Regulo de Sankta Aŭgusteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Aŭgusteno, de Philippe de Champaigne.

La Regulo de Sankta Aŭgusteno estas kunaĵo da skribaĵoj kiun la tradicio atribuis al Sankta Aŭgusteno kaj estis referenco de la monaĥa vivo por sennombra komunumoj de konsekratoj ekde la 5-a jarcento ĝis hodiaŭ.

La "historia problemo" de la aŭgustena Regulo[redakti | redakti fonton]

Per la sintagmo aŭgustena Regulo la tradicio referencas almenaŭ al tri dokumentoj:

  • la Consensoria monachorum dirita ankaŭ Regula prima (unua Regulo) aŭ Regulae clericis traditae fragmentum (fragmento de la Regulo liverita la la klerikoj);
  • la Ordo monasterii (Regulo de la monaĥejo) dirita ankaŭ dua Regulo);
  • kaj la Praeceptum (preceptaro) dirita ankaŭ Regula tertia (tria Regulo) aŭ Regula ad servos Dei (Regulo por la servistoj de Dio).

Laŭlonge de jarcentoj oni debatis ankaŭ pri la Letero 211 de Aŭgusteno, kiu enhavas version de la Regula ad servos Dei sed deklinaciita virine.

La "historia problemo" pri la Regulo de Aŭgusteno koncernis precipe la aŭtorecon de la Regulo, la unuajn adresitojn de la samo, la kompiladan daton.

Aŭtoreco kaj adresitaro[redakti | redakti fonton]

La ĵusaj esploroj akordas en la atribuo al Sankta Aŭgusteno de la nura Regula ad servos Dei; en sinsekva epoko tiu regulo estis virine adaptita kaj unuigita al la Letero 211 , kiu jam enhavis instruaĵojn por la monaĥinoj de Hipono. La Consensoria monachorum, male, estis atribuita al anonima aŭtoro de la lasta periodo de la visigota literaturo en Galegio kaj verkita inter la 650 kaj la 711. La Ordo monasterii, eĉ ja restante en la tradicio de la aŭgustena verkaro dokumento venerinda, ne estis atribuita al Aŭgusteno jam epoke de la renesanca kritiko.

Datado[redakti | redakti fonton]

Rilate la kompiladan daton de la Regula ad servos Dei esploristoj daŭrigas resti dividitaj: unua teorio indikas kiel eblan daton la 391, pli/malpli koincide kun la starigo, en Hipono, de la unua porlaika monaĥejo; dua teorio indikas la 400 koincide kun la De opere monachorum (pri la faroj de la monaĥoj); tria teorio delokas la daton senplie ĝis 427-428, post la De correptione et gratia (pri korekto kaj graco), koincide kun la disputo pri la graco naskiĝinta en la monaĥejo de Adrumeto.

La influo de la aŭgustena regulo sur la posta monaĥa leĝfarado[redakti | redakti fonton]

Nerektaj influoj[redakti | redakti fonton]

La bonsanco de la aŭgustena regulo ĝis la 11-a jarcento estis marĝena kaj nerekta. Ghi fakte estis malsamforme transdonita en iuj altmezepokaj kodeksoj. Tamen, tio neniam okazis aparte el multaj tekstoj kiuj ĉe la monaĥejoj estis taksataj fontoj de la tradicio.

Certas influoj de la Ordo monasterii en la Regula ad virgines de Cezario de Arles; oni trovas influojn en la Regula Magistri kaj, koncerne la sencon de la persono kaj de la personaj rilatoj, en la benediktana regulo, en Regula monasterii Tarnantensis, en Regula Pauli et Stephani, en la Regula Quattuor Patrum, en sankta Fulgencio de Ruspe kaj en diversaj formoj de virina monaĥismo en Hispanio.

Utiligo de la aŭgustena Regulo[redakti | redakti fonton]

La granda disvastigo de la regulo de Aŭgusteno kiel vera kaj propra vivnormaro komenciĝis en la 11-a jarcento kaj precipe kiam ĝi estis adoptita de la komunumoj de regulaj kanonikoj antaŭe en Francio kaj poste en tuta Eŭropo. Tamen, foje la regulo adoptita povis esti la supre cititaj Regula tertia aŭ la Praeceptum, aŭ la Regula secunda aŭ la Ordo monasterii: tiuj ĉiam opiniataj verkoj de Ssnkta Aŭgusteno.

Regula tertia estis adoptita ankaŭ de la ordeno de la Dominikanoj kaj aliaj malaltmezepokaj religiaj ordenoj. Oni kalkulis ke al “tiuj reguloj” inspiriĝis dum la kuro de la tempo almenaŭ 500 religiaj institutoj, kiuj tamen iom post iom pli alproksimiĝis al la formo de la Regula ad servos Dei.

Enhavo de la Regula ad servos dei[redakti | redakti fonton]

La normoj de la Regula ad servos Dei estas malmultaj kaj esencaj. Ghia originaleco kuŝas precipe en la fakto de ĝi interpretis la monaĥismon ne kiel solecon sed kiel perfektan unuiĝon de fratoj: la radiko “monos” de la monaĥeca terminologio daŭrigas signifi “sola”, sed referencante al la apostola normaro de “unura koro kaj ununura animo”(Agoj 4,32).

Tias la sinsekvo de la regulaj sugestoj:

  • I: Karitato kaj malriĉeco
  • II: La preĝo
  • III: La asketaj formoj
  • IV: Ĉasteco kaj reciproka protekto
  • V: Nenio propra eĉ ne sia persono
  • VI: La pardono de la ofendito
  • VII: La aŭtoritato kaj la obeo
  • VIII: Instigo al la praktikado de la regulo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luc Verheijen, La Règle de St. Augustin: I Tradiction manuscrite, II Recherches historiques, Paris 1967.
  • Luc Verheijen - Balbino Rano, Regula augustini, in Guerrino Pelliccia - Giancarlo Rocca (edd.), Dizionario degli Istituti di Perfezione, Vol. VI, Roma 1980.
  • Agostino Trapè, Introduzione, in S. Agostino, La Regola, Roma 1986.
  • Luc Verheijen, La regola di S. Agostino. Studi e ricerche, Palermo 1986.
  • Alessandra Macajone, Chiamata alla vita monastica, in Cor Unum 6(1969).
  • Edoardo Arborio Mella – Cecilia Falchini, Regole monastiche d’Occidente, Magnano 1989).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] La teksto de la Regula ad servos Dei.