Josephine Baker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Josephine Baker
Josephine Baker 1950.jpg
Persona informo
Naskonomo Freda Josephine McDonald
Naskiĝo 3-an de junio 1906 (1906-06-03)
en Sankta Luiso, Misurio
Morto 12-an de aprilo 1975 (1975-04-12) (68-jara)
en Pitié-Salpêtrière Hospital
Mortokialo cerba sangado
Tombo Monako
Lingvoj franca angla
Loĝloko ParizoNovjorkoSankta Luiso
Ŝtataneco UsonoFrancio
Subskribo Josephine Baker
Familio
Edz(in)o Jo Bouillon
Infano Jean-Claude Baker
Okupo
Okupo kantisto • vedette • filmaktoro • surstrata artisto • dancisto • ĵazmuzikisto • modeloaktoro
TTT
Retejo http://www.cmgww.com/stars/baker/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Josephine Baker

Josephine BAKER, origine: Freda Josephine MCDONALD (naskiĝis la 3-an de junio, 1906, mortis la 12-an de aprilo, 1975) estis usona kantistino, aktorino kaj dancistino malhelhaŭta. Baker estis la unua afro-amerikana amuzisto, kiu akiris internacian stelulinan statuson kaj ekspluatis tiun statuson dum la dua mondmilito por antaŭenigi temojn de franca rezisto al la nazioj kaj en la 1960-aj jaroj aliĝis al la lukto de la Usona Civitanrajta Movado kaj fariĝis unu el la simboloj de tio lukto. Baker estis grava figuro en la afro-amerikana kultura renesanco okazinta inter la mondmilitoj, kaj ankaŭ servis kiel muza figuro por kulturaj figuroj kiel verkistoj Ernest Hemingway kaj F. Scott Fitzgerald, pentristo Pablo Picasso kaj modokreanto Christian Dior.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Sankta-Luizo, Misurio, ŝi pasigis sian junaĝon en malriĉeco. Poste ŝi mem diris, ke ŝi "komencis danci por ne frosti". Kiel 13-jarulino ŝi unuafoje edziniĝis. La edzeco fiaskis, kaj du jarojn poste ŝi edziniĝis duan fojon, sed post plia jaro nur unu afero restis de tiu ĉi edzeco: la nomo BAKER.

Unuajn sukcesojn kiel dancistino ŝi spertis en Novjorko, sed tie ŝi ankaŭ spertis rasismajn antaŭjuĝojn, kaj fine ŝi decidis elprovi sin en Eŭropo. La 2-an de oktobro, 1925 ŝi komencis grandan karieron en la Pariza Théâtre Champs Elysées. Pro sia erotika danco, dum kiu ŝi prezentis sin vestite nur per banana jupo, ŝi rapide famiĝis. Post sukcesoplena turneo tra Eŭropo ŝi revenis al Francio kaj fariĝis stelulino de la "Folies Bergères".

Baker (kromnomita "Bronza Venuso", "Nigra Perlo", "Kreola Diino" kaj nur "La Baker") fariĝis la plej sukcesa usona stelulino en Francio kaj kaptis la imagon de la "perdita generacio" de la junaj usonanoj, kiuj loĝis en la urbo. Kiel dorlotbesto ŝi adoptis gepardon, kiu donis al ŝi diamantokovritan kolumon.

En 1934 ŝi partoprenis en la resurscenigo de la opereto La créole ("La kreola") de Jacques Offenbach, kiu havis grandan sukceson. Por ĉi tiu agado ŝi lernis klasojn pri voĉevoluo kaj fariĝis de sovaĝa dancistino al kantistino,kaj fakte divao.

Ŝi aperis en kelkaj filmoj, plejparte mutaj, kies lasta estis Princesse Tam Tam de 1935. Samjare ŝi ekskursis en Usono, sed en sia puritana patrujo ŝi ne havis la sukceson, kiun ŝi konis en liberala Francio. La manko de sukceso ankaŭ helpis la fakton, ke Baker rifuzis prezenti en salonoj, kie estis enkondukita disiĝo inter nigruloj kaj blankuloj, fenomeno, kiu karakterizis preskaŭ ĉiujn distrajn salonojn de la intermilita periodo.

Por siaj agadoj dum la dua mondmilito al ŝi estis premiita la Medalo Croix de Guerre (Kruco de Milito) kaj la Médaille de la Résistance (Medalo de Rezisto) fare de Charles de Gaulle kaj estis kronita Kavaliro de la Franca Honora Legio.

En la 1950-aj jaroj, kvankam ŝi vivis en Francio, ŝi subtenis la afrikusona civilrajta movado. La 28-an de aŭgusto 1963, ŝi partoprenis la "Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj Libero", vestita per libera Francia uniformo kaj ornamita per siaj ekscelencaj medaloj, kune kun Martin Luther King, kiu faris la faman paroladon "Mi havas Revon". Ŝi estis la sola virino kiu prelegis ĉe ĉi tiu manifestacio.

Ŝia privata vivo tamen ne ĉiam estis feliĉa: Ĉiu el ŝiaj entute ses edzecoj fiaskis. Baker, kiu estis ambaŭseksema, interalie interrilatis kun la pentristino Frida Kahlo.

Bater protestis kontraŭ rasismo per nekutima maniero, adoptante 12 infanojn de diversaj nacioj kaj haŭtkoloroj. Kun sia "pluvarka familio", kiun ŝi nomis la "Ĉielarka Tribo", ŝi vivis en franca kastelo, ofte kun financaj malfacilaĵoj.

La 8-an de aprilo 1975 Josephine Baker festis sian 50-jaran laborjubileon per pompa prezentado. Malmultajn tagojn poste ŝi mortis de kor-atako. La entombigo kaŭzis grandan atenton en Francio: Eĉ la ŝtatestro Valéry Giscard d'Estaing esprimis sian funebron.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]