Leipzig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leipzig
Blazono
Leipzig (Germanio)
Leipzig (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • urbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district in Saxony
Administrado
Federacia lando Saksio
Distriktaro Distriktaro Leipzig
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0341
Poŝtkodo 04003–04357
Aŭtomobila kodo L
Oficiala Municipokodo 14713000
NUTS DED51
Politiko
Komunumestro Burkhard Jung
Adreso de la administrejo Neues Rathaus
Martin-Luther-Ring 4-6
04109 Leipzig
Demografio
Loĝantaro 616093 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 20′ N, 12° 23′ O (mapo)51.3412.375Koordinatoj: 51° 20′ N, 12° 23′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 113 m
Areo 297,60 km²
Oficiala retejo https://www.leipzig.de/
vdr
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Leipzig [LAJPciŝ] (esperantigite Lepsiko, Lejpcigo kaj Lajpcigo) estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la federacia lando Saksio kaj estas administra centro de samnoma distriktaro. La urbo estiĝis en la jaro 1015 el slava setlejo kun la nomo Lipsk (= loko de tilio). Ekde 1165 ĝi ekhavis urborajtojn. La urbo situas borde de la rivero Blanka Elster.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Nuntempe Leipzig estas grava centro de internaciaj foiroj. La Lepsika foiro (germane Leipziger Messe) estas grava komerca foiro, kiu ekestis antaŭ preskaŭ jarmilo.

Ankaŭ el scienca kaj kultura vidpunkto la urbo ludas centran rolon: gravaj eldonejoj fondiĝis ĉi tie, same kiel la Deutsche Bücherei (= Germana Biblioteko) kiu kolektas ĉiun germanlingvan publikaĵon; krome la urbo disponas pri renomaj teatroj, koncertejoj, muzeoj, kabaredoj, botanika ĝardeno kaj bestĝardeno. La universitato de Leipzig, fondita en la jaro 1409, estas la dua plej malnova universitato de Germanio.

La Nikolao-kirko ne famiĝis nur pro sia arkitektura valoro: En la jaro 1989 ĉi tie ĉiulunde kunvenis la kontraŭuloj de la orientgermana registara politiko kaj – kvankam parto de ili nur volis atingi pli humanan socialismon – ili kuniniciatis la reunuiĝon de Germanio en 1990.

Silueto de Leipzig

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nikolaikirche Leipzig

Kirkoj kaj sinagogoj[redakti | redakti fonton]

Muzeoj kaj arĥivoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Malnova urbodomo de Lepsiko, 2013.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto Lepsiko[redakti | redakti fonton]

En Leipzig antaŭ la Dua Mondmilito estis la sidejo de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko kaj de la konata Esperanta eldonejo "F. Hirt und Sohn". En la urbo okazis la 9-a kongreso de SAT la 4-an ĝis 10-an de aŭgusto 1929 kun ĉirkaŭ 650 partoprenantoj el 22 landoj. Lepsiko estis naskiĝurbo de Walter Lippmann. Tie propagandis Elisabeth Wunderlich. En Lepsiko agadis proletaj esperantistoj kaj estis presita literaturo fare de eldonejo EKRELO. En la jaro 2022 iom vegetas la Esperanto-vivo.

Famuloj kun rilatoj al Lepsiko[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

Inter la 9a de junio kaj la 9a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, interalie en Leipzig. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 38 898 sidlokojn, okazis pluraj maĉoj.

La RB Leipzig (prononco [ER be: LAJPcik], oficiala nomo RasenBallsport Leipzig e. V.) estas sporta klubo el la urbo Leipzig (Lepsiko). Ĝia unua vira teamo en la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga dum la sezono 2017/18 akiris la 6-an pozicion (do konsideratas la 6-a plej bona futbalteamo de Germanio).

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kolbe, Ino 1996 : Zur Geschichte des Deutschen Arbeiters-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen), Teil I und II, Landesverband Sachsen des Deutschen Esperanto-Bundes e.V., Leipzig, 135 p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]