Brandenburgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brandenburgio
germane Brandenburg
Federacia lando
Elaviadila vido al urbo Cottbus, unu el la lokoj de Brandenburgio
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
  flago
  blazono
Oficiala nomo: Brandenburg
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Brandenburgio
Distriktoj
Eksterdistriktaj urboj
Historiaj regionoj
Najbaras kun
Konata loko Spree-arbaro
Riveroj Havel, Spree, Elbo, Odro, Luzacia Niso
Ĉefurbo Potsdamo
Areo 29 477 km² (2 947 700 ha)
Loĝantaro 2 573 135 (fine de decembro 2022)
Denseco 87,29 loĝ./km²
Ministroprezidanto Dietmar Woidke (SPD) ekde 2013
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-BR
Landa Eo-asocio Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (EABB)
Distriktoj enkadre de Brandenburgio
Distriktoj enkadre de Brandenburgio
Distriktoj enkadre de Brandenburgio
Vikimedia Komunejo: Brandenburg
Retpaĝo: www.brandenburg.de/cms/list.php/bbstart

Brandenburgio[1]Brandenburgo[2] estas federacia lando en la orienta parto de Germanio kiu plene ĉirkaŭas Berlinon. Ĝia germana nomo estas Brandenburg [BRANdenburk]. Ĝi estas konata kiel BrandeburgBrandeburk en la ĉeĥa lingvo. Ankaŭ itale oni ofte uzas la formon Brandeburgo, ĉar la sonkombino "nb" estas malfacile prononcebla por italoj. Fine de decembro 2022 ĝi havis 2573135 loĝantojn.

Al Brandenburgio limas la germanaj federaciaj landoj Meklenburgo-Antaŭpomerio (norde), Saksio (sude), Saksio-Anhalto (okcidente) kaj en la oriento najbaras Pollando.

En Brandenburgio troviĝas la Esperanto-Stacio en Halbo (germane Halbe) sude de Berlino.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Reliefo[redakti | redakti fonton]

En Brandenburgio ne ekzistas montaroj. La pejzaĝo tamen ne estas tute ebena. Ĝin modlis pluraj glaciepokoj. La plej alta punkto estas Hagelberg, kiu leviĝas 201 m super la marnivelon.

Akvaĵoj[redakti | redakti fonton]

Brandenburgio unuflanke konsideriĝas la plej akvoriĉa federacia lando de Germanio. Ekzistas pli ol 3.000 naturaj lagoj kaj multnombraj pliaj arteferitaj lagoj kaj lagetoj. Plue ekzistas pli ol 33.000 kilometroj da akvovojoj, el kiuj tamen la plejmulto ne estas riveroj, sed kanaloj. Aliflanke tamen la lando ricevas relative malmulte da pluvo kaj tial kolektiĝas malmulte da grundakvo. Pro la relativa pluvomanko ankaŭ ekzistas kompare malmultaj rojoj kaj riveretoj, kiuj trafluus la lagojn, kaj tial la mempurigo de la lagoj nur limigite funkcias.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj riveroj tuŝas aŭ trafluas Brandenburgion per siaj tutaj aŭ partaj longoj:

Lagoj[redakti | redakti fonton]

La plej granda natura lago nomiĝas Scharmützelsee, ĝia areo kovras 1207 hektaroojn. Alia lago estas la Jungfernsee.

Urboj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj urboj en Brandenburgio estas:

Administra disdivido[redakti | redakti fonton]

En Brandenburgio ekzistas 14 distriktoj (Landkreise) kaj 4 eksterdistriktaj urboj.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

kun administraj centroj
  1. Barnim, Eberswalde (BAR)
  2. Dahme-Spreewald, Lübben (Spreewald) (LDS)
  3. Elbe-Elster, Herzberg (Elster) (EE)
  4. Havelland, Rathenow (HVL)
  5. Märkisch-Oderland, Seelow (MOL)
  6. Oberhavel, Oranienburg (OHV)
  7. Oberspreewald-Lausitz, Senftenberg (OSL)
  1. Oder-Spree, Beeskow (LOS)
  2. Ostprignitz-Ruppin, Neuruppin (OPR)
  3. Potsdam-Mittelmark, Belzig (PM)
  4. Prignitz, Perleberg (PR)
  5. Spree-Neiße, Forst (Lausitz) (SPN)
  6. Teltow-Fläming, Luckenwalde (TF)
  7. Uckermark, Prenzlau (UM)

Eksterdistriktaj urboj[redakti | redakti fonton]

Luzacio[redakti | redakti fonton]

La Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignitominada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio.

Teritoria pligrandigo de Prusio inter 1600 kaj 1795: ● blue: Margraflando Brandenburgio en 1600 ● verde: Duklando Prusio en 1600 ● flave: Teritorioj aneksitaj ĝis 1772: 1. Nova Silezio 2.Varmio 3. Pomerio 4. Antaŭpomerio 5. Magdeburgo 6. Osnabrück 7. Minden 8. graflando Mark 9. Kleveruĝe: pluse aneksitaj ĝis 1795

Servoj[redakti | redakti fonton]

  • Brandenburgia Teknologia Universitato
  • La Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio aŭ plejeble proksima al la germanlingva originalo Berlin-Brandenburgia Akademio de Sciencoj, germane Berlin-Brandenburgische Akademie der Wissenschaften, latine Academia Scientiarum Berolinensis et Brandenburgensis, estas akademio de sciencoj fondita en 1992 per ŝtata traktato inter la federaciaj landoj Berlino kaj Brandenburgio. La akademio estas subjekto de publika juro kun la rajto je memadministrado.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]