Malsano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Plasmodio, la parazita organismo kiu kaŭzas malsanon malario.
"Goya atendido por Arrieta" (Goya zorgata de Arrieta, 1820) pentraĵo de Francisco de Goya.

Malsano (mal- + sano) estas stato de viva organismo, kiu malhelpas la pluvivadon kaj generadon de la koncerna unuopa estaĵo. La malsanon povas kaŭzi internaj kialoj: fiziologia malordo aŭ psika stato (depresio), aŭ eksteraj kialoj: prionoj, virusoj, bakterioj, fungoj, toksoj.

La malsano estas kutime konsiderata kiel nedezirinda kondiĉo, traktinda pere de Medicino, kaj asociita kun specifaj simptomoj kaj signoj. Ĉe homoj, la termino "malsano" estas ofte uzita pli larĝe por paroli pri ajna kondiĉo kiu kaŭzas doloron, misfunkcion, aflikton, sociajn problemojn kaj/aŭ morton al la persono afliktita aŭ similajn problemojn por tiuj en kontakto kun la persono. En ĉi tiu pli larĝa sento, ĝi foje inkluzivas vundojn, kriplaĵojn, malordojn, sindromojn, infektojn, deviajn kondutojn kaj maltipajn variantojn de strukturo kaj funkcio, dum en aliaj kuntekstoj kaj por aliaj celoj ĉi tiuj povas esti konsideritaj kiel apartaj kategorioj.

La sano kaj la malsano estas partoj integraj de la vivo, de la biologia procezo kaj de la interagado media kaj socia. Ĝenerale, oni subkomprenas la malsanon kiel la perdo de la natura sano, kies negativa efiko estas konsekvenco de ŝanĝo ĉu struktura aŭ funkcia de organo je iu ajn nivelo.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa sidejo de la Monda Organizaĵo pri Sano en Ĝenevo, Svislando.

La difino de malsano laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), estas “Ŝanĝo aŭ disvojigo de la fiziologia stato ĉe unu aŭ variaj partoj de la korpo, pro kaŭzoj ĝenerale nekonataj, montrata de karakterizigaj simptomoj kaj signoj, kaj kies evoluo estas pli malpli antaŭvidebla”.[1]

La koncepto de malsano estas alproksimigo kiu orientigas pri la tipo de la koncerna problemo de la sano, kaj helpas al ties kompreno. Ĉiu malsano havas precizajn karakterojn kiuj kategoriigas ĝon, kaj havigas referenckadron por identigi tion kion ili povas havi komune aŭ kio povas diferencigi unu disde alia.

Unu ekzemplo: la nomo «diabeto» referencis signife al la «akvopasado» evidenta en la pliiĝo de la soifo ("polidipsio") kaj de la ekskreto de urino ("poliurio"). Tio kondukis al grupigo de du malordoj (nome diabetes mellitus kaj la sengusta diabeto) kiuj havas komune nur la polidipsion kaj poliurion, ĉar ties kaŭzoj, frekvencoj kaj ceteraj manifestaĵoj estas tute malsamaj.

Diferenco inter malsano kaj aliaj rilataj terminoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ difino, ekzistas nur nun koncepto de malsano, sed la karakterigo kaj identigo de variaj procezoj kaj diferencaj statoj de la sano kondukis al la diskriminacio de ampleksa gamo de diferencaj situacioj (nozologiaj entoj), muktaj el kiuj estas komprenataj strikte kiel veraj malsanoj, dum aliaj entoj ne (oni vidu la konceptojn de sindromo, klinika ento kaj misordo). Tial, la malsanoj kaj similaj kaj analogaj, anstataŭaj aŭ surogataj procezoj, estas komprenataj kiel kategorioj determinitaj foje nur fare de la homa menso.

Sansciencoj[redakti | redakti fonton]

Bestokuracisto en Britio dum traktado de malsano ĉe kato.

La malsanoj kiuj tuŝas la plantojn kaj ceterajn botanikajn ĝenrojn koncernas al la fitopatologio, dum tiuj kiuj tuŝas la animalojn estas kampo de la veterinara medicino, kaj pri tiuj kiuj tuŝas la homojn okupiĝas la medicino, la sanflegado, la fizioterapio... Tiuj sciencoj esploras kaj havigas siajn sciarojn en la prevento, diagnozo kaj traktado de la malsanoj en ties respektivaj kampagadoj.[2]

Homa patologio kaj nozologio[redakti | redakti fonton]

Strikte parolante (ene de la medicinaj kampoj), la malsanoj estas celo de studo de la patologio (de la greka παθος: 'afekcio', 'sufero'), branĉo de la medicino kiu esploras la karakterojn proprajn de ĉiu ento, ties komponantojn kaj la procezon kiun ili disvolvigas, rilate al la morfofiziologia pruvaro kiu evidentiĝas en la biologio de la malsana organismo. Tamen, estas la nozologio la fako kiu temas pri la difino kaj klasigo de la diversaj malsanoj laŭ normoj bazitaj sur la karakteroj kaj identigo de la komponantoj kaj funkcioj kiuj difinas ĉiun nozologian enton kiel iu unika kaj distingebla de la cetero. Tiel, estas studitaj en kunteksto pli ampleksa, kompareca kaj sistemiga, ene de ĝenerala skemo de la patologio.

Nomenklaturo[redakti | redakti fonton]

Foto de granda malsanulejo en Singapuro.

Por nomi malsanon, kiel ĝenerala regulo, oni specifas la parton aŭ organon de la korpo kiu estas tuŝita, sekvite de sufikso kiu indikas la "etiopatogenio" de la sanproblemo.

Ekzemploj:

  • "tendenito": tendeno (vundita anatomia strukturo) + -ito (indikas inflamigan procezon)
  • artrozo: artiko (vundita anatomia strukturo) + -ozo (indikas degenerigan procezon)
  • osteomo: osto (tuŝita anatomia strukturo) + -omo (indikas, ke disvolviĝis amaso aŭ tumoro)

Kelkaj malsanoj portas la nomon de tiu kiu malkovris aŭ priskribis ĝin por la unua fojo; estas la nomitaj eponimoj.

Ekzemploj:

Kvankam populare estas tre uzataj tiukadre, la vorto patologio kaj patologioj ne estas sinonimoj de 'malsano' kaj 'malsanoj', ĉar ili referencas al fako, kaj ne al la nomo mem de la malsanoj.[3] Ekzemploj: oni preferas la esprimon inflamigaj malsanoj anstataŭ inflamigaj patologioj; oni preferas la esprimon neŭrona malsano anstataŭ neŭrona patologio.

Klasifikado[redakti | redakti fonton]

Viruso de birda gripo.

Oni distingas inter la malsanoj surbaze de la atakata organismo:

Kompreneble kelkaj nurbestaj malsanoj povas transsalti al homo, kies korpo, imunsistemo ne taŭgas defendi sin kontraŭ la nova ataka organismo. Tiam multaj mortas (ekz. la birda gripo en 2003-2004 kaŭzis morton de centoj).

Laŭ alia klasifikado, estas kvar ĉefaj tipoj de malsano: patogena malsano, deficita malsano, hereda malsano kaj fiziologia malsano.

Kelkaj malsanoj havas nomon de la unuaj malkovrintoj kiaj la Alzheimer-malsano aŭ la Parkinsona malsano.

Infekto[redakti | redakti fonton]

La nigra morto laŭ mezepoka ilustraĵo.

Ĉi tiu termino larĝe rilatas al ajna eksternorma kondiĉo kiu difektas normalan funkcion. Ofte, ĉi tiu termino estas uzita por aludi specife al infektaj malsanoj, kiuj estas klinike evidentaj malsanoj kiuj rezultas el la ĉeesto de patogenaj mikroorganismaj agentoj, inkluzivante virusojn, bakteriojn, fungojn, protozoojn, aŭ nenormalajn proteinojn konatajn kiel prionoj. Infekto kiu ne produktas klinike evidentan kripliĝon de normala funkciado ne estas konsiderata malsano. Ne-infektaj malsanoj estas ĉiuj aliaj malsanoj, inkluzivanta plejpartojn de formoj de kancero, kora malsano kaj genetika malsano.

La neglektitaj tropikaj malsanoj estas kerna grupo de 18 tropikaj infektaj malsanoj, tiel difinitaj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS).

Komponantoj de la malsanoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Nozologio kaj Patologio.
Virtuala mikroskopio per ZEN navigilo

La malsanoj estas mensaj kategorioj, ĉiu kun iu partikulara signifo kiu havigas la necesan individuecon por esti komprenita kiel nozologia koncepto. Tia intelekta distingo (kategoriigo) estas realigata laŭ la funkcio de la komponantoj propraj de ĉiu nozologia koncepto, kiuj karakterigas ĝin kiel tia. Konsekvence, la totala informaro, kiu faras ĉiun nozologian koncepton tio kio ĝi estas, parte eliras el la analizo de minimumaj kaj partaj unuoj; el kiuj ĉiu reprezentas aspekton de la totala procezo de la malsano. En kelkaj kazoj, kelkaj aspektoj restas ĉu nekonataj ĉu necertaj, kio malfacilas akuratan priskribon de tiuj nozologiaj konceptoj.

Estas variaj la bazaj aspektoj (komponantoj) konsiderataj ĝenerale por la studado de la diversaj patologiaj procezoj. Ajna el tiuj komponantoj povas esti uzata kiel kriterio taksonomia por ordigi la diversajn nozologiajn konceptojn. Sube oni listigas kaj skize oni resumas la priskribon de kelkaj el tiuj aspektoj:

Epidemiologio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Epidemiologio.
La pandemio nomita de Hispana gripo de 1918–1919 rezultis en drama morteco tutmonda.

La fako epidemiologio kolektas kaj reprezentas gravan informaron kiu intence difinas la plej probabla kuntekston sur kiu eblas la disvolvigo de malsano. La scienco de la epidemiologio konsideras — statistike — multajn variablojn por difini kazistike tian kuntekston (ĉu loĝantaraj, mediaj, etnodevenaj, genetikaj, laborlokaj, ekologiaj, ktp.). La epidemiologia studo de malsano havigas ankaŭ parametrojn por determini la gravon de patologio partikulare rilate al ties kazistiko (frekvenco de kazoj) kaj al la probableco determini kaŭzon por tiaj kazoj.

Etiologio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Etiologio.

La medicina vortotrezoro identigas la eblajn kaŭzojn, ĉu probablajn ĉu certajn, de malsano per la termino «etiologio». La kaŭzoj de malsanoj povas ne esti tre klaraj por kelkaj malsanoj (por ekzemplo, por la mensaj malsanoj), dum por aliaj, la rilato kaŭzo-efiko estas praktike nedudebla kaj evidenta (kiel ofte okazas en la infektaj malsanoj).

Simbolo de la batalo kontraŭ la aidoso, grava infekta malsano de la fino de la 20-a jarcento.

La etiologio aŭ kaŭzo de malsano ne ĉiam estas ununura, kaj en multaj kazoj (diabeto, arteria hipertensio, nefekundigo, psikozo, vundo-kojlito, ktp.) malsanoj estas komprenataj kiel plurkaŭzitaj, tio estas, en ili intervenas variaj faktoroj patogenaj, tio estas, malsanigaj. Ekzista modelo kiu konsideras kiel kaŭzoj serion de faktoroj, nome ampleksa gamo kiu varias ekde unu ekstremaĵo de genetikaj kaŭzoj (endogenaj) ĝis alia ekstremaĵo, koresponda al faktoroj mediaj (eksteraj).

Por iu malsano, la etiologio estas ties ĉefa identigita kaŭzo; ĝi reprezentas la elirejon por establi la devenon kaj evoluon de la malsano. Estas la faktoro sine qua non (nepra) por la genezo de la patologia procezo. Tamen, en multaj malsanoj kaj similaj procezoj, la etiologio estas necerta aŭ nekonata. Menciindas, ke la sindromoj estas kutime pluretiologiaj; dum la malsanoj mem, maksimume havas nur ununuran kaŭzon.

Foje kun la etiologio oni kutime priskribas la faktorojn kiuj okazigas la malsanon. Ofte, kunekzistas determinitaj cirkonstancoj kiuj ne estas kaŭzoj (almenaŭ rektaj) de la malsano, sed agas kiel faktoroj kiuj startigas la komencon de la procezo en si mem; temas pri la nomitaj startigaj faktoroj. Foje, por malsano, oni priskribas sian «etiopatogenion», tio estas: ties etiologion kaj ties patogenion kune, tio estas kiel unuigita procezo.

Patogenio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Patogenio.
Pseudomonas aeruginosa vidata per elektrona mikroskopo, infekta bakterio estas ofta kaŭzo de nozokomiaj infektoj.

Patogeniopatogenezo estas la priskribo (foje nur intenca) de la kompleksa fiziopatologia procezo kiu disvolviĝas el la efikoj startigitaj de la etiologia faktoro. Tia priskribo difinas la transiron al la statuso de malsano.

La patogenio de malsano estas la reprezentado de la mekanismoj ŝanĝitaj el la normala fiziologio kiuj generas, subtenas kaj finigas aŭ pluigas la patologian procezon promociitan da specifa kaŭzo (etiologio).

Klinika kadro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kliniko.

Klinika kadro, klinikaj manifestaĵoj aŭ simple nur «kliniko», estas la kunteksto aŭ kadro de signifo, difinita de la rilato inter la signoj kaj la simptomoj kiuj prezentiĝas en difinita malsano. La klinika semiologio estas la instrumento kiu permesas difinir klinikan kadron, en kiuj distingindas:

La kapdoloro estas unu el plej oftaj simptomoj.
  • Simptomoj: Ili estas la subjektiva referenco kiu estas havigata de la malsanulo pri la propra percepto de la manifestaĵoj de la malsano kiun tiu suferas. La simptomoj estas la deklaro kaj la rakonto fare de la malsanulo pri tio kio okazas al tiu (prie vidu artikolon pri anamnezo). La simptomoj, pro sia subjektiva karaktero, estas elementoj tre varieblaj, foje malmulte fidindaj kaj ne tre certigaj; multajn fojojn, ties interpretado povas esti trr malfacila. Eĉ tiel, ties valoro en la diagnoza procezo estas nedudebla. La doloro estas la ĉefa simptomo kiu kondukas la individuon al klopodo akiri medicinan atenton kaj zorgadon.
  • Klinikaj signoj: Ili estas la indicoj devenaj de la ekzameno aŭ psikofizika esplorado de la paciento. La klinikaj signoj estas elementoj sensivaj (rilataj kun la sensoj); ili estas rikoltitaj de la biologio de la paciento el la observado, la flarado, la palpado, la perkutado kaj la aŭskultumado, krom el la aplikado de specifaj manovroj. Ĉiu signo estas plena je signifo, ĉar ĝi havas partikularan interpretadon laŭ sia semiologia kunteksto.

Komplementaj ekzamenoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komplementaj ekzamenoj.
Ikso-radia bildo de mano. La Ikso-radioj estas unu el la plej oftaj komplementaj ekzamenoj.

La komplementaj ekzamenoj aŭ esplorado fare de la klinika semiologio kondukas al havigo de aldona informaro devena de la biologio de la paciento pere de la aplikado de diversaj teknikoj, ĝenerale instrumentaj. La rezultoj havigitaj per la komplementa esplorado devas esti interpretataj ene de la klinika kunteksto.

Ekzemploj de komplementaj ekzamenoj estas jenaj: ĉiuj bildoteknikoj (ultrasonografio, Ikso-radioj per radiologio, tomografioj, magneta resonanco, ktp.), elektrokardiografio, spirometrio, sanganalizo (hemogramo), mjelogramo, punkturoj (variaj), urinanalizo, psikologiaj testoj, esplorado pri fizikaj atingoj, polisomnografio ktp.

Diagnozo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Medicina diagnozo.

Diagnozo estas la identigo de malsano per esploro de la simptomoj prezentataj de la paciento, per ties deklaro, per korpa ekzameno kaj per teknikaj eblecoj (laboratoriaj ekzamenoj de korpaj likvaĵoj aŭ histoj, radiologio, sonografio kaj aliaĵoj). Temas pri kompleksa procezo kiun disvolvigas la profesiulo, kaj postulas kognan respondon antaŭ la montro de la situacio de la paciento. La diagnozo povas determini patologian staton aŭ ne (ankaŭ oni diagnozas la sanon en paciento).

La procezo inkludas ankaŭ la diferencialan diagnozon, tio estas, la valorigo de ĉiuj eblaj nozologiaj kaŭzoj kiuj povus havigi similan klinikan kadron. Ĝi devenas el la elekto de la plej taŭga eblo laŭ la funckio de la rezultoj de la anamnezo, la fizika esplorado, la komplementaj ekzamenoj, kaj foje la traktado.

Patologia anatomio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Patologia anatomio.
Paciento kun duona hiperplazio tuŝanta la supran kaj malsupran maldekstrajn membrojn. La diferenca krurlongo estas evidenta en la talia disnivelo.

La anatomia kaj histopatologia studo permesas esplori la fizik-kemian pruvaron de la procezo de malsano, kiu restis montrita en ŝanĝoj de la morfologio kaj normala fiziologio je ajna nivelo (molekula, ĉela, hista, organika ktp.). La rezulto de la studo anatomi-patologia, ĝenerale, ĝi havas karakteron de definitiva diagnozo.

Estas variaj teknikoj kaj metodologioj por montri la diversajn morfofunkciajn vundojn, kaj determini ties interpretadon en la kunteksto de la patogenio; ĉar la vundoj povas esti komprenitaj kiel mejloŝtonoj kiuj markas ties kurson: nome la patogeneza vojo, kiu kondukas al specifa tipo de malsano.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Natura historio de malsano.

La evoluo estas la kurso de biologiaj okazaĵoj inter la sekvenca agado de la kaŭzoj komponantoj (etiologio) ĝis la disvolviĝo de la malsano kaj okazas la finfino (kuraco, kronikiĝo aŭ morto). La natura historio de malsano reprezentas la evoluon de la patologia procezo sen kuracinterveno. Oni parolas pri medicina prevento kiam estas medicina interveno cele al ŝanĝo de la natura evoluo de la malsano al pli benigna stato por la paciento. Prevento estas la antaŭmalhelpo de malsano aŭ pli ĝenerale malbona, nedezirata evento aŭ evoluo.

Terapio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Terapio.

Terapio konsistas en tiuj ĉiuj mediaj, homaj, fizikaj, kemiaj rimedoj, inter aliaj, kiuj kontribuas al la kuracado de la paciento, de ties patologia procezo, aŭ almenaŭ al la mildigo de ties simptomoj (paliativa terapio) por plibonigi plej eble ties vivkvalito atingante la aligon de la paciento al la normala vivo. Terapio estas metoda kuracado de malsanoj kaj lezoj. La celo de la terapiisto estas neniigo aŭ malpligrandigo de la simptomoj kaj reĝustigo de la korpaj kaj psikaj funkcioj. Por elekto de la taŭga terapio, necesas havi ĝustan diagnozon. De la kunigo de taŭgaj diagnozo kaj terapio, oni povas alveni al sukcesa fino de la medicina procezo.

Medicina prognozo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Medicina prognozo.
"Konsulto (infano kun problemoj)" Konsultation (Ein Sorgenkind) de Hugo von Habermann (1886).

La medicina prognozo havigas informon de statistika karaktero pri la tendenco kiun sekvas patologia procezo. Multaj variabloj devas esti atentitaj je la momento produkti prognozon. Ne ĉiam eblas prognozi la precizan evoluon de malsano en preciza paciento, ĉu sekvante ĉu nesekvante terapion. La statistika prognozo povas helpi kuracistojn kaj pacientojn decidi pri la adopto de terapio, fari operacion ktp. Ekzemple, se paciento scias, ke 90 % de pacientoj superas specifan malsanstaton per trapaso de specifa operacio, tio helpos al la decido akcepti tiun terapion. Dum la Kronvirusa pandemio de 2019-2021 la plej diversaj prognozoj pri la evoluo de la malsano, la efikeco de terapio, specife de vakcinoj, mortindicoj ktp., iĝis tutmonda intereso, partikulare de amaskomunikiloj kaj de sansistemaj aŭtoritatoj.

Prevento[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prevento.

La prevento, medicina preventoprofilaktiko estas la informo rilata al agado kiu povas modifi la probablon malsaniĝi, malpliigante la riskojn. La prevento konsistas en decidoj pri agado aŭ malagado (fasto, fumĉesado, fizika ekzeco ktp.) orientitaj al evito de la malsano kaj al la plibonigo de la sanstato kaj la bonfarto. Prevento estas la antaŭmalhelpo de malsano, aŭ de pli ĝenerale malbona, nedezirata evento aŭ evoluo de la patologia stato.

Socia signifo de malsano[redakti | redakti fonton]

Obezeco estis statusa simbolo en renesanca kulturo: "La toskana Generalo Alessandro del Borro", atribuita al Andrea Sacchi, 1645. Ĝi estas nun ĝenerale rigardata kiel malsano.

Iu korpa aŭ psiĥa kondiĉo povas esti konsiderata malsano en kelkaj kulturoj aŭ epokoj sed ne en aliaj. Kondiĉoj kiel atento-deficita hiperaktiveco kaj obezeco estas konsiderataj malsanoj en kelkaj evoluintaj landoj, sed estis rigardataj malsame en aliaj kulturoj. Ekzemple, obezeco ankaŭ povas reprezenti riĉecon kaj abundon kaj estas statusa simbolo en malsategafektitaj areoj kaj kelkaj lokoj frapitaj de HIV/Aidoso.

Malsano havigas la socian legitimadon de iuj favoroj, kiel kuracado, evito de laborado aŭ atento fare de aliuloj. Kontraŭe, ekzistas devontigo al la malsana persono serĉi traktadon kaj penon resaniĝi. Kiel komparo, oni konsideru gravedecon, kiu kutime ne estas interpretata kiel malsano, sed aliflanke, ĝi estas konsiderata de la kuraca komunumo kiel kondiĉo postulanta kuracan prizorgon.

La identigo de kondiĉo kiel malsano, prefere ol kiel simple vario de homa strukturo aŭ funkcio, povas havi gravan socian aŭ ekonomiajn implikaĵojn. La polemikaj rekonoj kiel malsanoj de post-traŭmata streĉiteca malordo, de ripetema moviĝo-vundo aŭ de Golf-Milita sindromo havis amason da pozitivaj kaj negativaj efikoj sur la financa kaj aliaj respondecoj de registaroj, kompanioj kaj institucioj al individuoj, kaj ankaŭ sur la individuoj mem. La socia implico vidi maljuniĝon kiel malsano povus esti profunda, kvankam ĉi tiu klasifiko ne estas ankoraŭ vasta. Lepruloj estis grupo de afliktitaj individuoj kiu estis historie malakceptitaj kaj la termino ankoraŭ elvokas socian honton. Timo de malsano ankoraŭ povas esti vasta socia fenomeno, kvankam ne ĉiuj malsanoj elvokas ekstreman socian honton.

Socia kondiĉo kaj ekonomia statuso efikas sur sanon. Malsanoj de malriĉeco estas malsanoj kiuj estas asociitaj kun malriĉeco kaj malalta socia statuso; malsanoj de bonfarto estas malsanoj kiuj estas asociitaj kun alta socia kaj ekonomia statuso. Kiuj malsanoj estas asociitaj kun kiuj statoj varias laŭ tempo, loko kaj teknologio. Kelkaj malsanoj, kiel diabeto, povas esti asociitaj kun kaj malriĉeco (malriĉa manĝaĵelektoj) kaj bonfarto (longa vivo kaj hejmsidaj vivstiloj), tra malsamaj mekanismoj. La termino malsanoj de civilizo (nomitaj ankaŭ "vivstilaj malsanoj") priskribas malsanojn kiuj estas pli oftaj inter pli maljuna loĝantaro kaj inter tiu kiu sekvas difnitan vivostilon. Ekzemple, kancero estas ege pli ofta en socioj en kiu plejpartoj de membroj vivas ĝis ili atingas la aĝon de 80 ol en socioj en kiu plejpartoj de membroj mortas antaŭ ol ili atingas la aĝon de 50.

Difinoj de malsanulo[redakti | redakti fonton]

«Ekstatische Jungfrau Katharina Emmerich» de Gabriel von Max (1885).

Malsanulo estas homo kiu suferas malsanon, ĉu tiu estas konscia aŭ ne je sia stato. Joan Riehl-Sisca difinas la rolon de malsanulo kiel «la pozicio kiun adoptas persono kiam ĝi sentas sin malsana».

La maniero laŭ kiu unuopulo perceptas kaj la sanon kaj la malsanon estas fenomeno kompleksa kaj partikulara laŭ kiu tiu reagas ĝenerale kaj frontas la situacion en diferencaj dimensioj de sia personeco (emocie, racie, fizike kaj spirite ekzemple). Tiele, ĉiu persono vivas la sperton de sano-malsano de diferenca maniero kaj tio kondiĉigas la signifon kiun tiu donos al la spertoj.[4]

Spite la unuopaj reagoj de individuoj, la socia kaj kultura etosoj havigas specifajn kadrojn al tiuj reagoj, limigante ties esprimivon al kelkaj formoj «kulture akcepteblaj».

«Kiam persono malsaniĝas, tiu faras tion integre, ne ere aŭ limdate. Ĉiuj komponaĵoj de la homa ento ŝanĝiĝas kaj ĉiu el ili postulas proprajn necesojn. Tiele ke la malsano generas fizikajn simptomojn kiaj la doloro kaj la dispneo; psikemociajn simptomojn kiaj timo, anksieco, kolero, deprimo; spiritajn necesojn kiaj sentoj de kulpo, de perdo, de interna paco; kaj socialajn postulojn kiaj konsidero kaj malakcepto de abandono.»[5]

Sperto de malsano[redakti | redakti fonton]

La sperto de malsano estas la vivosperto de procezo kiu inkludas ŝanĝojn aŭ modifojn de iama stato. Ĝi divideblas en kvin etapoj jene:

  1. Fazo 1a, en kiu oni spertas la simptomojn.
  2. Fazo 2a, en kiu oni akceptas la rolon de malsanulo.
  3. Fazo 3a, en kiu oni kontaktas kun la sanzorganto.
  4. Fazo 4a, en kiu la malsanulo dependiĝas el la sanservo.
  5. Fazo 5a, en kiu okazas la rehabilitado aŭ rekuperado aŭ akceptado de la stato de malsano se tiu estas kronika.

Konduto ĉe malsano[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, la malsanuloj agadas laŭ speciala maniero antaŭ siaj statoj; la kuracistoj nomigas konduto ĉe malsano al tia modifo de konduto.

La konduto ĉe malsano implicas kiel la malsanulo kontrolas sian organismon, difinas kaj interpretas siajn simptomojn, adoptas agojn kaj uzas la sansistemon. Ekzistas granda variableco en la maniero kiel la personoj reagas antaŭ la malsano, ĉu la propra ĉu tiu de aliuloj. Tamen, la manifestado de la konduto ĉe malsano povas esti uzata ankaŭ por kontroli la vivajn malfacilaĵojn.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de la eldono de 1682 de Le Malade imaginaire.

Unu el plej konataj verkoj kiu temas pri malsanoj kaj malsanuloj estas La malsanulo pro imago (Le Malade imaginaire) de Molière el la jaro 1673, [6] La teatraĵo temas pri Argan, la «imagita malsanulo», vidvo kiu reedziĝis al Béline, kiu ŝajnigas atentajn zorgojn, sed kiu reale esperas la morton de sia edzo por heredi. Li obeema akceptas ĉiajn rimedojn preskribitajn de trompemaj kuracistoj, kiuj deziras nur kontentigi sian pacienton anstataŭ kuraci lin. Trompema servistino Toinette maskas sin kiel kuracisto kaj same preskribas ironiajn kaj mokemajn rimedojn. Angélique, la filino, amas Cléante, kion ne deziras Argan, kiu preferas kiel bofrato Thomas Diafoirus, kuracisto mem. Toinette rekomendas Argan ŝajnigi sin mortinta. La edzino kontentiĝas prie dum la filino Angélique tute sincere doloras pro la morto de sia patro, kiu siavice malkovras sian ludon kaj akceptas Cléante, kondiĉe ke tiu mem iĝu kuracisto, dum oni konsilas Argan ankaŭ iĝi kuracisto. Resume la verko primokas la malprofesiecon de kuracistoj, kiuj kaŝas sian scimankon per supozita falsa sciaro.

Tiu verko sekvas tradicion el la Baroko kiu simile satiras kaj parodias la profesion de kuracistoj en epoko en kiu fakte malsanoj estis teruraj kondiĉoj mortigaj, kontraŭ kiuj ankoraŭ ne facilis batali. La alveno de la skolo de naturalismo en la dua duono de la 19-a jarcento fokusis al fiziologiaj aspektoj de la vivo de personoj, tiel ke oni detale priskribas fizikajn sentojn (malsato, soifo, varmo, malvarmo ktp.) inter kiuj doloroj, mensaj malsanoj ktp. Tio malfermis vojon al definitiva eniro de malsanoj en la literatura enhavo. Tiukadre ekzemple en la novelo "Insolación" (Insolacio, Sunfrapo, 1889) de la hispana verkistino Emilia Pardo Bazán aperas virino kiu ĝuas popularan feston kie suno, manĝo kaj drinkado kontribuas al la ĥaosa situacio de specifa amafero; la detala rakonto de la simptomoj kiuj sentas la rolulino estas tute moderna maniero alproksimiĝi al fizikaj kaj psikaj malordoj.

La malsanulo pro imago, desegnaĵo de Honoré Daumier, ĉ. 1857.

Reage, ankaŭ la rolo de kuracistoj, kiuj frontas reale la malsanojn, ekludas gravan rolon en la enhavo de la romanoj fine de la 1a 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento. Denove hispanaj verkistoj Felipe Trigo per "En la carrera" (En la kariero, 1909) kaj "El médico rural" (La rurkuracisto, 1912) kaj samtempe Pío Baroja per La arbo de la sciado[7] (El árbol de la ciencia) priskribas detale la edukadon de medicinaj studentoj kaj la penojn de junaj kuracistoj kiuj devas batali kontraŭ la fuŝa situacio de la sansistemo en la malprogresinta tiama socio. Ambaŭ verkistoj estis kuracistoj mem.

La kuracisto (en germana: Der Medicus) estas germana aventura filmo de 2013 bazita sur la samnoma historia romano The Physician de Noah Gordon (1986).[8] Kaj la filmo kaj la romano fokusas al orfo el angla urbo de la 11-a jarcento kies patrino mortiĝis pro mistera malsano. La knabo dediĉas sin al la studo de medicino kaj decidas veturi al Persio por koni la faman kuraciston Aviceno.[9]

Religia vidpunkto[redakti | redakti fonton]

Sankta Roĥo, patrono de malsanuloj en katolika tradicio.

Laŭ iuj religiaj tradicioj, la malsanoj estas parto de la provoj kaj sortoŝanĝoj de la surtera vivado, kaj ili estas esence propraj al la maldelikateco de onia materia naturo kaj al la malsupereco de la mondo, en kiu la homaro vivas. Laŭ tiu aparta vidpunkto, pasioj kaj la ĉiuspecaj ekscesoj semas en la homoj la ĝermojn malsanigajn, ofte heredajn.

Se Dio ne volus, ke la korpaj suferoj estu forigataj aŭ mildigataj en iuj okazoj, ĝi ne metus kuracigajn rimedojn je homa dispono kaj ĝia antaŭvidema zorgado pri tio, en akordo kun la instinkto de memkonservado, montrus, ke estas homa devo serĉi kaj apliki la kuracajn rimedojn.

Laŭ tiu vidpunkto, homoj devas rezignacii kaj suferi la kondiĉojn de la medio, kien ilin metas ilia malsupereco, ĝis fine ili meritos alian. Tio ne devas malhelpi, dum la atendado, ke ili faru tion, kio dependas de ili, por plibonigi ilian nunan situacion; sed se, malgraŭ niaj klopodoj, ili ne povas sukcesi, tiuj religioj instruas al siaj adeptoj elteni kun rezignacio iliajn dumtempajn malfeliĉojn.

Kontraste al la ordinara medikamentado, ellaborata de la scienco, religio proponas al siaj adeptoj aliajn fortojn kaj la influon de la preĝo. Granda parto de la religia rilato de la kredanto al sia dio aŭ kredo povas dependi de la feliĉo aŭ malfeliĉo de la propra sanstato aŭ de tiuj de ties proksimuloj. Aliflanke la religia kredo povas influi (foje malhelpe) al la sukceso de terapioj; ekzemple, ĉe la religiaj grupoj, kiuj malakceptas sangotransfuzojn, vakcinojn, amputon aŭ aliajn specifajn terapiojn.

Specoj de malsanoj[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri malsan(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[10]:

Citaĵo
 Malsanan demandu, al sana donu. 
Citaĵo
 Malsano venas rapide, foriras rigide. 
Citaĵo
 Taksi la sanon ni lernas en malsano. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • McKeown T. The origins of human disease. Oxford: Basil Blackweil; 1988.
  • Arnal M. Enfermedad. En: Álvarez JL. El Almanaque del léxico etimología.
  • Chuaqui B, Duarte I, González S, Rosenberg H. Manual de Patología general, conceptos básicos. Un Cat Chile.
  • Dahlke R. La enfermedad como símbolo. Manual de los síntomas psicosomáticos, su simbolismo, su interpretación y su tratamiento. Barcelona: Robin Book; 2002. ISBN 84-7927-544-8
  • Diccionario de Medicina Océano-Mosby. Barcelona: Mosby; 1996. ISBN 84-494-0368-5
  • Farreras Valentí P, Rozman C, et al. Medicina Interna (14a eldono). Madrid: Eld. Harcourt; 2000. ISBN 84-8174-357-7.
  • Alberto Barrera Tyszka. La enfermedad. Barcelona: Anagrama; 2006. ISBN 84-33971409

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Alilingve[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Disease en la angla Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Enfermedad en la hispana Vikipedio.

  1. «Definición de la OMS». Definición de enfermedad según la OMS y concepto de salud, Alirita la 27an de Junio 2021.
  2. De Portugal Álvarez J. La enfermedad humana. En: Núñez-Cortés J, del Llano Señarís JE (directores). Ser médico. Los valores de una profesión. Madrid: Unión Editorial; 2012. ISBN 978-84-7209-583-0
  3. Patología no es sinónimo de enfermedad. Real Academia Nacional de Medicina. Consultado el 11/02/2014.
  4. Gérvas J. Enfermar. Acta Sanitaria. 2010/12/13.[rompita ligilo]
  5. Sanz Ortiz. ¿Qué es un enfermo?. En: Farreras-Rozman. Medicina Interna. (1):50.
  6. Tradukita al Esperanto fare de Rektoro Wilhelm Velten, Lingvokomitatano kaj Komisaro por instruisto-ekzamenoj ĉe la Saksa Esperanto-Instituto, Dresden. Eldonita de Germana Esperanto-Librejo, Leipzig, 1911, 98 p.
  7. Tiu ĉi romano estis tradukita esperanten kun la titolo La Arbo de la Sciado. La respondeculo pri la traduko estis Fernando de Diego, tradukisto inter aliaj verkoj de Don Kiĥoto kaj la eldonisto estis Juan Régulo Pérez, ankaŭ aŭtoro de enkonduka eseo. Ĝi publikiĝis en La Laguna en 1973, en la kolekto de Eldonejo Stafeto.
  8. Haderer, Stephan (29a de Decembro, 2013). "Film review: "Der Medicus" ("The Physician", GER 2013)". panopticumlight.wordpress.com. [1] Alirita la 10an de Julio 2017.
  9. "Der Medicus (The Physician)". filmaffinity.com. [2] Alirita la 10an de Julio 2017.
  10. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-22.