Marie Curie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria Skłodowska-Curie
Maria
Maria Skłodowska-Curie
Persona informo
Nomo Maria Skłodowska-Curie
Dato de naskiĝo 7-a de novembro 1867
Loko de naskiĝo Varsovio
Dato de morto 4-a de julio 1934
Loko de morto Sancellemoz
Okupoj fizikistino kaj kemiistino
Aĝo je morto 66
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Maria Skłodowska-Curie ([marja skŭodofska kiri] , aŭ mallongnome Marie Curie (en Esperanto konata kiel Maria Kurio) ; naskiĝis la 7-an de novembro 1867, en Varsovio, mortis la 4-an de julio 1934, en Sancellemoz) estis pola fizikistino kaj kemiistino

En la jaro 1891 ŝi venis al Parizo por studi natursciencon en la Universitato Sorbono, kie ŝi en 1906 kiel unua virino fariĝis profesoro.

Kune kun sia edzo Pierre Curie ŝi esploris "radiantajn" materialojn kaj uzis kiel unua persono en la historio la nocion radioaktiva.[1] En la jaro 1903 ŝi kune kun sia edzo kaj la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko. En la jaro 1911 ŝi ricevis la Nobel-Premion pri Kemio: pro la malkovro de la kemiaj elementoj radiumo kaj polonio (tiu lasta nomita laŭ ŝia devena lando). Ŝi estas la sola virino, kiu ricevis du Nobel-Premiojn, la sola homo, kiu ricevis du malsam-fakajn sciencajn Nobel-Premiojn kaj unu el nur du homoj, kiuj ricevis du malsam-fakajn Nobel-Premiojn (la alia estas Linus Pauling, kiu ricevis kemian kaj pacan premiojn).

La 4-an de julio 1934 ŝi mortis pro kancero, akirita pro la multjara laboro kun radioaktiveco. En 1995 ŝi iĝis la unua virino kiu estis entombigita pro siaj propraj meritoj en la Panteono en Parizo.

Malgraŭ siaj sukcesoj ŝi devis batali kontraŭ la malamikeco de reakciuloj pro esti virino kaj fremda. Tiel ŝi ne estis akceptita en la Akademion pri Scienco kaj estis atakita per eksterordinara malvolemo de la grupo "Franca Agado", eĉ oni klopodis serĉi judan avon al ŝi por akrigi la polemikon. Ŝi estis apogata de liberaluloj, feministoj kaj kontraŭklerikaluloj. Ŝi estis la unua virino profesoro en la fama pariza universitato Sorbono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komencaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Naskoloko cxe ulica Freta en Varsovio, nune hejmo de la Muzeo Marii Skłodowskiej-Curie

Sxi naskigxis kiel Maria Salomea Skłodowska [ˈmarja salɔˈmɛa skwɔˈdɔfska] en Varsovio, Regno Pollando, tiam parto de la Rusia Imperio, kiel kvina kaj plej juna filo de instruistoj Bronisława, naske Boguska, kaj Władysław Skłodowski.[2] La pli agxaj gefratoj de Maria estis: Zofia (naskigxis en 1862), Józef (1863), Bronisława (1865) kaj Helena (1866).[3]

Władysław Skłodowski kun filinoj (el maldekstre) Maria, Bronisława, Helena, 1890

Kaj el patraj kaj el patrinaj flankoj, la familio estis perdintaj siajn ricxojn pro la patriotaj engagxigxoj en la polaj naciaj insurekcioj cele al restauxrado de la pola sendependeco (la pej jxusa estis la Januara Ribelo de 1863–65).[4] Tiu kondamnis la venontan generacion, inklude Marian, sxiajn pli agxajn fratinojn kaj sxian fraton, al malfacila lukto por antauxeniri en vivo.[4]

La patroflanka avo de Mario, Józef Skłodowski, estis instruisto en Lublin, kie li instruis al la juna Bolesław Prus,[5] kiuj igxos gvida figuro en pola literaturo.[6] Sxia patro, Władysław Skłodowski, instruisto pri matematiko kaj fiziko, subjektoj kiujn Maria devos trakti, kaj ankaux estis direktoro de du porknabaj gimnazioj de Varsovio.[3] Post kiam rusaj auxtoritatoj eliminis laboratorian instrukcion de la polaj lernejoj, li alportis multon da la laboratoria ekipajxo hejmen, kaj instrukciis siajn infanojn en gxia uzo.[3]

La patro estis poste maldungita fare de rusaj kontrolistoj por siaj por-polaj sentoj, kaj devigita preni sub-pagatajn postenojn; la familio ankaux perdis monon pro malbona investo, kaj poste elektis kompletigi sian enspezon gastigante knabojn en la domo.[3] La patrino de Maria nome Bronisława funkciigis prestigxan Varsovian logxlernejon por knabinoj; sxi abdikis de la pozicio post kiam Maria estis naskita.[3] Sxi mortis pro tuberkulozo en majo 1878, kiam Maria estis dek jarojn agxa.[3] Malpli ol tri jarojn pli frue, ankaux la plej maljuna gefratino de Maria, nome Zofia, mortis pro tifo kontagxita de pensionano.[3]

La patro de Maria estis ateisto; sxia patrino devota katoliko.[7] La mortoj de la patrino kaj fratino de Maria igis sxin prirezigni Katolikismon kaj igxi agnostika.[8]

Kiam sxi estis dek jarojn agxa, Maria komencis cxeesti la logxlernejon de J. Sikorska; venonte sxi studis en gimnazio por knabinoj, cxe kio sxi gradigxis la 12an de junio 1883 per ora medalo.[2] Post kolapso, eventuale pro deprimo,[3] sxi pasigis la sekvan jaron en la kamparo kun parencoj de sia patro, kaj la venontan jaron kun sia patro en Varsovio, kie sxi faris iun konsilstudon.[2] Nekapabla rekrutigxi en regula institucio de alteduko cxar sxi estis virino, sxi kaj sia fratino Bronisława igxis engagxitaj cxe la sekreta Fluganta Universitato, nome pola patriota institucio de pli alta lernado kiu allasis virinstudentojn.[2][3]

Cxe laboratorio en Varsvio, en 1890–91, Maria Skłodowska faris siajn unuajn sciencajn laborojn

Maria faris interkonsenton kun sia fratino, Bronisława, ke sxi donus sian monhelpon dum la medicinstudoj de Bronisława en Parizo, en intersxangxo por simila helpo du jarojn poste..[2][9] Lige kun tio, Maria prenis postenon kiel guvernistino (infanedukistino): unue kiel hejma tutoro en Varsovio; poste dum du jaroj kiel guvernistino en Szczuki cxe terposeda familio, la Żorawskis, kiuj estis parencoj de sxia patro.[2][9] Laborante por cxi-lasta familio, sxi enamigxis al ilia filo, Kazimierz Żorawski, estonta eminenta matematikisto.[9] Liaj gepatroj malaprobis la ideon ke li geedzigxu kun la malricxega parencino, kaj Kazimierz estis nekapabla kontrauxbatali ilin.[9] La perdo fare de Maria de la rilato kun Żorawski estis tragedia por ambaux. Li baldaux gajnis doktorecon kaj okupigxis pri akademia kariero kiel matematikisto, igxante profesoro kaj rektoro de la Jagelona Universitato en Krakovo.[4] Kiel maljunulo kaj matematika profesoro cxe la Varsovia Politeknikejo, li sidos kontemple antaux la statuo de Maria Skłodowska kiu estis starigita en 1935 antaux la Instituto Curie kiun sxi fondis en 1932.[4][10]

Komence de 1890, Bronisława - kiu kelkajn monatojn pli frue geedzigxis kun Kazimierz Dłuski, nome pola kuracisto kaj socia kaj politika aktivulo - invitis Maria'n por kunigi ilin en Parizo.[2] Maria dekomence malakxeptis cxar sxi ne povis havigi la universitatajn lernokotizon; sxi bezonos jaron kaj duonon pli longe por kolekti la necesan financon.[2] Sxi estis helpita de sia patro, kiu povis certigi pli enspezigan pozicion denove.[9] Cxiun tiun tempon sxi dauxrigis eduki sin mem, legante librojn, intersxangxante leterojn, kaj estante tutorita.[9] Frue en 1889 sxi revenis hejmen al sia patro en Varsovio.[2] Sxi dauxre laboris kiel guvernistino, kaj restis tie gxis fino de 1891.[9] Sxi tutoris, studis en la Fluganta Universitato, kaj komencis sian praktikan sciencan trejnadon (1890-91) en kemia laboratorio cxe la Muzeo de Industrio kaj Agrikulturo en Krakowskie Przedmieście 66, proksime de la Varsovia Malnova Urbo.[2][3][9] La laboratorio estis prizorgita fare de sxia kuzo Józef Boguski, kiu estis asistanto en Sankt-Peterburgo al la rusa apotekisto Dmitrij Mendelejev.[2][9][11]

Nova vivo en Parizo[redakti | redakti fonton]

Novaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Nobelpremioj[redakti | redakti fonton]

1-a Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Postmilitaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Morto[redakti | redakti fonton]

Marie Curie kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo. Jen kiel oni prezentas li la venontan ĉiĉeronon nome Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo:

Preter multfjorda maro kaj loga kanto Sirena,
jam super Varsovio alia korpo nebulas
kaj tiam la skulptisto al la nomado parolas:
-Jen bildo de virino kaj ŝia nomo Maria
Sklodovska, malkovronto de l'radiumo kaj ankaŭ
de l'polonio, edzohelpe, post streĉa laboro,
kio pri l'persistemo de l'grandaj homoj atestas,
sondontaj la naturon por utiligo komuna.
De nun ŝi akompanos en spegulkosma vojaĝo.
Adiaŭ, ho Utnoa, vi ne forgesu venontojn.[12]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "She had given a whole new area of physics its name." "The Genius of Marie Curie: The Woman Who Lit Up the World" ĉe YouTube (a 2013 BBC documentary).
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Tadeusz Estreicher. (1938) “Curie, Maria ze Skłodowskich”, Polski słownik biograficzny, vol. 4 (Polish), p. 111.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 3,9 Marie Curie – Polish Girlhood (1867–1891) Part 1. American Institute of Physics. Alirita 7 November 2011.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Wojciech A. Wierzewski (21 June 2008). “Mazowieckie korzenie Marii”, Gwiazda Polarna 100 (13), p. 16–17. Alirita 10 September 2012.. 
  5. Robert William Reid. (1974) Marie Curie. New American Library, p. 12. ISBN 0002115395.
  6. (1983) The History of Polish Literature. University of California Press, p. 291. ISBN 978-0-520-04477-7. “Undoubtedly the most important novelist of the period] was Bolesław Prus...”.
  7. Dan Barker. The Good Atheist: Living a Purpose-Filled Life Without God. Ulysses Press, p. 171. ISBN 978-1-56975-846-5.
  8. Robert William Reid. (1974) Marie Curie. New American Library, p. 6. ISBN 0002115395. “Unusually at such an early age, she became what T.H. Hŭley had just invented a word for: agnostic.”.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 9,8 Marie Curie – Polish Girlhood (1867–1891) Part 2. American Institute of Physics. Alirita 7 November 2011.
  10. Robert William Reid. (1974) Marie Curie. New American Library, p. 24. ISBN 0002115395.
  11. Robert William Reid. (1974) Marie Curie. New American Library, p. 23–23. ISBN 0002115395.
  12. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]