Merkato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun bazaro.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Merkato (revuo).

La Granda Bazaro en Istanbulo, unu el la plej malnovaj kontinue funkciigaj merkatkonstruaĵoj en ekzisto; ĝi enhavas ĉirkaŭ 3600 podetalbutikojn

Merkato estas stato de aĉetkapablo kaj aĉetemo pri iu komercaĵo aŭ borsa valoro. Temas pri virtuala "ejo" (neniam reala ejo, vidu bazaron), kie mendado kaj ofertado renkontiĝas, determinante la prezon, plej ofte danke al la meĥanismo de mendado kaj ofertado. La merkato estas centra koncepto por la ekonomika teorio.

La mona merkato koncernas la kostojn (interezojn) por kreditoj. La borso estas la merkato pri akcioj, opcioj kaj similaj valorpaperoj.

Socialismo kaj komunismo proponas ekonomion sen la merkataj principoj, en kiu prezoj ne ekzistas aŭ determiniĝas nur de la produktadkostoj de varoj.

En multaj lingvoj la vorto por "merkato" egalas al aŭ deriviĝas de la vorto por "bazaro", ejo, kie historie evoluis la merkataj konceptoj.

Specoj de merkato[redakti | redakti fonton]

Aĉetant-merkato[redakti | redakti fonton]

Aĉetant-merkato estas formo kie vendantoj konkure aspiras al la favoroj de aĉetantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]