Seeheim-Jugenheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seeheim-Jugenheim
Blazono
Seeheim-Jugenheim (Germanio)
Seeheim-Jugenheim (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06257, 06151 (la plej norda parto Malchen)
Poŝtkodo 64332-64342
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06432022
Subdivido 5 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Olaf Kühn
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Schulstraße 12
64342 Seeheim-Jugenheim
Demografio
Loĝantaro 16627 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 46′ N, 8° 39′ O (mapo)49.7661111111118.6463888888889Koordinatoj: 49° 46′ N, 8° 39′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 135 m
Areo 28 km²
Oficiala retejo http://www.seeheim-jugenheim.de
vdr
la urba biblioteko en historia trabfaka domo

Seeheim-Jugenheim estas komunumo en sudo de la federacia lando Hesio de Germanio. Ĝi ekestis el la antaŭe sendependaj komunumoj Seeheim kaj Jugenheim komence de 1977. La komunumo situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la distriktaro Darmstadt, dek kilometrojn sude de la distrikta ĉefurbo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 16 627 loĝantojn.

La komunuma teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Krom la loĝlokoj Seeheim (ĉ. 9000 loĝantoj) kaj Jugenheim (ĉ. 5000 loĝantoj) al la komunumo apartenas la vilaĝoj

  • Balkhausen
  • Malchen
  • Ober-Beerbach kun la setlejoj
  • Steigerts kaj
  • Stettbach.
preĝejo Bergkirche
kastelo Heiligenberg

Situo[redakti | redakti fonton]

Tuj okcidente de la urbo komenciĉas la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, tuj oriente komenciĝas la mezalta montaro Odenwald. Iom sude de la urbo elstaras la monto Melibokus.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo Heiligenberg, oriente de Jugenheim, estas la sidejo de la nobela dinastio Battenberg-Mountbatten, kiu havas vastajn parencajn rilatojn al pluraj eŭropaj nobelaj dinastioj, interalie la reĝaj familioj de Hispanio kaj Britio. La artitekto Georg Moller inter la jaroj 1862 kaj 1867 konstruigis ĝin meze de vitejo kaj fruktoarbaroj. Meze de la 19-a jarcento la kastelo plurfoje estis la somera rezidejo de la Caro de Rusio.
  • La ruino de la fortikaĵo Tannenberg, estas la trovejo de la plej malnova pafilo de centra Eŭropo, la "Tannenbergbüchse", kaj estis la unua fortikaĵo de Germanio detruita per kanonoj.
  • La malnova urbodomo konstruiĝis dum la jaro 1599.
  • Nur sep mezepokaj trabfakaj domoj ne detruiĝis dum la tridekjara milito de la 17-a jarceno; ili nuntempe estas protektitaj monumentoj.
  • La "lerneja vilaĝo" Schuldorf Bergstraße dum la jaro 1954 konstruiĝis kiel unua "Gesamtschule", do kompleta mezlernejo por ĉiuj lernantoj de la 5-a ĝis la 9-a, 10-a respektive 13-a lernojaro. Sur la vasta lerneja kampuso troviĝas iuj laŭ arkitekturo kaj pedagogia koncepto unikaj lernejaj konstruaĵoj, interalie ensemblo de heksagonoj kaj subĉiela teatrejo.


Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Diabla Cirklo, 1991.

En la plej norda parto de Seeheim-Jugenheim, nomata Malchen, borde de la monto Frankenstein kaj la samnoma Burg Frankenstein, vivas la esperantisto kaj pensiiĝinta instruisto Eki (Eckhard) Woite. Li ne nur estas engaĝita loka ekologia politikisto kaj unu el tri oficialaj reprezentantoj de la komunumoparto, sed precipe gvidas asocion de pluraj porinfanaj ekologiaj grupoj, en kiuj aktivas ankaŭ pliaj esperantistoj kaj iliaj infanoj, ekzemple Maria Merla, Remi Rudaitytė kaj Thomas Pusch. En Esperanto de Eckhard Woite interalie publikiĝis la eseo La Diabla Cirklo : Organizo kaj efikeco de la Esperanto-movado (Budapeŝto, 1991).