Fluganta Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Fluganta Universitato (pole Uniwersytet Latający, malpli ofte tradukita ankaŭ kiel "Flosanta Universitato") estis eksterŝtata eduka[1] iniciato[2] kiu funkciis de 1885 ĝis 1905 en Varsovio, nome historia ĉefurbo de Pollando, tiam sub la kontrolo de la Rusa Imperio, kaj kiu estis revivigita inter 1977 kaj 1981 en la Popola Respubliko Pollando. La celo de tiu kaj similaj institucioj estis havigi al la pola junularo oportunon por edukadon ene de la kadro de tradicia pola instruado, kiam tio koliziis kun la ideologio de la regantaj aŭtoritatoj. En la 19a jarcento, tiaj eksterŝtataj institucioj ludis gravan rolon en la nacia klopodo rezisti germanigon sub Prusia kaj rusigon sub Rusia okupacio.[3] En la epoko de la komunista Popola Respubliko Pollando, la Fluganta Universitato havigis edukajn oportunojn ekster la registara cenzuro kaj kontrolo de edukado.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Betty Jean Lifton, The King of Children: The Life and Death of Janusz Korczak, p. 35, St. Martin's Press, 1997, ISBN 0-312-15560-3
  2. Peter Brock, John Stanley, Piotr J. Wróbel, Nation And History, p. 167, University of Toronto Press, 2006, ISBN 0-8020-9036-2
  3. David Palfreyman (ed.), Ted Tapperm, Understanding Mass Higher Education, Routledge (UK), 2004, ISBN 0-415-35491-9, Google Print, pp. 141–142.
  4. Barbara J Falk, The Dilemmas of Dissidence in East-Central Europe: Citizen Intellectuals and Philosopher Kings, Central European University Press, 2003, ISBN 963-9241-39-3, Google Print, p. 42.