Jean Zay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Marc Rucart et Jean Zay

Jean ZAY (6-an de aŭgusto 1904 en Orleano- pafmortigita de milicanoj la 20-an de junio 1944 en Molles (Allier)) estis franca politikisto, ministro de edukado de 1936 ĝis 1939

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infaneco kaj studoj[redakti | redakti fonton]

Jean Zay estas franca politikisto, kiu naskiĝis en Orleano en 1904. Lia patro estis juda alzacano, kies gepatroj elektis Francion en 1871. Li estis ĝenerala direktoro de la radikal-socialista ĵurnalo "Le progrès du Loiret" (la progreso de la Loiret), kaj de protestanta patrino el la "Beauce", instruisto. En la bazlernejo, strato "des Charretières", li renkontis René Berthelot, estonta direktoro de la orleana konservatorio. Tiu ĉi iĝos lia plej bona amiko. Poste li daŭrigis siajn studojn en la gimnazio (liceo) Pothier. Tie li fondis gimnazian ĵurnalon, kaj ricevis premion pri franca literatura verkado en la Ĝenerala Konkurso de 1922.

Profesiaj ekoj[redakti | redakti fonton]

Kun kelkaj amikoj (René Berthelot, Roger Secrétain) li fondis en aprilo 1925 orleanan literaturan revuon, "Le Grenier" (la subtegmento), kiu, post 18 numeroj, iĝis "Le Mail" (la korso). Por pagi siajn jurajn studojn, Jean Zay laboris laŭokaze kiel ĵurnalisto kaj proceduroficisto. Iĝinta advokato, li registriĝis en la orleana advokataro, kie li baldaŭ iĝis unu el la plej elstaraj parolantoj.

La (mallonga) politika kariero[redakti | redakti fonton]

Jean Zay engaĝiĝis tre frue en politiko. Ekde siaj mezlernejaj studoj, li aliĝis al la respublika kaj laika junularo, kaj kiam 21-jara, li enskribiĝis en la radikala partio. Li vizitis respublikanajn kaj liberpensulajn rondojn, iĝis ano de la Ligo pri Homrajtoj, respondeculo pri la Ligo de Instruado kaj estas inicita al la framasona loĝio Étienne Dolet en 1926. En 1932, 27-jaraĝa, li estis elektita kiel radikal-socialista deputito de Loiret.

En 1936, Albert Sarraut nomumas lin subministro en la estraro de la Konsilantaro. Post kelkaj monatoj, li estis denove elektita, kaj iĝis, je 32 jaroj, la 4-an de junio 1936, ano de la registaro de la Popolfronto, kiel ministro pri Nacia Edukado kaj Belartoj. Li konservos sian postenon en la diversaj postaj registaroj, ĝis sia eksiĝo la 2-an de septembro 1939, por kuniĝi kun la batalanta armeo, opiniante ke li devas suferi kun siaj samaĝanoj.

La milito[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ sia malbona sanstato, li petas sian enigon en batalantan trupunuon. Lia kuraĝo kaj lia sindonemo estos substrekitaj de liaj superuloj: ĉiam volontulo por la tiklaj aŭ riskaj misioj. En 1940, petita en Bordozo por parlementa sesio, li devas forlasi sian taĉmenton por ĉi tien iri, kaj tie li ricevas la ordonon enŝipiĝi en la "Massilia" kun Georges Mandel kaj Pierre Mendes-France por kuniĝi kun la registaro, kiu laŭdire retiriĝos en Nordafrikon.

Alveninte en Marokon, la embusko riveliĝas: la tro influaj parlamentanoj estis forigitaj, por ne malhelpi la voĉdonon de la plenaj povoj al marŝalo Pétain. Li estis arestita poste, kaj juĝita pro dizertado en la ĉeesto de malamiko, laŭ ordono de la registaro de Viŝio.

En junio 1940, li estas kondamnita, de la militista juĝistaro de la urbo Clermont-Ferrand, al punekzilo kaj militista degrado, dum sendifina daŭro. Tio estis intence la sama puno kiel en la afero de Dreyfus, ekde tiam neniam verdiktita. Li estas malliberigita unue en la fortikaĵo Sankta Nikolao en Marsejlo, kaj poste en la malliberejo de la urbo Riom. Li suferas fortegan gazetkampanjon organizitan de Philippe Henriot, ministro pri Informado de la registaro de Viŝio, petanta la mortkondamnon de la "judo Jean Zay".

En sia malliberejo de Riom, Jean Zay povis daŭre akcepti regule sian edzinon kaj siajn du filinojn, el kiuj la dua naskiĝis post lia arestado. Li povis skribi kaj komuniki kun siaj amikoj. Tie, li elektis resti laŭleĝa, kaj rifuzis forfuĝon, kiun la Rezistado povus facile realigi, pro sia potenco en la regiono. Li plu laboris dum sia mallibereco, pretigante la reformojn, kiujn li planis ekfunciigi post la liberiĝo.

La murdo[redakti | redakti fonton]

Sed la 20-an de junio 1944, milicanoj de Joseph Darnand venis preni lin en la malliberejo, pretekste de translokado al la malliberejo en urbo Melun. Ili komprenigas lin, ke ili estas maskitaj rezistadanoj, kies misio estas kunigi lin kun la makizo, kaj murdas lin en arbaro ĉe Mollies en Aliero.

Lia korpo estos trovita de ĉasistoj en 1946, kaj liaj murdintoj persekutitaj.

La postmorta rehonorigo[redakti | redakti fonton]

La 5-an de julio 1945, la apelacia kortumo de la urbo Riom reekzamenas la faktojn riproĉitajn al la subleŭtenanto Jean Zay, konstatas ke je neniu momento, li evitis la militistan aŭtoritaton, kaj ke « la persekutadoj faritaj kontraŭ la subleŭtenanto Jean Zay povas klariĝi nur per la deziro, kiun havis la registaro trafi parlamentanon, kies politikaj opinioj estas kontraŭ ĝi, kaj kies misfamigo gravis pro la alta aŭtoritateco ligita al lia persono. »

Do ĝi nuligis la maljustan verdikton de la 4-a de oktobro 1940, kaj Jean Zay estis rehonorigita, postmorte.

Li estis entombigita en la Panthéon inter la grandaj francaj politikuloj en 2015, la 27-an de majo.

Verko[redakti | redakti fonton]

Kiel ministro pri Nacia Edukado kaj Belartoj[redakti | redakti fonton]

La signifo de la reformoj de Jean Zay[redakti | redakti fonton]

"Laŭ Jean Zay, la Respubliko baziĝas antaŭ ĉio sur la civitismo kaj la inteligenteco de la civitanoj, tio estas sur ilia intelekta kaj morala edukado. (...) Kontraŭ la socia memkonservo, sed ankaŭ kontraŭ la revoluciaj utopioj, la politiko estas tiu movado per kiu la homaro kleriĝas kaj fariĝas iel pli inda je si mem". (Antoine Prost) Ne estus penseble provi klarigi la agadon de Jean Zay, ne relokante ĝin en la kunteksto de la politika agado. Ekde lia maĵoritato, fakte, li opiniis ke "la intelektulo ne povas ne elekti en la disputo, kiu ĉiutage en la forumo, starigas la civitanojn unuj kontraŭ la aliaj". Ja tie estas, verŝajne, la deirpunkto de lia politika engaĝiĝo.

Jean Zay ekestris la Nacian Edukadon sen antaŭaverto, do ne surbaze de pedagogia famo, sed ja surbaze de siaj kapabloj pri analizo kaj modereco, kaj de sia virta kuraĝo, ke li havis ĉi tiun eminentan postenon. Ĉar Jean Zay estis antaŭ ĉio politika homo, prefere al politikisto, tio estas ke li estis el tiu malofta speco de homo, al kiu la ago pli gravas ol la potencludo. Kaj tiu agado, en la tempo de ĉiuj diktaturoj (Germanio, Italio, Hispanio, kaj eĉ la francaj kontraŭrespublikaj partioj), estis vivnepra por homo de konvinkoj. Alveninte ĉe la posteno de ministro pri Nacia Edukado, li estis kompreninta, ke la Respubliko povis esti defendita, servita, konstruita nur de popolo instruita kaj edukita laŭ ĝiaj demokrataj valoroj. Ĉar demokratio kaj Respubliko ŝajnis al parto de la loĝantaro elekteblecon, kiun oni povas aboli: en 1934, "Le Petit Journal" (la ĵurnaleto) organizis opinisondon: "se Francio bezonus diktatoron, kiun vi elektus ?" Pétain alvenis unua. Tute konscia pri la fundamenta graveco de tiuj laboroj post la okazaĵoj de februaro 1934, viziula, tranĉa, sed sen iluzio, li uzos sian tutan fervoron por servi ĉi tiun kaŭzon.

Unu el la karakterizaĵoj, kiujn Jean Zay plej bedaŭris, estis tiu, kiu okazigas la perdon, por la Respubliko, de valoraj homoj, laboremaj kaj naturdotitaj, kiuj, pro manko de mono, ne povis atingi postenojn en kiuj ili povintus doni la plejbonon el si. Inverse, senvaloruloj kaj maldiligentuloj, dank'al sia riĉo, povas senpene atingi altajn publikajn postenojn, sen eĉ havi taŭgan instruadon. Tiam ekestis la ideo pri ENA (nacia administracia altlernejo), kiu naskiĝis nur post la milito. La ĵusa aktualeco montras, ke la celo de Jean Zay, nuntempe, estas ne tre bone atingita, ĉar ĝiaj lernantoj pludevenas ĉefe el la eminentula medio, pluigante respublikon de eminentuloj. Tamen la unuecigo de ilia instruado konsistigas evidentan progreson. Tiel angla ĵurnalisto skribis antaŭ nelonge: "...Ili ankaŭ havas ege kvalifikitan administracion, adaptitan al modernaj tempaj defioj, senton pri la Historio kaj nacio."

Lia granda projekto pri reformo de la edukadsistemo (deponita en 1937, sed neniam privoĉdonita pro la milito), unu el le plej ellaborita iam ajn elpensita, deiris de la sama konvinko, ke la virto, la intelektaj kapabloj, kaj, uzanta ekskutiman esprimon, la koro, ne estas propraĵo de la riĉaj klasoj, kaj ke la socio hava multon gajnotan konsenti maksimuman ŝancon al ĉiuj, kaj ankaŭ instruadi plej eble kiel bone la plimulton. Necesas ankaŭ remeti lian agadon laŭ pli tempa vidpunkto, en la agado de la Popolfronta registaro, kiu celis kreskigi ĝis la laboristaj klasoj vivon el multe pli bona kvalito, tio, laŭ Jean Zay, kio necesis la kulturon kaj instruadon, samgrade kiel la distraĵoj, tiuj famaj "kunpagaj ferioj", kiujn oni pli memoras hodiaŭ kiel simbolaj de tiu epoko.

La efektivaj reformoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ministro, Jean Zay iniciatis la multobligon de stipendioj por la lernantoj en elementa lernejo, la devigan lernotempon ĝis dek-kvar jaraĝa (transiro de 13 al 14), la feriojn estigitajn de la 14-an de julio anstataŭ la 31-an, la batalon kontraŭ la lerneja trolaboro, la limigon de klasoj al 35 lernanatoj (anstataŭ 60 aŭ pli), la gviditajn agadojn, la enkondukon de la sporta edukado deviga, la kreon de la Supera Komitato de la Servoj por la Lerneja kaj Universitata Junularo (praulo de la CROUS, kiu naskiĝis post la milito)... Li kreas multajn klasojn, kantinojn kaj ferikoloniojn. Jean Zay estas ankaŭ en la origino de la Nacia Lernejo pri Administrado (Francio) (nacia administracia altlernejo), de la Festivalo de Cannes, de la CNRS (nacia centro pri scienca esplorado), kaj li subtenas la "bibliobus" (busbibliotekojn).

Kaj en la administra cirkulero de 1938: «La instruado de Esperanto estas aprobita en la publikaj lernejoj kadre de soci-edukaj agadoj. La lernantoj kiuj deziras lerni esperanton estas instruitaj ene de la lernejo de nepagita fakinstruisto.»

Kiel verkisto[redakti | redakti fonton]

Jean Zay verkis dum sia mallibero: "Souvenirs et solitude" (memoraĵoj kaj soleco) publikigita unuafoje en 1945.

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]