Regulaj kanonikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La regulaj kanonikoj estas membroj de iuj katolikaj religiaj ordenoj devenantaj el "Kanonikoj", nome pastroj, dotitaj per komuna regulo. La kanoniko, do, povas esti simpla kanoniko aŭ membro de “preskaŭa” religia ordeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kuro de la unuaj jarcentoj la eklezio vidis naskiĝi en sia sino diversaj ordinaj oficoj. Al la apostoloj, tre baldaŭ difinitaj episkopoj, alflankiĝis la sacerdotoj (aŭ presbiteroj) kaj la diakonoj.

En la unuaj jarcentoj de la eklezio ekzistis nur du formoj de konsekrita vivo: la ordo canonicus kaj ordo monasticus (vivstilo kanonika kaj vivstilo monaĥa). En la tri sinsekvaj jarcentoj, (la tria, kvara kaj kvina), naskiĝis la ermitoj aŭ anakoretoj kaj poste la monaĥoj, viroj kiuj krom esti pastroj kaj diakonoj, (aŭ ankaŭ simplaj laikoj) dediĉis tutajn siajn tagojn al la preĝo kaj al la lego kaj medito pri la Vorto de Dio, la unuaj en dezertaj lokoj aŭ ĉiukaze izolitaj, la duaj kunigitaj en komunumo aŭ monaĥejo.

La sacerdotoj (presbiteroj), pro la ne ekzisto de la paroĥoj, kiuj naskiĝos nur ĉirkaŭ la 10-a jarcento, sin dediĉis al la zorgado de ĉiuj animoj apartenantaj al kelka diocezo kaj kunlaboris kun la paŝtistaj aktivecoj de la episkopo.

Tre baldaŭ, Sankta Aŭgusteno, alte aprezinte la vivstilon kaj komunuman vivon de la monaĥoj, decidis kunigi la sacerdotojn de sia diocezo, konfidante al ili vivregulon kiu akordigu komunuman preĝadon kaj paŝtitan zorgon. Naskiĝis tiel la "regulaj kanonikoj", kiuj kune vivis en kanona “domus” (hejmo) kaj estis enskribitaj en listo aŭ “kanono” de la loka eklezio. Ili inspiriĝis al la idealo de Aŭgusteno kiu en Hipono volis havi ĉe ŝi "klerika monaĥejo" kiu praktikis komunuman vivprojekton de la unuaj kristanoj de Jerusalemo kiel priskribitan en la Agoj de la apostoloj (2, 42-44).

Per la unua Laterana koncilio de 1059 komenciĝis malsama reĝimo por la du “klerikaro”, tiu sekulara (de la diocezo) kaj tiu regula kiu sekvis la Regulon de komunuma vivo. Pere de diversaj reformoj, la Regulaj Kanonikoj akiris specifan identon, per propraj karismoj: ili rekunliĝis al la normoj aŭ kutimoj de la Sanktaj Patroj, adoptante la Regulon de Sankta Aŭgusteno.

La regulo de Sankta Aŭgusteno, tamen, remalkovrita en la 11-a jarcento prezentis du malsamajn redaktaĵojn: la unua, kiu generis du vivstilojn kaj diversajn interpretojn unu pli rigida aŭ malpli rigida ol la alia, la dua kiu praktike ne estis adoptita. Multe malsamis la du vivstiloj de la unua: iuj praktikis moderan aŭsterecon (ordus anticuus = antikva vivstilo), aliaj (ordus novus = nova vivstilo) praktikis ĉiaman abstinon de viando, konstanatan faston aŭ almenaŭ laŭlonge de duonjaro, blanklanajn vestojn sen tolaĵoj.

Historiistoj informas ke la “ordus anticuus” enradikiĝis precipe en la suda eŭropo dum la “novus” en la norda eŭropo kie ĝi akiris pli monaĥan fizionomion.

Post diversaj intervenoj de siaj antaŭuloj, aparte en Prémontré en 1126 kaj 1128, papo Inocento la 2-a altrudis la forlason de la ordo novus, apogante, fakte, la regulon malpli rigidan.

La 11.a kaj 12-a jarcentoj konstituas la oran periodon de la tre nombraj kanonikaj komunumoj, kiuj ĝuis certan aŭtonomion.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

La regulaj kanonikoj hodiaŭ reprezentas eble la plej etan komponanton inter la katolikaj religiaj ordenoj.

En la dua parto de la 20-a jarcento ĉiam pli malkovriĝis la neceso de komunuma vivo por la diocezaj pastroj, sed tiu atento ankoraŭ ne koincidas kun la renaskiĝo de la sperto de la "regulaj kanonikoj". Cetere la "regulaj kanonikoj" ricevis fizionomion pli proksiman al la "religiaj ordenoj", iom similaj al la monaĥoj kaj iom similaj al regulaj klerikoj, inkluzivante inter siaj membroj ne nur sacerdotojn, sed ankaŭ laikajn koadiutorojn.

La "ordinoj" de regulaj kanonikoj hodiaŭ ekzistantaj estas ĉirkaŭ dudek disvastiĝintaj en la tuta katolika mondo kaj engaĝiĝantaj en la diversaj paŝtistaj aktivecoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]