Jean Moulin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jean Moulin (Tramtransporto en Parizo).
Jean Moulin
Moulin Harcourt 1937.jpg
Persona informo
Naskonomo Jean Pierre Moulin
Aliaj nomoj Régis • Max • Rex • Joseph Jean Mercier • Jacques Martel • Romanin • Joseph Marchand • Richelieu • Alix
Naskiĝo 20-an de junio 1899 (1899-06-20)
en Béziers
Morto 8-an de julio 1943 (1943-07-08) (44-jara)
en Metz
Mortokialo torturo
Tombo Panteono de Parizo
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Antoine-Émile Moulin
Frat(in)o Laure Moulin
Edz(in)o Marguerite Cerruti
Profesio
Profesio oficisto • membro de Franca rezistado
Information icon.svg
vdr

Jean MOULIN naskiĝis en Béziers en Langvedoko-Rusiljono je la 20-a de junio 1899 kaj mortis en trajno ĉe Metz je la 8-a de julio 1943, post sia aresto de nazioj en Caluire, ĉe Liono. Li estis franca Rezistanto, kiu estris "le Conseil National de la Résistance" dum la Dua mondmilito ("la Konsilio Nacia de la Rezisto", pri kiu estas legebla la franca artikolo fr:Conseil National de la Résistance). Ofte konsiderata kiel unu el la ĉefaj herooj de la Rezisto, li estas entombigita en la Panthéon inter la grandaj francaj politikuloj.