Ordeno de Sankta Johano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
simbolo de la Ordeno de Johanitoj - centre la malta kruco

La Ordeno de Sankta Johano ek de la jaro 1538 estas protestanta Kavalirordeno, kiu samkiel la katolika Malta Ordeno komprenas sin kiel postsekvanto de la Kavalirordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, kiu estas la kavalira ordeno plej antikva de la mondo fondita, probable, en Jerusalemo en la jaro 1099. Tiu-ĉi plej malnova ankoraŭ ekzistanta Kavalira ordeno reiras al la Hospitalo de la Sankta Johano fondita de italaj komercistoj en Jerusalemo.

Nuntempe la Ordeno de Sankta Johano estas la portanta institucio de la internacia laboranta Johana Akcidenthelpa Organizaĵo, kiu en Germanio havas 1,4 milionojn da membroj, de la Johanaj Helpkomunumoj, de la Johana fratinaro kaj de pliaj malsanulejoj kaj flegejoj. Al la Ordeno de Sankta Johano, kiu havas sian sidejon en Potsdam, en la tuta mondo apartenas en la 18 kooperativoj respektive komandorejoj 3 900 kavaliroj. Kiel oficanta Sinjormajstro la ordenon ek de 1999 gvidas Oskaro Princo de Prusio, nepo de la lasta germana imperiestro.

La Ordena regulo[redakti | redakti fonton]

La principaro de la Ordeno de Johanitoj estas fiksita en la ordena regularo. Ĝia bazo estas la duobla tasko de la rekono de Jesuo Kristo kaj de la evangelia eklezio unuflanke kaj de la humanisma laboro aliflanke. La ordena regulo estas deviga por ĉiuj membroj. Ĝi ne donas detalajn instrukciojn, sed estas komprenata kiel gvidlinio por la vivo- kaj agmaniero de la unuopaj membroj. La plej gravaj devoj en la ordeno estas la penado por la kristana kredo, la fortigo de la frataro kaj la servado de la hodiaŭ socio per siaj propraj fortoj kaj kapabloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]