Alfred Harmsworth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alfred Harmsworth
Portrait of Alfred Harmsworth, 1st Viscount Northcliffe.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 15-an de julio 1865 (1865-07-15)
en Dublino
Morto 14-an de aŭgusto 1922 (1922-08-14) (57-jara)
en Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Profesio politikisto, eldonisto, ĵurnalisto
Lingvoj angla lingvo
Familianoj
Frat(in)oj Leicester Harmsworth, Lordo Rothermere, Cecil Harmsworth, 1st Baron Harmsworth
v  d  r
Information icon.svg
Alfred Harmsworth, 1-a vicgrafo de Northcliffe.

Alfred Charles William HARMSWORTH, 1-a vicgrafo de Northcliffe (n. la 15-an de julio 1865 - m. la 14-an de aŭgusto 1922) estis brita entreprenisto kaj aferisto, kiu malgraŭ tre malriĉa junaĝo rapide fariĝis potenca magnato de la gazet- kaj eldon-industrioj ekzemple per la kompanio Amalgamated Press.

Li famiĝis pro tio, ke li kutimis aĉeti malsukcesajn, ne mondonajn gazetojn por aliformi ilin, tiel ke ili ŝajnu pli allogaj por la ĝenerala publiko. Li dum sia vivo havis grandan influon sur la brita publika opinio. Lia atestita megalomanio kaŭzis nervan krizon, kiu mortigis lin en 1922.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]