Benediktana regulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Sanktulo verkanta sian Regulon, de Hermann Nigg (1849–1928)

La Regulo de la Ordeno de Sankta Benedikto, aŭ Benediktana Regulo, latine nomata Regula monachorumSancta Regula [1], diktita de Benedikto de Nursio en 534, konsistas el prologo kaj «sepdektri ĉapitroj».

Inspiraj principoj[redakti | redakti fonton]

En la «Regulo» Sankta Benedikto zorge profitis de sia antaŭ mallonga sperto kiel ermito, kiu al li sciigis kiom da homaj mankoj malproksimigas multajn el la kontemplado pri Dio. Pro tio li proponas venki apation (iu speco de spirita «enuo» per cenobitismo, nome per komuna vivo kiu antaŭfiksas porpreĝan tempon kaj porlaboran kaj por studan tempojn (Ora et Labora = Preĝu kaj Laboru), en kiu oni foriĝu el la ekstremaj seniĝoj kaj mistraktoj de la karno altruditaj de asketoj kaj, tial, praktikeblaj ankaŭ de ordinaraj homoj (iliaj estas gregoriaj ĉantoj), la partopreno en liturgiaĵoj kaj la aŭskulto de legaĵoj laŭlonge de la tago (ekzemple dum la tagmanĝo) kaj en la sekreto de la ĉelo kaj per la studo.

Rilate la laboron, Benediktanoj ne referencas nur al tiu fizika kiu en la unuaj jarcentoj signifis precipe igi kultiveble, salubrigi, senarbigi kaj kultivi en sovaĝaj kaj senhomaj lokoj, kie monaĥoj starigadis sian abatejajn loĝejon, sed ankaŭ studejojn kaj lernejojn kaj, se okaze, laboratoriojn pro transkopii antikvajn dokumentojn (ne nur religiajn sed ankaŭ literaturajn aŭ sciencajn). Cetere por ili alia formo de preĝo estas ĝuste ilia sinteno rilate la laboron.

Tial Benedikto organizas la monaĥan travivon ĉirkaŭ tri grandaj portantaj aksoj kiuj helpas rezisti al la tentoj tenante daŭre okupitaj, kaj diversforme, la monaĥaron:

  1. kuna preĝo
  2. persona preĝo
  3. laboro

Dekomence la studo ne estas sugestata. La plejparto de la monaĥaro estis analfabeta. Tasko de la monaĥo koncernas, kun la helpo la monaĥa komunumo kies li estas membro, la plenumon de tiuj kvar devoj kun taŭga ekvilibro,ĉar kiam unu el ili ekvenkas super la aliaj monaĥismo ĉesas esti «benediktana». La monaĥoj, fakte, engaĝiĝantaj laŭ la regulo de Bendikto, fakte, ne rajtas esti kontempluloj dediĉaj nur al la preĝo, nek liturgiemuloj elspezante tutan sian tempon brevierante, nek studemuloj laŭtuthore, nek teknikistoj aŭ entreprenistoj de ĉiu ajn laboro.

En kelkaj monaĥejoj la primara aktiveco fariĝis la kpiado de antikvaj tekstoj, aparte bibliaj. Tiurilate estis rimarkite ke monaĥo kiu "kiu kopias, meditas, ĝisfunde esploras, komentas kaj disvatisgas la biblian vorton" malfermiĝis la vojon al novaj lingvistikaj sciencoj.


Prologo de la sepdektri ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

Prologo difinas la principojn de la religiula vivo (precipe la rezignon al propra volo avantaĝe de la komuna volo kaj konfidon al Kristo) kaj komparas la monaĥejon al «lernejo» kiu instruas la sciencon de la savo tiel ke la persistantoj ĝis la vivfino povu «meriti membriĝi al Krista regno».

El la postprologaj ĉapitroj, naŭ traktas pri la devoj de la Abato, dektri reglamentas la preĝadon, dudeknaŭ rilatas al la disciplino kaj puna kodo, dek ordigas la internan administradon, la restantaj dekdu koncernas diversajn priskribojn.

  • La Ĉapitro 1 skizas la kvar precipajn tipojn de monaĥismo:1 Cenobitoj, nome tiuj kiuj vivas subgvide de Abato; 2 Anakoretoj, aŭ ermitoj, kiuj vivas solece post provo en monaĥejo; 3 Sarabitoj, kiuj vivas en grupoj de du aŭ tri, sen antaŭestablitaj normoj kaj sen superulo; 4 «vagantoj», nome monaĥoj kiu vivas migrante de unu monaĥa zono al alia kaj semante diskrediton por la monaĥa profesio. La Regulo adresiĝas nur al la unuaj.
  • La Ĉapitro 2 priskribas la kvalitojn kiuj devas karakterizis Abaton, al li rekomendante ne montri partiecajn preferojn por siaj monaĥoj, konsiderante tamen apartajn meritojn, lin samtempe konsciigante pri la respondeco de la savo de la animoj al li konfiditaj.
  • La Ĉapitro 3 dekretas la devon de la Abato kunvoki la kunfratojn por ilin konsulti pri gravaj aferoj de la komunumo.
  • La Ĉapitro 4 detale precizigas la devojn de Kristano per 72 preceptoj kiujn ĝi difinas «laboriloj por la efika laboro». Laŭgranda parto ili referencas (litere aŭ spirite) al la Sanktaj Skriboj.
  • La Ĉapitro 5 preskribas tujan, ĝojan kaj senrezervan obeon al la superulo kaj tion identigas kun la unua baza grado de humileco.
  • La Ĉapitro 6 rezonas pri la silento, rekomendante moderon en la vortuzado, sed ne malhelpas la konversacion kiam ĝi necesas aŭ utilas.
  • LaĈapitro 7 pritraktas humilecon, en kiu estas distingeblaj dekdu gradoj kiuj, kiel ŝtupareroj, kondukas al la paradizo: (1) havi la timon antaŭ Dio, (2) bridi sian vilon, (3) submetiĝi al la superula volo, (4) obei ankaŭ en cirkonstancoj plej pezaj kaj malfacilaj, (5) konfesi siajn erarojn, (6) konsciiĝi pri sia pova eteco, (7) estimi pli la aliajn ol sin mem, (8) eviti la suferon pro soleco, (9) paroli nur en la establitaj momentoj, (10) sufoki la trivialan ridegon, (11) reteni la orgojlon, (12) esti humile antaŭ la aliaj.
  • La Ĉapitroj ekde la 9a ĝis la 17a engaĝiĝas ordigi la Dia Ofico, skandita de la Kanonaj Horoj, sep laŭlonge de la tago kaj unu dum la nokto. La preĝoj estas detale fiksitaj specifante kion reciti vintre kaj somere, dimanĉe, tagfeste...
  • La Ĉapitro 19 substrekas la respekteman sintenon vivalvide kun la ĉeesto de Dio.
  • La Ĉapitro 20 rekomendas ke la komunaj preĝoj estu mallongaj.
  • La Ĉapitro 21 dispozicias ke elektiĝu tiom da «dekanoj» kiom da dekoj monaĥoj kaj preskribas ankaŭ la kriteriojn kiuj elektebligas la kadidatojn.
  • La Ĉapitro 22 reguligas ĉion kio koncernas la «dormejon». Dispozicias, ekzemple, ke ĉiu monako havu sian liton, ke li dormu en sia vesto tiel ke li estu preta sen malfruo leviĝi kaj ke lampo lumigu la dormejon laŭ la tuta nokto.
  • La Ĉapitroj ekde 23 ĝis 30 atentigas pri la malobservoj de la Regulo kaj prezentas gradan skalon de punoj: privata mono, publika riproĉo, disiĝo el la kunfratoj dummanĝe kaj en aliaj cirkonstancoj, skurĝado, elpelo kiel ekstrema solvo post kiam ĉiuj aliaj rimedoj senefikis. La elpelito, tamen, rajtas esti reakceptita se postulite de li. Tio ĝis la tria fojo : poste lia postulo estu ignorita.
  • La Ĉapitroj 30 kaj 31 precizigas la kvalitojn de la monaĥo «ĉelzorganto» (respondeculo pri la konservo de la nutraĵoj) kaj de aliaj oficigitaj al la konservado de la monaĥejaj bonaĵoj (prizorgiteblaj kiel la sanktaj vazoj de la altaro).
  • La Ĉapitro 33 malpermesas al monaĥoj privatan posedon de havaĵoj sen la permeso de la Abato. Tiu lasta, krome, engaĝiĝu por ke la necesaĵoj estu provizitaj al ĉiu.
  • La Ĉapitro 34 priskribas la justan disdonadon de tio necesa al la vivo de monaĥo.
  • La Ĉapitro 35 ordonas ke la monaĥo laŭvice servu ĉe kuirejo.
  • La Ĉapitroj 36 kaj 37 devigas la komunuma frataro flegi la plej feblajn membrojn (malsanuloj, maljunuloj kaj junuloj) kiu rajtas ĝui taŭgajn malpezigajn dispensojn el la Regulaj normoj, aparte rilate nutraĵon.
  • La Ĉapitro 38 igas deva la aŭskultado de la Sanktaj Skriboj dummanĝe. Por la laŭtvoĉa legado semajnvice rotacias monaĥo. Por ne ĝeni la legadon, dummanĝe validas la normo de la silento, pro kio oni rajtas sin esprimi nur per gestoj. La leganto, siaflanke, manĝas kune kun la deĵorantaro kiam la aliaj jam finiĝis, sed li rajtas iomete manĝi ankaŭ antaŭe se tio necesas por elteni la penon.
  • La Ĉapitroj 39 kaj 40 fiksas la kvanton kaj kvaliton de la nutraĵoj: du ĉiutagaj manĝoj en kiuj ĉiu konsumas du kuiraĵojn. Unu funto (ĉirkaŭ 450g) da pano kaj unu «hemino» (antikva romana mezurunuo egala al ĉirkaŭ litrokvarono) da vino. La viando estas malpermesita al ĉiuj kun escepto por la malsanuloj aŭ por fizike febluloj.

La Abato povas plialtigi la ĉiutagajn porciojn, se li tion taksas necesa.

  • La Ĉapitro 41 normas la horarojn de la manĝoj, kiuj sekvas senzonŝanĝojn
  • La Ĉapitro 42 reguligas la vesperan tempon: post la kompletorio, la deviga komuna meditado pri Prelegoj, Vivo de la Sanktaj Patroj aŭ moralaj edifaĵoj... post ĉio tio oni devas respekti la plej rigoran silenton.
  • La Ĉapitroj ekde 43 ĝis 46 pritraktas la venialajn erarojn (kiel malfrui en la alveno al la preĝo aŭ al la manĝoj) kaj pro tio fiksas pentofarojn.
  • La Ĉapitro 47 konfidas al la Abato la taskon revenigi la fratojn al la «Mondo de Dio» kaj elekti kantanton aŭ leganton.
  • La Ĉapitro 48 atentigas pri la graveco de mana laboro kaj fiksas kiom da tempo al ĝi dediĉi ĉiutage. Ĝi varias laŭ la sezonoj sed ne povas superi kvin horojn. La Abato kontrolu ne nur se ĉiuj laboras, sed ankaŭ se la tasko konfidita estas laŭmezure de la fortoj de la konfidito.
  • La Ĉapitro 49 starigas korpajn kaj spiritajn devotaĵojn plenumendajn dum la Karesmo kaj rekomendas personajn laŭvolajn rezignojn en tiu sankta periodo (tamen, ĉiam kun la permeso de la Abato).
  • La Ĉapitroj 50 kaj 51 entenas normojn por la monaĥoj laborantaj en la kamparo aŭ itinerantaj. Al ili sugestite, laŭeble, spirite unuiĝi, en la horoj de la komuna preĝo, kun la kunfratoj liturgiantaj en la monaĥejo.
  • La Ĉapitro 52 ordonas ke la interna preĝejeto estu uzata nur por la personaj devotaĵoj.
  • La Ĉapitro 53 parolas pri la gastoj kiuj devas esti traktitaj «kiel Kristo mem», originate tiun tradicion de gastameco karaterizanta la ĉiuepokajn benediktanojn. Aparte, la gastojn oni traktu, de la Abato aŭ de liaj ŝarĝitoj, afablece kaj dum ilia restado ili estu sub la proteko de taskita monaĥo, sed ili ne rajtas partopreni en la komuna monaĥa vivo sen aparta abata permeso.
  • La Ĉapitro 54 Malpermesas al la monaĥoj ricevi leterojn aŭ regalojn sen la permeso de la Abato.
  • La Ĉapitro 55 fiksiĝas sur la monaĥa vestaro kiu devas esti sufiĉa kvante kaj kvalite, simpla kaj malkara, adekvata por klimato kaj loko laŭ la decidoj de la Abato, Ĉiu monaĥo, plue, rajtas posedi veston por la ŝanĝo kaj lavi la malpurigitan. Okaze de vojaĝo al monaĥo estu provizita per pli taŭgaj vestoj. La uzitaj vestoj, fine, estu utiligitaj por la malriĉuloj.
  • La Ĉapitro 56 dekretas ke la Abato tagmanĝu kune kun la gastoj.
  • La Ĉapitro 57 instigas humilecon en la monaĥejaj metiistoj kaj altrudas ke kiam iliaj produktaĵoj destinitaj al la vendado, tio okazu je prezoj malpli altaj ol tiuj de la merkato.
  • La Ĉapitro 58 starigas la normojn por la monaĥigo de la «postulatoj» kies volo devas estis dure kaj severe testata. Tiu temo estis jam antaŭe normita de la kanona juro al kies instruoj konformiĝas Sankta Benedikto: antaŭ ĉio postulanto devas pasigi certan tempon kiel gasto; poste li estas asociita al la novicejo, gvidita de majstro, lia vokiĝo estas severe kribrita kaj, tamen, konservas liberon rezigni ĉiumomente; se post la porpruvaj dudek monatoj li daŭrigas persisti en la manifestitaj intencoj, tiam li povas publike elmeti siajn votojn per kiuj li si ligas por ĉiam al la monaĥejo.
  • La Ĉapitro 59 ellaboras la kondiĉojn por la allaso de ekplenkreskuloj al la monaĥejo.
  • La Ĉapitro 60 enkadrigas la pozicion de sacerdotoj postulantaj unuiĝi al monaĥa komunumo. Ilin ĝi instigas esti ekzemplon de humileco por ĉiuj kaj dekretas ke ili praktiku sian pastran oficon, sed ĉiam kaj nur post la permeso de la Abato.
  • La Ĉapitro 61 konsentas la akcepton de eksteraj monaĥoj kiel gastoj kaj ilian enkorpigon, se postulitan, inter la rezidantaj monaĥoj.
  • La Ĉapitro 62 rekonas privilegiojn en la komunumo kondiĉe ke ili estu determinitaj pro la monaĥa altaĝuleco, personaj meritoj kaj taskoj konfiditaj de la Abato.
  • La Ĉapitro 64 altrudas ke la Abato estus elektita de monaĥejaj monaĥoj, kiu devas voĉdoni konsiderante karitaton, zorgemo kaj diskreteco.
  • La Ĉapitro 65 permesas, se necesas, enoficigon de «Prioron» (viculo de la Abato), sed admonas ke li estu ĉiam submetita al la Abato kiu rajtas lin admoni, eksigi aŭ lin elpeli pro malbona konduto.
  • La Ĉapitro 66 antaŭvidas la nomumon de «pordisto», monaĥo maljuna kaj saĝa, kaj rekomendas ke ĉiu monaĥejo estu, en la limoj de la ebleco, aŭtonoma por ke estu evititaj la okazoj de eksteraj kontaktoj.
  • La Ĉapitro 67 instruas pri la konduto de la monaĥoj vojaĝantaj.
  • La Ĉapitro 68 sugestas ke ĉiuj ĝoje plenumu kion ordonitan, sendepende de la malfacileco de la tasko asignita,
  • La Ĉapitro 69 malpermesas al monaĥo iĝis defendanto de alia monaĥo.
  • La Ĉapitro 70 malpermesas ke monaĥoj konkurence luktu inter si.
  • La Ĉapitro 71 kuraĝigas la monaĥaron ne nur esti obeataj al la Abato kaj aliaj superuloj, sed ankaŭ reciproke.
  • La Ĉapitro 72 estas mallonga instigo al engaĝiĝo kaj interfrata karitato.
  • La Ĉapitro 73 estas la epilogo kie estas deklarite ke la Regulo ne estas proponita kiel idealo de perfekteco, sed nur kiel instrumento por alproksimiĝi al Dio kaj intencita precipe kiel gvido por tiu kiu komencas sian spiritan marŝon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]