Kolumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri homa vestero. Por informoj pri besta vestero, vidu la paĝon Kolzono.
Franz Hals: Portreto de staranta virino (ĉ. 1643) - Ekzemplo de punta kolumo, ĝis brakoj

Kolumo estas parto de vesto ĉirkaŭanta kolon kaj estas aŭ alkudrita al resto de vesto aŭ estas memstara. Ĝi havas funkciojn – protekti kolon kaj plibeligi ĝin; la estatika funkcio superas, kaj en historio kaj en nuntempo.

Vestaĵoj havantaj kolumon povas esti: mantelo, ĉemizo, robo kaj aliaj.

Kolumo kun bantokravato