Jan Larisch-Mönnich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jan Larisch-Mönnich
Jan Larisch-Mönnich
Jan Larisch-Mönnich

Naskiĝo 30-an de majo 1821 (1821-05-30)
en Dolní Životice
Morto 3-an de junio 1884 (1884-06-03) (63-jara)
en Northamptonshire
Information icon.svg
vdr

Jan Larisch-Mönnich (n. la 30-an de majo 1821, Dolní Životice[1] – m. la 3-an de junio 1884, kastelo Lamport Hall en Northamptonshire, Anglio) estis ĉeĥa nobelo, proprumanto de parceloj kaj senjorujoj en Silezio kaj karbobarono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li finstudis juron en Universitato de Vieno, kiun li finis en la jaro 1841. Post la finigo de la universitato li laboris en ŝtataj servoj. En la jaro 1849 li edziĝis kun Františka Kast von Ebelsberg. En la jaro 1859 li forveturis Anglion, por ke li studu praktikan fukciadon de industriaj entreprenoj kaj agrikultura produktado, kiujn li transprenis post sia patro. Sed plu li agadis eĉ politike – li estis Silezia hetmano (18611865). Ekde la 27-a de julio 1865 ĝis januaro de 1867 li estis ministro en registaro de Richard Belcredi, el sia funkcio li foriris je propra peto ankoraŭ antaŭ tio, ol la registaro la 7-a de februaro 1867 finiĝi. Ekde la jaro 1871 li estis imperiestra supera kortuma marŝalo. Li ankaŭ estis honorita per diversaj ordenoj: Ordeno de la Ora Ŝaffelo, li ricevis Grandkrucon de aŭstra ordenon de Leopoldo kaj li estis honora kavaliro de Ordeno de Sankta Johano.[2]

Li dediĉis sin ankaŭ al evoluo de sia senjorujo, en la jaro 1860 li komencis kun profundado de minejo Jan kaj okazis rekonstruo de koaksigejo en Karviná. Ĉijare li lasis konstrui novan bierfarejon en Karviná, kiu anstataŭigis la devenan el la unua duono de la 19-a jarcento. Antaŭ la jaro 1862 oni komencis kun profundado de minejo Karel. En la jaro 1863 li fondis distilfarejan rafinerion en Karviná. En la jaro 1871 estis profundigita minejŝakto de minejo Hlubina, kiu ligis al devena ŝakton Hlavní.

Karviná
Grafo Jan kun edzino Františka en sia sidejo en Fryštát. La dua maldekstre estas kronprinco Rudolfo Habsburga. La 31-a de oktobro 1877

Jan havis jenajn idojn:

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Matrikula registro pri la naskiĝo kaj bapto
  2. 2,0 2,1 http://www.archives.cz/zao/resources/karvina/Rodokmen-L-M.pdf

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]