Krispo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

vidu ankaŭ krispo (biologio): refaldo de la peritoneo, kiu fiksas la diversajn partojn de la intestoj (mezentero, mesoentero)

Filipo la 3-a portretita portanta krispon

Krispo estas kolumo, simpla aŭ duobla, el plisita aŭ rondfaldetita amelita tolopunto, surmetita ĉefe de viroj, sed ne nur, en la 16a kaj 17a jarcentoj, kaj de virinoj en pli modernaj tempoj. Tiu ornamo de la kutima vesto, propra de altaj sociaj klasoj, videblas ankoraŭ en multnombraj pentraĵoj de monarkoj kaj gravuloj de la menciitaj jarcentoj. Ĉe rifinitaj skoloj pentrartaj, tiu detalo de la vestaro povas iĝi grava ero de la pentraĵo.