André Malraux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

André MALRAUX (anDRE malro) (3-a de novembro 190123-a de novembro 1976) estis franca verkisto, aventuristo, arto-teoriisto, kaj politikisto. Politike li unue havis simpatiojn al la komunismaj revoluciuloj; li batalis kiel volontulo porrepublika en la Hispana enlanda milito, poste li partoprenis en la franca Résistance dum la 2-a Mondmilito; Fine li iĝis admiranto de generalo Charles de Gaulle kaj lia ministro pri kulturo.

Ĉu en liaj romanoj, ĉu en atestoj membiografiaj (Antimémoires, Lazare (skribita dum serioza malsano kiam li kredis esti mortonta, fine de lia vivo) ĉu en libroj pri artohistorio aŭ artopripenso, ĉu en politikaj paroladoj (1) li havis fortan sentan konsideron pri la destino (individua kaj historia) de la homo kune kun ties tragedieco.
"... la homo simila je sin mem, simila je l'preterpasanto en stratoj de Babilono, simila je la duon-gorilo, kiu levante la okulojn, sentis sin unuafoje kiel frato de la stelplena ĉiel', simila je l'juglandarboj de l'Altenburg, kiuj renaskiĝis el mortintaj juglandoj, cent metrojn disde la sanktuloj skulptitaj en la ligno de paseaj junglandarboj, similaj je tiomtiomaj mortintoj - kaj jare 1943 la Resistance entenis pli da mortintoj ol da vivantoj."

Verkoj:

  • Les conquérants, 1928
  • La voie royale, 1930
  • La condition humaine,- "la homa kondiĉo" - (Premio Goncourt) 1933
  • Le temps du mépris, 1935
  • L'espoir,("la espero") 1937
  • Les voix du silence, 1951
  • Antimémoires, ("kontraŭmemoraĵoj") 1967
  • Des chênes qu'on abat, ( "kverkoj, kiuj oni hakfaligas", pri Generalo DE GAULLE) 1971
  • Lazare ("Lazaro") 1974

"...kreis la homo (dumpreterire) la parolojn, la skribojn, la ilojn, la tombojn, kaj aliaj "gaĝetoj" - kaj cetere rimedoj por eksplodigi la planedon." (en "Lazare" 1974)

(1) li ja povis en la Asembleo komenci politikistan paroladon dirante "post 2 000 jaroj, kiam la historiistoj studos nian epokon, ili diros" ktp!)

(Anekdoto ne informante pri Malraux sed pri la nuna socio: sur preskaŭ ĉiuj siaj fotoj li estas kun lia iamajna cigaredo en buŝo; kiam oni volis - antaŭ nelonge - honori lin per poŝtmarko, oni gravurigis unu el tiuj fotoj, sed .... oni forigis la cigaredon, kiel oni faris en Sovetion dum certa epoko!... ĉar tio ne plu estis rigardita kiel "konvena" !

Rete legebla en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]