24an de Januaro 2018
  2. W. O. G. Lofts, Fleetway House is no more, Marto 1978 [2]] Alirita la 24an de Januaro 2018
  3. Press Office – IPC History, IPC Media, [3] Arkivigite je 2017-07-03 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 24an de Januaro 2018
  4. AP/Fleetway: A Potted History, Kerschner & Taylor, [4] Arkivigite je 2018-01-24 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 24an de Januaro 2018