Tridekjara milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sieĝo de Stralsund fare de Wallenstein, 1628

La Tridekjara milito de 1618 ĝis 1648 estis konflikto pri hegemonio aŭ balanco inter la potencoj de Eŭropo, kaj samtempe ĝi estis religia milito. En ĝi disvolviĝis la kontraŭecoj inter la Katolika Ligo kaj la Protestanta Unio ene de la Sankta Romia Regno, kaj ankaŭ la eŭropa kontraŭeco inter Habsburgo kaj Francio. Partoprenis la eŭropan kontraŭecon ankaŭ Nederlando, Danio kaj Svedio.

La militiroj kaj bataloj okazis ĉefe sur la teritorio de la Regno. La militaĵoj mem, sed ankaŭ la tiel kaŭzitaj malsategoj kaj epidemioj ruinigis kaj senpopoligis tutajn regionojn. La trafitaj teritorioj kaj la tuta Regno bezonis pli ol cent jarojn por reboniĝi. La Tridekjara Milito ĉesis per la Vestfalia Paco je 24a de oktobro 1648.

Antaŭa historio kaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Religiaj kontraŭecoj[redakti | redakti fonton]

La unua fazo de la reformacio disigis Germaniojn laŭ konfesioj. Poste la katolikaj kaj protestantoj provis trovi konstitucian kaj potencan ekvilibron inter la konfesioj. En la Aŭgsburga Religia Paco de la 25a de septembro 1555 ili interkonsentis je la principo kies regado, ties religio. Ekde tiam la katolika kaj la luterana konfesioj estis samrajtaj, sed ne la reformita (kalvinista kaj cvingliana).

Pro la daŭra ekspansio de la reformacio fine de la 16a jarcento kaj pro la samtempa plifortiĝo de katolikismo en la Kontraŭreformacio, la kompromisemo perdiĝis. Nova generacio de princoj - kaj katolikoj kaj luteranoj - strebis perforte plifortigi la propran pozicion aŭ regajni perdintajn teritoriojn. Samtempe la kalvinistoj postulis samrajtiĝon en la Regno. Aldoniĝis ekonomia krizo kaj dinastiaj konfliktoj transirantajn la religiajn kontraŭecojn.

Dinastiaj konfliktoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 16a jarcento Francio provis liberiĝi de la ĉirkaŭiĝo per habsburgaj teritorioj - Hispanio, Nederlando kaj Burgundio. La habsburga-franca konflikto pri hegemonio superis ĝis la 18a jarcento ĉiujn aliajn konfliktojn en Eŭropo, ankaŭ la Tridekjaran Militon. Ambaŭ flankoj serĉis siajn aliancanojn ankaŭ trans la religiaj limoj. Ekzemple katolika Francio subtenis protestantan (nordan) Nederlandon, kiu militis ekde 1568 kontraŭ la hispanaj habsburgoj pri sendependeco (t.n. Okdekjaran Militon). Post preskaŭ kvardek militjaroj Hispanio kaj Nederlando en 1609 subskribis armisticon, kiu tamen estis limigita je 12 jaroj.

Pligrandiĝo de la konflikto[redakti | redakti fonton]

Eŭropo dum la Tridekjara Milito

Dum oni povis antaŭvidi la rean ekon de la milito pri Nederlando, la religiaj kontraŭecoj en la Regno pligrandiĝis. En 1608 la protestanta konsilio de la urbo Donauwörth malpermesis al la lokaj katolikoj la religiumadon. Sekve la urbo estis punita per la Regna Eksterleĝiĝo (germane Reichsacht), tio signifas ke ĉiu rajtis militi kontraŭ la urbo. Duko Maksimiliano la 1-a de Bavario perforte rekatolikigis Donauwörth. Sekve la plej multaj protestantaj regnaj ŝtatoj kuniĝis en Protestanta Unio, por defendi sin kontraŭ rekatolikigo de protestantaj teritorioj. Gvidanto de la Unio estis la kalvinista princo-elektisto Frederiko la 5-a de Palatinato. La protestantaj princoj trovis la Union necesa, ĉar ĉiuj regnaj institucioj kiel la Regna Kortumo estis blokitaj pro la konfesiaj kontraŭecoj, kaj ĉar ili ne plu fidis al la regna garantio de paco.

Kontraŭ la Unio, en 1609 la katolikaj ŝtatoj kuniĝis al Katolika Ligo, sub Maksimiliano de Bavario (Wittelsbach-ano same kiel Frederiko la 5-a). La Ligo volis konservi la ĝistiaman regnan sistemon kaj la plimultecon de la katolikismo en la Regno.

Konfesiaj kaj dinastiaj konfliktoj en tuta Eŭropo kaŭzis grandan konfliktkomplekson. Tiuj tensioj jam en 1610 en la Jülich-kleva milito pri hereda sukcesio preskaŭ liberiĝis sekvante grandan tuteŭropan militon. Tiu evoluo estis haltigita, provizore, per la murdiĝo de la franca reĝo Henriko la 4-a, kiu estis la ĉefa daŭriganto de la kontraŭ-habsburga alianco.

La komenciĝo de la Tridekjara Milito[redakti | redakti fonton]

Praga elfenestrigo, 1618, posta imago

Eksplodilo por la granda milito estis fine la ribelo de la ĉefe protestantaj bohemiaj etatoj en 1618. Disputante pri la uzado de preĝejo en la bohemia vilaĝo Braunau, la firme katolika, kontraŭreformaciema Arkiduko kaj Reĝo de Bohemio Ferdinando la 2-a nuligis privilegion, kiu donis al la protestantoj en Bohemio religian liberecon. Ferdinando estis cetere elektota en 1619 al Imperiestro.

La ribelantoj en majo 1618 montris sian protestemon je tradicia bohemia speco de protesto, ili ĵetis du imperiestrajn reprezentantojn kaj sekretarion el fenestro de la Praga Kastelo. La reprezentantoj travivis la falon; katolika-flanke oni interpretis tion kiel dian helpon. Postaj epokoj inventis la miton, ke ili travivis pro fali sur sterkamason. Tiu Dua Praga Elfenestrigo je 23-a de majo 1618 nuntempe estas konsiderata la eksplodilo de la milito.

La bohemiaj etatoj atentigis pri malnova rajto mem elekti sian reĝon, kaj en 1619 ili deklaris Ferdinandon sentronigita. Anstataŭ li, ili elektis la princon-elektiston Frederiko la 5-a de Palatinato, la estron de la Protestanta Unio. 23-jara Frederiko akceptis fine la elektiĝon, sed ne ricevis la esperitan militistan subtenon de la Unio. Tamen Frederiko eniris Pragon, ĉar li esperis ankaŭ pri la subteno de kalvinistoj, ekzemple Nederlando kaj lia bopatro, reĝo Jakobo la 1-a de Anglio. Sed ankaŭ tiuj esperoj ne plenumiĝis, tiel ke Frederiko estis reĝonta malpli ol unu jaron en Prago; la historio nomas lin "Vintra Reĝo".

Ferdinando la 2-a
Frederiko la 5-a de Palatinato, montrata kiel bohemia reĝo

La ribelo de la bohemiaj etatoj atakis la imperiestran aŭtoritatecon entute. Ferdinando la 2-a ne povis akcepti tion sen perdi la potencon en la Regno. Sed al li mem mankis la militistaro por militi kontraŭ Frederiko kaj la bohemiaj etatoj, tial li alianciĝis kun Maksimiliano de Bavario. La Duko Maksimiliano kun armeo de la Katolika Ligo subigu la bohemian ribelon. Kiel premio la bavara Wittelsbach-ano ricevu la Elektistecon de la palatinata kuzo Frederiko kaj la rajton aneksii Supran Palatinaton al Bavario.

Per la sendo de la Ligo-trupoj sub la bavara militestro Johann Tserclaes Tilly al Bohemio, la konflikto definitive fariĝis milito.

Ĉiuj konfliktantoj estis transirintaj gravajn limojn: La habsburga Imperiestro Ferdinando la 2-a, kiu trovis katolikismon pli grava ol pacon kaj kompromisemon; Frederiko la 5-a, kiu akceptis la bohemian kronon, sciante ke habsburgoj ne povos toleri tion; Maksimiliano la 1-a, kiu postulis tian pligrandiĝon de sia potenco, ke la protestantaj princoj ne akceptos ĝin.

Evoluo de la milito[redakti | redakti fonton]

Kvankam komence kun religia sinpravigo, dum la milito fariĝis evidenta ke ĝi okazis pro pure potencpolitikaj kialoj. Sur la teritorio de la Sankta Romia Regno militumis du potencblokoj, ambaŭ gvidataj de katolikaj potencoj: hispanaj kaj aŭstriaj habsburgoj unuflanke, Francio aliflanke. En la tridek militjaroj eblas distingi de 1618 ĝis 1648 inter kvar sinsekvaj konfliktoj.

Bohemia-palatinata milito 1618–1623[redakti | redakti fonton]

Ekzekuto de la bohemiaj protestantoj 1621 en Prago, tiutempa flugfolio

Komence la bohemia ribelo ŝajnis esti sukcesa. La bohemia armeo enpenetris la aŭstriajn teritoriojn de la habsburgoj kaj je 6-a de junio 1619 staris antaŭ Vieno. Ankaŭ la hungara princo de Transilvanio, Bethlen Gábor, aliancano de Bohemio, malfaciligis la pozicion de Imperiestro Ferdinando la 2-a. La situacio ŝanĝiĝis nur, kiam Maksimiliano ekde la 8-a de oktobro 1619 subtenis la Imperiestron, kiam la protestanta princo-elektisto de Saksio faris same, kaj kiam la Unio ne adekvate subtenis Frederikon de Palatinato.

Je la Batalo sur Blanka monto (1620) la bohemia armeo suferis malvenkon kontraŭ la Ligo-trupoj de Tilly. Post la batalo Frederiko fuĝis el Bohemio, trafita de la Regna Eksterleĝigo (proskribo). Granda parto el la ribelanta bohemia nobelaro estis ekzekutita je 21-a de junio 1621. Jam antaŭe la Protestanta Unio estis dissolvita.

La restaj protestantaj armeestroj daŭrigis la militon ekster Bohemio. En la palatinataj teritorioj de la "Vintra Reĝo" Frederiko ili komence sukcesis, sed ĉe Höchst ili malvenkis kontraŭ la imperiestranoj kaj ĉe Fleurus kontraŭ la hispanoj. Frederiko perdis la palatinatan Elektistecon je la 23-a de februaro 1623, kiun ricevis Maksimiliano de Bavario.

Dana-malsuprasaksa milito 1623-1629[redakti | redakti fonton]

Post la malvenko de la protestantaj armeoj en la Regno, Kristiano la 4-a de Danio ekmilitis. La dana reĝo planis kun sia protestanta aliancano Ernst von Mansfeld militiron kontraŭ unue Turingio kaj poste suda Germanio. Sed Kristiano ne povis realigi la planon, ĉar li je la 27-a de aŭgusto 1626 malvenkis kontraŭ Tilly. Post la batalo la danoj perdis la subtenon de ĉiuj protestantaj princoj en norda Germanio. Jam la 25-an de aprilo 1626 von Mansfeld malvenkis signife kontraŭ la imperiestra armeestro Wallenstein. La milita kariero de von Mansfeld estis finita. La protestanta malvenko estis kompleta, kaj Ferdinando la 2-a estis je la pinto de potenco en la Regno. En 1629 li ediktis pri restitucio de certaj ekskatolitaj teritorioj. Danio eliris la militon per la paco de Lubeko.

Sveda milito 1630–1635[redakti | redakti fonton]

Gustav Adolf la 2-a de Svedio
Venko de Gustav Adolf ĉe Breitenfeld, posta bildo

Danio estis unu baltamara potenco, Svedio estis alia. Nun Gustavo la 2-a Adolfo de Svedio vidis la ŝancon realigi sian hegemonion en norda orienta Eŭropo. La 4-an de julio 1630 li surteriĝis kun sia militistaro sur la nordgermana insulo Usedom kaj devigis Pomerion, Meklenburgon, Brandenburgion kaj Saksion en aliancon. La 17-an de septembro 1631 la svedoj renkontis milite la imperiestrajn trupojn de Tilly ĉe Breitenfeld. Tilly estis supervenkita kaj ankaŭ en la sekva jaro ne povis evitigi la antaŭeniron svedan en suda Germanio. Je la batalo ĉe Rain am Lech li vundiĝis kaj poste mortis en Ingolstadt. Tiun urbon la svedoj provis konkeri, sensukcese. Ili tamen sufiĉe sukcese militumis en suda Germanio kaj minacis fine ankaŭ Aŭstrion.

En 1630 la Imperiestro Ferdinando la 2-a eloficigis Wallenstein-on, sed en aprilo 1632 Ferdinando bezonis lin denove kaj refaris lin supera estro de la imperiestraj trupoj. Fakte Gustav Adolf perdis la vivon en la Batalo ĉe Lützen je la 16-a de novembro 1632. La filino de Gustav Adolf, Kristina, estis ankoraŭ tro juna por regi, tial Axel Oxenstierna transprenis la regadon. Li kreis aliancon kun pluraj protestantaj regionoj kaj daŭrigis la batalon.

Wallenstein murdita en Eger, siatempa imago

Albrecht von Wallenstein, la plej kapabla kontraŭulo de Svedio, estis murdita de imperiestraj agentoj je la 26-a de februaro 1634 en Eger; tamen en la sama jaro la imperiestraj trupoj povis unuafoje signife venki kontraŭ la svedoj. La protestantaj etatoj, unue Elektista Saksio, en 1635 forlasis la aliancon kun Svedio kaj faris pacon kun Imperiestro Ferdinando la 2-a (Paco de Prago). Oni decidis komune ekagi kontraŭ la malamikoj de la Regno. Per tio, la Tridekjara Milito fine ĉesis esti religia konflikto, nun staris la protestantaj kaj katolikaj etatoj de la Regno kontaŭ protestanta Svedio kaj katolika Francio.

Sveda-franca milito 1635–1648[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi situacio Francio timis ke la konflikto finiĝos per paco kun Svedio kaj ke la Imperiestro eliros ĝin sub granda avantaĝo. Jen Francio decidis ataki la regnan teritorion. La sekvajn 13 militjarojn oni nomas Sveda-Franca milito, sen signifa batalo kaj milita venkanto. Ekde 1643 la militantoj – Regno, Francio, Svedio – en Monastero kaj Osnabrück intertraktadis pri ebla paco. Bataloj kaj traktadoj daŭris ankoraŭ kvin jarojn, nur en 1648 estis deklarita la "Vestfalia Paco".

Vestfalia Paco kaj la sekvoj de la milito[redakti | redakti fonton]

Eŭropo en 1648
Germanio en 1648

Per la Vestfalia Paco oni reiris al la Aŭgsburga Religia Paco de 1555, tio signifas oni regarantiis la liberan elektiĝon de religio fare de la princoj (nun ankaŭ de la reformita konfesio). Estis multaj komplikaj reguloj pri religiaj demandoj. Katolika superregado en la Regno ne estis atingita.

Svedio fariĝis grandpotenco, ricevante parton de Pomerio, la urbon Wismar kaj la episkopejon Bremeno. Hispanio interkonsentis kun Nederlando pri sendependeco. Aŭstrio transdonis al Francio Sundgau.

Cetere ne multo ŝanĝiĝis en la Regno. La Regna politiko ne perdis la konfesian faktoron, sed la rilatoj inter la konfesioj estis nove aranĝitaj.

Partoj de la Regno estis tre ruinigitaj. Laŭ nunaj scioj la milito kostis la vivon de ĉ. tri ĝis kvar milionoj da homoj, kiam en la Regno vivis antaŭe ĉ. 17 milionoj. La plej multajn viktimojn kaŭzis la epidemioj ekde 1634.

Hamburgo havis la avantaĝon ke ekde tiam la komerco kun centra Germanio koncentriĝis je tiu urbo; male por la sudgermanaj komercaj metropoloj la milito pligrandigis la malriĉiĝan fazon de la fina 16-a jarcento. Pro la sendependiĝo de Nederlando kaj la sveda regado en norda Germanio, ĉiuj grandaj riverfinoj estis sub fremda influo. Germanio havis apenaŭ aliron al la oceano kaj tiel perdis la ŝancon partopreni de la transmara komercado kaj koloniigado, male al Francio, Anglio kaj Nederlando.

Tiuj lastnomitaj ŝtatoj povis post la Tridekjara Milito evolui al naciaj ŝtatoj. Kun la kreskado de komercado kreskis ankaŭ la influo de liberala burĝaro. Tiu manko en Germanio havis grandegajn sociajn kaj historiajn sekvojn. La Regno daŭre estis leĝera ligo de princlandoj. Se tiu ligo fariĝis paciga faktoro en Eŭropo de la sekvaj 150 jaroj, tio okazis je la kostoj de la ekonomiaj ŝancoj de Germanio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Günter Barudio: Der Teutsche Krieg 1618-1648, Frankfurt/Main 1985
  • G. Benecke: Germany in the Thirty Years War, 1978
  • Henry Bogdan: La guerre de Trente Ans, Perrin 1999 (ISBN 2-262-01069-2)
  • Johannes Burkhardt: Der Dreißigjährige Krieg, Frankfurt/Main 1992
  • Georg Schmidt: Der Dreißigjährige Krieg, 6. Aufl., München: Beck 2003, ISBN 3-406-49034-4
  • Gerhard Schormann: Dreißigjähriger Krieg. 1618-1648, Stuttgart 2001
  • Friedemann Bedürftig: Taschenlexikon Dreißigjähriger Krieg, Taschenbuch, 261 Seiten, Piper 1998