Darmstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Darmstadt
Blazono
Darmstadt (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Flago
Federacia lando Hesio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 49°52′0″N 8°39′0″O  /  49.86667°N, 8.65°O / 49.86667; 8.65 (Darmstadt)Koordinatoj: 49°52′0″N 8°39′0″O  /  49.86667°N, 8.65°O / 49.86667; 8.65 (Darmstadt)
Alto super la marnivelo 144 m
Areo 122 km²
Loĝantaro 151879 (stato 2014-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 06151, 06150 (la plej norda urboparto Wixhausen)
Poŝtkodo 64283–64297
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06411000
NUTS DE711
Subdivido 9 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Jürgen Partsch
Partio de komunumestro Alianco '90/La Verduloj
Adreso de la administrejo Luisenplatz 5
64283 Darmstadt
Oficiala retejo http://www.darmstadt.de/
v  d  r
Information icon.svg

Darmstadt [DARMŝtat]), en Esperanto Darmŝtato, estas germana urbo en suda Hesio, inter Frankfurt kaj Heidelberg.

Darmstadt estas eksterdistrikta urbo kaj administra centro de la distriktaro Darmstadt - la sudo de Hesio - kaj ties distrikto Darmstadt-Dieburg. Fine de la jaro 2014 la komunumo havis 151 879 loĝantojn. La komunuma teritorio kovras areon de ĉ. 122 km². Ĝiaj koordinatoj estas 49° 52' norde kaj 8° 38' oriente; ĝia alto super marnivelo estas 167 metroj. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.

La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.

La urbon ĉirkaŭas la distrikto Darmstadt-Dieburg (urboj Seeheim-Jugenheim sude, Pfungstadt okcidente, Weiterstadt norde, Dieburg, Groß-Umstadt, Reinheim kaj Babenhausen oriente). Najbaras la distriktoj Bergstraße sude (urboj Heppenheim, Bensheim), Groß-Gerau okcidente (urboj Groß-Gerau, Gernsheim), Offenbach norde (urboj Offenbach, Langen, Dietzenbach), kaj Odenwald sudoriente (urboj Erbach, Michelstadt, Bad König, Höchst).

La kemia elemento Darmŝtatio estas nomata laŭ la urbo, kie ĝi estis unue farita en la jaro 1994 per nuklea kunfandiĝo de plumbo kaj nikelo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

indikilo pri la partneraj urboj de Darmstadt

Darmstadt havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj, kaj partnerajn rilatojn ankaŭ havas la Esperanto-grupoj de la koncernaj urboj:

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas aktiva Esperanto-grupo kaj gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.[1] En la teknologia universitato antaŭe studis ekzemple Franz Kruse, Elisabeth Kuhl-Kruse kaj Remi Rudaitytė, nun studas Leo Sakaguchi, kiu grupigis ĉirkaŭ si studentan Esperanto-rondon, en la loka klubo aktivas inter alie la lingvoinstruistino Maria Merla, la libroredaktistino Susanne Warmuth kaj la socia helpisto de rifuĝintoj Detlev Haußner,[2] lokan librovendejon gvidas Annsybill Kamphausen kaj ekde januaro 2016 kuracistan praktikejon en la urbocentro havas Thomas Pusch ... la listo de internacie aktivaj lokaj esperantistoj daŭrigeblus.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Darmstadt-Eberstadt, la plej suda urboparto, ĝis la jaro 1937 memstara komunumo, dokumente unuafoje menciita en 782
  • Darmstadt-Arheilgen, nun centre norda urboparto, ankaŭ ĝi ĝis la jaro 1937 memstara komunumo, sed dokumente menciita nur en la 10-a jarcento


blazono de Hesio Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden