Regulaj klerikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La regulaj klerikoj estas membroj de institutoj de konsekrita vivo kiuj akceptas katolikajn pastrojn sekvantajn specifan religian regulon vivante en komunumoj kaj ligiĝante iuj solenvote, aliaj simplvote.

Nek monaĥoj, nek regulaj kanonikoj, nek almozantoj, ili naskigis en la 16-a jarcento, en la katolika eklezio novan tipon de engaĝiĝo per la asociigo de la religia vivo al vivo apostolece forta kaj tre aktiva: paŝtista agado, edukado de la junularo, intelektula kaj misiista laboro, faroj diritaj de spirita kaj korpa mizerikordo. Kvankam tiuj institutoj estas vaste formitaj de katolikaj pastroj, la ĉeesto de laikaj membroj ne estas malpermesita.

Tiuj ordenoj montras la historian apartecon de ilia origino okazinta en Italio dum la 16-a jarcento – kaj la plej grandparto en Romo – ankaŭ se iliaj iniciatintoj ne necese estas italaj.

Listo, ne elĉerpa, de ordenoj de regulaj klerikoj[redakti | redakti fonton]

La ordenoj de regulaj klerikoj laŭkanone rekonataj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]