3-a de junio
Aspekto
Pending
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
| junio | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
| 29 | 30 | |||||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 3-a de junio estas la 154-a tago de la jaro (la 155-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 211 tagoj restas.
Je la 3-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 1098: Krucistoj konkeris Antioĥion (Turkio)
- 1145: Papo Eŭgeno la 3-a anoncis interdikton kontraŭ la ribelemaj moraviaj princoj
- 1326: Landlima interkonsento inter Novgoroda Respubliko kaj Norvegio
- 1458: Papo Kaliksto la 3-a sanktigis Vincenton Ferrer
- 1460: Dum Dektrijara Milito papo Pio la 2-a ekskomunikis batalantajn kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj prusajn sejmetojn kun iliaj aliancanoj, t.e. reĝon de Pollando Kazimiro la 4-a kun ties subuloj
- 1527: Pollando: incendio de Lvovo
- 1539: Hernando de Soto anoncis alligon de Florido al Hispanio
- 1621: Fondo de Nederlanda Okcidenthinda Kompanio, kiu akiris monopolon konforme al la ĉarto donita de Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
- 1652: Komenco de dutaga masakrado de 8000 polaj militkaptitoj post la batalo de Batoh, inter la pola armeo kaj la kozaka-tatara armeoj
- 1654: Francio: Ludoviko la 14-a kroniĝis en Reims
- 1740: Reĝo de Prusio Frederiko la 2-a malpermesis torturojn escepte de ŝtatperfido kaj mortigo de gravuloj
- 1769: Pasado de Venuso surfone de la sundisko
- 1784: Usona Kongreso voĉdonis fondon de Usona Terarmeo
- 1809: Nokte de la 3-a/4-a de junio aŭstra armeo forlasis Varsovion
- 1839: En Kantono komenciĝis detruo de opio, kio kaŭzis britan-ĉinan opian militon
- 1844: Lasta konata paro de grandaj aŭkoj estis mortigita sur la insulo Eldey, ĉe la marbordo de Islando
- 1887: Konstruo de Kiela Kanalo komenciĝis - ĝi ligis Baltan Maron kun Norda Maro tra Ŝlesvig-Holstinio
- 1892: Liverpool FC estis fondita
- 1896: Rusia imperio kaj Ĉinio subskribis en Moskvo aliancan traktaton, interalie permesintan al Rusio konstruon kaj funkciadon de la Ĉina orienta fervojo en Manĉurio
- 1902: La plej larĝa notita en la historio tornado trapasis mezan Francion - la funelo estis 3 km larĝa kaj postlasis 7 km detruzonon, mortigante 1 personon
- Unua mondmilito
- 1915: La tria sieĝo de Fortreso Przemyśl finiĝis — al la urbo venis soldatoj de Bavario kaj la kvara aŭstro-hungara divizio de kavalerio, rusoj retiriĝante eksplodigis pontojn sur la rivero San
- 1917: Italio proklamis sendependecon de Albanio sub la propra protektorato
- 1918: Deklaracio de la ĉefministroj de Francio, Britio kaj Italio konstatanta interalie, ke kreo de sendependa Pollando estas unu el kondiĉoj de la paco
- 1925: Unuan fojon al sendependa Pollando alvenis Maria Skłodowska-Curie donacante radiumon
- 1929: Dua Pola Respubliko: komenco de plurtaga tumulto fone de kontraŭjudismo kaj kontraŭ la registaro en Lvovo
- 1932: Ásgeir Ásgeirsson iĝis ĉefministro de Islando
- 1932: Édouard Herriot la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1934: Registaro de Ĉeĥoslovakio oficiale aliĝis al la franc-sovetia projekto de Orienta Pakto por kolektiva sekureco
- 1939: Dromo de ĉevalvetkuro en Varsovia kvartalo Służewiec malfermita
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj pafmortigis 60 polojn en Rzeszów; Parizo estis bombita de Luftwaffe - atako al aerodromoj kaj aviadfabrikoj en la regiono; Okcidenta Fronto: ariergardoj de franca 16-a Armea Korpuso defendis Dunkirkon - el la urbo evakuiĝis 26 746 personoj (en tio pli ol 20 mil francoj); funkciulo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio Franz Rademacher proponis, ke la insulo Madagaskaro fariĝu disponebla kiel setlejo por translokigo de la juda loĝantaro de Eŭropo
- 1941: soldatoj de Wehrmacht masakris ĉirkaŭ 180 loĝantojn de greka vilaĝo Kandanos sur Kreto, venĝe pro onidira mortigado de germanaj militkaptitoj; Tria Regno: lasta transporto orienten de trupoj por realigo de la operaco Barbaroso komenciĝis — po 12 kirasitaj kaj motorigitaj divizioj; Irako: britoj ekokupis Mosulon; Britio donis al Ĉinio krediton
- 1942: Operaco Reinhardt: germana polico pafekzekutis en Varsovia geto 110 judojn; germanoj likvidis unuan geton en Przemyśl pafmortigante ĉirkaŭ 70 malliberigitojn (dua parto de la urbo estis okupata de la Ruĝa Armeo ĝis la 24-a de junio 1941); Pacifika Fronto: Batalo de Midway komencita - usonaj aviadiloj atakis japanan ŝiparon
- 1943: Germana venĝa masakro de vilaĝo Strużki (apud Staszów) pro pli frua nesukcesinta ĉi-loke partizana embusko kontraŭ ĝendarmoj - oni murdis kaj vivbruligis 74 aŭ 96 loĝantojn; Gestapo en Pojałowice (apud Miechów) pafmortigis 60, kaj en Varsovio 42 personojn; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Chyniówka (proksime al Zdołbunów, nun en Rivna provinco) ĉirkaŭ 100 polojn kaj bruligis 40 farmobienojn; nokte soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Kievo kaj Roslavl; en Sielce apud Okao (proksime al Rjazan) formiĝis Unua Aŭtonomeca Virina Bataliono; Alĝero: Franca Komitato por la Nacia Liberigo kunfondita de generalo Charles de Gaulle; nokte germana aviado atakis Gorki
- 1944: germana polico pafmortigis en Lublin 50 personojn venĝe pro atako al gardejo; en Litovio germanoj bruligis vilaĝon Pirčiupiai (Komunumo Varėna) kun ties 119 loĝantoj; Charles de Gaulle iĝis prezidanto de la Provizora registaro de la Franca Respubliko; Itala Fronto: brita 8-a Armeo konkeris Anagni, kaj usona 5-a Armeo Lanuvion
- 1945: ordone de la Supera Komandantaro de Pola Soldataro oni fondis Ĉefan Inspektejon de Setlado kun sidejo en Poznań kaj sendis pluajn unuojn de sapeistoj por senminigi la landon
- 1947: Brita Hindio: vicreĝo de Barato Louis Mountbatten proponis planon por la dispartigo de Hindio, kun kiu Mahatma Gandhi malkonsentis
- 1948: Stalinismo: la plej bona pola flug-aso Stanisław Skalski estis arestita sub falsaj akuzoj pri spionado fare de Ministerio pri Publika Sekureco
- 1950: Himalajo: unua montogrimpo de francoj al Anapurno
- 1951: Regopovoj de Pola Popola Respubliko sub premo de Sovetunio redonis parton de teritorio de la urbo Bełz (nun en Lviva provinco), anstataŭe ricevante terenojn ĉirkaŭ Ustrzyki Dolne
- 1951: Papo Pio la 12-a beatigis Pion la 10-an
- 1951: Socialista Internacio fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno
- 1953: Monreformo en Ĉeĥoslovakio: 20 000 homoj manifestaciis en Plzeň post la monreformo — unuaj amasaj manifestiĝoj de civila malobeo post la komunisma puĉo februare 1948, armeo kaj Popola Milico intervenis, centoj da arestitoj
- 1955: Konferenco de Messino, dediĉita interalie al Eŭropa Komunumo pri Atomenergio, finiĝis
- 1959: Singapuro akiris aŭtonomecon
- 1960: En Japanio fondiĝis transnacia firmao de videoludoj Sega
- 1961: En Vieno renkontiĝis John F. Kennedy kaj Nikita Ĥruŝĉov
- 1968: En Novjorko feministino Valerie Solanas pafe vundis artiston Andy Warhol
- 1969: Star Trek: en Usono oni prezentis lastan epizodon de la sciencfikcia televida serio Stela Vojaĝo: La Origina Serio
- 1975: Ĉeĥoslovakio: unua landa kongreso de la Asocio de Katolika Pastraro Pacem in terris estis malfermita en Brno
- 1977: Malaperigo: lekciisto de hinda filozofio Leon Cyboran malaperis
- 1982: Milita stato en Pollando: malaperis 17-jara lernanto Emil Barchański, partoprenanta en opozicia agado en Varsovio
- 1987: Leningrado: en rok-klubo Viktor Coj ekkantis Sangogrupo
- 1988: Belorusaj arkeologoj Zianon Paźniak kaj Jauhien Szmyhaliou publikigis en la beloruslingva revuo "Literaturo kaj Arto" artikolon Kurapaty — vojo al la morto, en kiu ili unuafoje informis pri amasaj tomboj de homoj mortpafitaj de NKVD en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj
- 1988: En Vilno fondiĝis iniciata grupo de Litova Movado favore al Perestrojko Sąjūdis
- 1989: Pollando: el lago en Kętrzyn oni elprenis korpon de Robert Możejko, aktivulo de la Federacio de Batalanta Junularo de Varmio kaj Mazurio, supozeble murdita de funkciuloj de la Sekureca Servo
- 1989: Placo Tian An Men: nokte de la 3-a kaj 4-a de junio ĉinaj regopovoj subpremas per tankoj protestojn sur placo Tian An Men
- 1989: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni mortis en Teherano
- 1992: Brazilo: en Rio de Janeiro komenciĝis Pintkonferenco pri la Tero
- 1995: Usedom: la plej longa piero/moleo en kontinenta Eŭropo malfermiĝis en Heringsdorf
- 1997: Lionel Jospin iĝis ĉefministro de Francio
- 2001: Alejandro Toledo gajnis prezidentan balotadon en Peruo
- 2004: Pollando: en Bełżec oni inaŭguris monumenton memorigantan viktimojn de ekstermejo nazia ekstermejo Bełżec/Belzec
- 2006: Parlamento de Montenegro proklamis sendependecon de la lando, antaŭe unuiĝinta kun Serbio
- 2008: Senatano Barack Obama estis nomumita de Demokrata Partio kandidato por prezidenta balotado
- 2011: Prezidento de Jemeno Ali Abdula Saleh estis grave vundita pro raketa atako kontraŭ prezidenta palaco en Sanao
- 2013: Komenco de la proceso kontraŭ usona soldatino Chelsea Manning pro malkaŝado pere de WikiLeaks de sekretigitaj registaraj informoj
- 2014: Oficanta prezidento de Sirio Baŝar al-Asad estis elektita por tria oficperiodo
- 2015: Raimonds Vējonis elektiĝis en Saeima prezidento de Latvio
- 2015: Ukrainio: batalo de Marjinka (Donecka provinco) - malvenko de separistoj
- 2017: Pli ol 1,5 mil personoj vundiĝis pro paniko sur unu el placoj de Turino dum rigardado de finala matĉo inter Juventus FC kaj Real Madrid
- 2017: Funkciigo de interreta socia reto inter ukrainoj
- 2019: Brigitte Bierlein kiel unua virino iĝis kancelierino de Aŭstrio
- 2020: Dum Monda Ekonomia Forumo en Davos, ties iniciatinto Klaus Shwab proklamis kune kun Karlo, princo de Kimrujo tutglobigan Grandan Restarton
- 2025: Invado de Rusio en Ukrainion: Sekurec-Servo de Ukrainio la trian fojon atakis Krimean ponton, ĉi-foje per submaraj minoj kaj posta eksplodigo de abutmentojn, kio malfortigis la konstruaĵon por atingi ties alarman staton
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1576: Johano Diodato, svisa profesoro pri teologio, aŭtoro de la unua traduko de Biblio en la italan (m. 1649)
- 1674: Matthias Buchinger, germana muzikisto kaj prezentisto (m. 1740)
- 1676: Péter Apor, hungara historiisto kaj verkisto, transilvania magnato (m. 1752)
- 1723: Giovanni Antonio Scopoli, aŭstra kuracisto kaj naturesploristo (m. 1788)
- 1726: James Hutton, skota kreinto de la moderna geologio (m. 1797)
- 1770: Manuel Belgrano, argentina militisto kaj politikisto (m. 1820)
- 1773: Michael Gotthard Fischer, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1829)
- 1788: László Péterfi, hungara bibliotekisto (m. 1848)
- 1801: František Škroup, ĉeĥa komponisto (m. 1862)
- 1808: Jefferson Davis, prezidanto de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko (m. 1889)
- 1817: Klementino de Orleanio, franca princino (m. 1907)
- 1837: Joseph Langen, germana teologo prakatolika (m. 1901)
- 1839: Paul Lindau, germana verkisto, ĵurnalisto kaj teatrestro (m. 1919)
- 1843: Frederiko la 8-a, reĝo de Danio (m. 1912)
- 1844: Detlev von Liliencron, germana verkisto (m. 1909)
- 1848: John Pollen, irlanda juĝisto kaj esperantisto aganta en Brita Hindio (m. 1923)
- 1852: Heinrich Georges, germana bibliotekisto kaj klasika filologo (m. 1921)
- 1854: Leoš Janáček, ĉeĥa komponisto (m. 1928)
- 1858: Józef Waśniewski, pola esperantisto kaj ĵurnalisto, kontribuanta al "La Esperantisto", "Lingvo internacia", enestanta en Fundamenta Krestomatio (m. 1897)
- 1865: Georgo la 5-a, reĝo de Britio (m. 1936)
- 1873: Hermann Häfker, germana esperantisto, aŭtoro de prihistoria libro Jarmiloj Pasas, mortinta en la koncentrejo Mauthausen-Gusen (m. 1939)
- 1877: Raoul Dufy, franca pentristo (m. 1953)
- 1885: Fortunát Domokos Boros, rumania hungara franciskano, verkisto (m. 1953)
- 1894: Herbert Boeckl, aŭstra pentristo, altlerneja profesoro (m. 1966)
- 1897: Giorgio Canuto, itala profesoro pri jurmedicino, vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio, kontribuanta al "Internacia Medicina Revuo" kaj "Scienca Revuo", prezidanto de UEA, konata de la Fondaĵo Canuto (m. 1960)
- 1906: Josephine Baker, usona aktorino, dancistino kaj kantistino (m. 1975)
- 1906: Gábor Tuzson, rumania hungara inĝeniero (m. 1996)
- 1910: Paulette Goddard, usona aktorino (m. 1990)
- 1910: Anselm Schwab, aŭstra teologo kaj filologo (m. 1983)
- 1922: Alain Resnais, franca reĝisoro (m. 2014)
- 1925: Tony Curtis, usona aktoro (m. 2010)
- 1925: Gelu Păteanu, rumana poeto, tradukisto kaj verkisto (m. 1995)
- 1926: Allen Ginsberg, usona poeto (m. 1997)
- 1929: Werner Arber, svisa Nobelpremiita genetikisto kaj mikrobiologo
- 1930: Václav Vorlíček, ĉeĥa filmreĝisoro (m. 2019)
- 1931: Raúl Castro, prezidento de Kubo
- 1932: Fred Lebow, usona maratonisto (m. 1994)
- 1933: Júlia Horváth, rumania hungara ĵurnalistino
- 1933: Isa bin Salman Al Ĥalifa, emiro de Barejno (m. 1999)
- 1934: Lajos Sylvester, rumania hungara teatrestro, ĵurnalisto, verkisto (m. 2012)
- 1935: Enzo Jannacci, itala kantaŭtoro (m. 2013)
- 1941: Annamária Biluska, rumania hungara aktorino
- 1942: Marek Koterski, pola filmreĝisoro kaj artisto
- 1948: Éva Orendi, rumania hungara grafikistino, bestprotektantino
- 1949: Ildikó Novák, rumania hungara tekstilartistino
- 1950: Suzi Quatro, usona kantistino kaj aktorino
- 1958: Csaba Vass, rumania hungara pentristo
- 1961: Lawrence Lessig, usona juristo, fondinto de Krea Komunaĵo
- 1961: Norbert Gstrein, aŭstra verkisto kaj matematikisto
- 1967: Anderson Cooper, usona ĵurnalisto, milita raportisto, verkisto, entreprenisto
- 1972: Julie Gayet, franca aktorino kaj produktoro
- 1980: Tamim bin Hamad Al Thani, emiro de Kataro
- 1982: Jelena Isinbajeva, rusia atletikistino, mondrekordulino pri stanga altsalto
- 1986: Rafael Nadal, hispana tenisisto
- 1986: Tomáš Verner, ĉeĥa artsketisto
- 1992: Dilraba Dilmurat, ĉina aktorino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1411: Leopoldo la 4-a, duko de Aŭstrio kaj Tirolo (n. 1371)
- 1605: Jan Zamoyski, pola magnato, filologo, humanisto, oratoro, kanceliero kaj reĝa sekretario (n. 1542)
- 1649: Manuel de Faria e Sousa, portugala hispanlingva historiisto, poeto, filozofo, verkisto, filologo, ambasadoro kaj moralisto (n. 1590)
- 1657: William Harvey, angla anatomo kaj fiziologo (n. 1578)
- 1795: József Kármán, hungara advokato kaj unua hungara beletra prozisto (n. 1769)
- 1813: Wilhelm Gottlieb Becker, germana arthistoriisto kaj verkisto
- 1822: René-Just Haüy, franca mineralogo (n. 1743)
- 1826: Nikolaj Karamzin, rusa historiisto, verkisto kaj publicisto (n. 1766)
- 1855: Krzysztof Celestyn Mrongovius, pola protestanta predikisto, verkisto, lingvosciencisto, filozofo, tradukisto (n. 1764)
- 1861: Melchor Ocampo, meksika sciencisto, ĉefministro (n. 1814)
- 1875: Georges Bizet, franca muzikisto kaj komponisto (n. 1838)
- 1877: Ludoviko de Köchel, aŭstra muzikologo, verkisto, komponisto, botanikisto kaj eldonisto (n. 1800)
- 1884: Jan Larisch-Mönnich, ĉeĥa nobelo, karbobarono (n. 1821)
- 1887: Károly Szathmári Pap, hungara-rumana pentristo kaj grafikisto (n. 1812)
- 1890: Oskar Kolberg, pola etnografo, folkloristo kaj komponisto (n. 1814)
- 1891: Gergely Patrubány, hungara kuracisto (n. 1830)
- 1899: Johann Strauss (filo), aŭstra komponisto (n. 1825)
- 1922: Hilma Hall, finna esperantistino kaj tradukistino (La Botistoj), kontribuinta al verkado de Finna-Esperanta Vortaro (n. 1854)
- 1924: Franz Kafka, aŭstra germanlingva verkisto (n. 1883)
- 1925: Camille Flammarion, franca astronomo, scienca esploristo kaj sciencpopulariganto, esoterulo (n. 1842)
- 1931: Miklós Bodoni, rumania hungara poeto (n. 1905)
- 1932: Rudolf Kremlička, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto (n. 1886)
- 1933: Jenő Bugél, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro de antologioj (n. 1882)
- 1937: Emilio Mola, hispana militisto, kaŭzinto de la Hispana Enlanda Milito (n. 1887)
- 1938: Bruno Mann, germana politikisto kaj juristo (n. 1874)
- 1938: Siegfried Eduard Spielmann, svisa esperantisto, doktoro pri politik-ekonomiaj sciencoj, honora prezidanto de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro (n. 1890)
- 1946: Miĥail Kalinin, bolŝevika revoluciulo, membro de la sovetia registaro (n. 1875)
- 1946: György Vastagh, hungara skulptisto (n. 1868)
- 1952: Lajos Czellér, rumania hungara sindikatestro, historiisto (n. 1896)
- 1963: Ede Bresztovszky, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1889)
- 1963: Johano la 23-a, papo, sanktulo (n. 1881)
- 1964: Frans Eemil Sillanpää, finna verkisto Nobelpremiita (n. 1888)
- 1970: Hjalmar Schacht, germana ekonomikisto (n. 1877)
- 1977: Roberto Rossellini, itala kinreĝisoro (n. 1906)
- 1978: Kálmán Halász, hungara redaktoro, inĝeniero (n. 1900)
- 1981: László Bányai, rumanihungara historiisto (n. 1907)
- 1982: Emil Barchański, pola lernanto kaj opoziciisto en Pola Popola Respubliko (n. 1965)
- 1987: István Molnár, hungara koreografo (n. 1908)
- 1989: Ruhollah Ĥomejni, islama ŝijaisma klerikulo, gvidanto de la Irana Revolucio kaj la plej supera gvidanto de Irano (n. 1902)
- 1990: Robert Noyce, usona komputosciencisto, kunfondinto de firmao Intel kaj kuninventinto de integra cirkvito (n. 1927)
- 2000: Sándor Károly, rumania hungara skulptisto (n. 1948)
- 2001: Honorka Éva Hégető, hungara televidraportistino (n. 1971)
- 2001: Anthony Quinn, usona aktoro, pentristo kaj skulptisto (n. 1915)
- 2005: Leon Askin, aŭstra aktoro kaj reĝisoro (n. 1907)
- 2009: David Carradine, usona aktoro (n. 1936)
- 2015: Lajos Magyari, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1942)
- 2016: Muhammad Ali, usona boksisto (n. 1942)
- 2021: Anerood Jugnauth, maŭricia politikisto (n. 1930)
- 2024: Sabine Ladstätter, aŭstra arkeologino (n. 1968)
- 2025: Edmund White, usona verkisto (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Karlo Lŭanga, afrika gentestro kaj liaj 13 kunuloj, brulŝtiparumitaj en nuna Ugando
- Johano la 23-a, papo
- Kristokorpa Festo, okazanta la duan ĵaŭdon post Pentekosto, ekde la 13-a jarcento
(en 2020 la 11-an de junio, en 2021 la 3-an de junio, en 2022 la 16-an de junio)
- Montenegro: Tago de Sendependeco
- Monda Bicikla Tago
- Pollando: Tago de Bona Pritakso
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 3-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.