Dispartigoj de Pollando-Litovio


La dispartigoj de Pollando-Litovio aŭ dispartigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (pole naciisme simpligite: Rozbiory Polski, dispartigoj de Pollando, litove Abiejų Tautų Respublikos padalinimai, beloruse Падзелы Рэчы Паспалітай) estis la fina periodo en la historio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj en la jaroj 1772-1795.
Genezo
[redakti | redakti fonton]Kaŭzo de la dispartigoj estis malkapablo de la lando al reformoj, kiuj povus armee fortigi la duoblan nobelan respublikon. Pro diplomatiaj kontraktoj (ne komencinte militon) oni decidis dispartigi la Respublikon de Ambaŭ Nacioj inter la tri najbaraj regnoj: la Rusia imperio nordoriente, oriente kaj sudoriente, la Reĝlando Prusio okcidente kaj norde-centre kaj la Aŭstra imperio, kiu ĝis 1806 estis gvida parto de la Sankta Romia Imperio, sude. La dispartigoj finis la Polan-Litovan Union.
La tri fazoj de la dispartigo
[redakti | redakti fonton]- Unua dispartigo de Pollando-Litovio la 5-an de aŭgusto 1772 (Rusio, Prusio kaj Aŭstrio)
- La dua dispartigo: 23-an de januaro 1793 (Rusio kaj Prusio)
- La tria dispartigo: 24-an de oktobro 1795 (Rusio, Prusio kaj Aŭstrio)
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Laŭ postaj polaj naciismaj historiistoj, foje la Habsburgoj, regantoj de la Aŭstra imperio, foje la Romanovoj, regantoj de la Rusia imperio, estis kulpigitaj esti la ĉefa iniciatinto de la dispartigoj de Pollando-Litovio, por ke la nomo de Pollando neniam plu aperu en dokumentoj, mapoj kaj en internaciaj diskutoj (3-a de januaro 1795): Ĉiukaze, unu jaron post falo de la Insurekcio de Kościuszko de 1794 la regantoj de la Rusia imperio, de Prusio kaj la Aŭstra imperio subskribis la trian kaj finan dispartigon de Pollando-Litovio. Ke la dispartigo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj ankaŭ havis signifajn sekvojn por ĉiuj loĝantoj de la Grandduklando Litovio, por ĉiuj parolantoj de la litova, rutena kaj ukraina, por ĉiuj germanaj baltoj, la parolantoj de la latva, tatara, kaj la vastan loĝantaron de aŝkenazaj judoj, kutime parolantaj la jidan, estis ne en la fokuso de la polaj naciistoj. Sed ĉiukaze la tuta 19-a jarcento por ĉiuj etnoj de la regiono estis aparte streĉa, ĉar ĉiuj tri imperioj, precipe akre la rusa, forte subpremis ĉiujn lingvajn kaj kulturojn kiuj ne identis al la imperiaj lingvoj.
- Turkio estis la sola regno kiu ne akceptis iun ajn dispartigon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Korektoj de la dispartigoj:
- Varsovia Duklando (1807–1815)
- Viena kongreso (1814–1815)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- T. Cegielski, Ł. Kądziela: Rozbiory Polski 1772–1793–1795, Varsovio 1990
- G. Eversley: The partitions of Poland, Londono 1915
- H. Kaplan: The First Partition of Poland, Novjorko 1962