Jozefo Kalasancio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
“SANKTA JOZEFO KALASANCIO”
La lasta komunio de Sankta Jozefo Kalazancio, de Francisco Goya.
nomo = Sankta Jozefo Kalazacio aŭ Jozefo de la Patrino de Dio (de li elektita kaj preferata. Hispanlingve José de Calasanz
sekso = vira
noto = Sacerdoto
naskiĝodato = 9-a de aŭgusto 1557
mortodato = 25-a aŭgusto 1648
kultita de = Katolika Eklezio
beatoproklamita = 18-a de aŭgusto 1748 de papo Benedikto la 14-a
sanktproklamita = lJulio 1767 de papo Klemento la 13-a
precipa sanktejo = preĝejo de sankta Pantaleo]] en Romo
Liturgia festo = 25-a de aŭgusto
fondinto = ordeno de regulaj klerikoj dirita ordeno de Piaristoj aŭ “regulaj malriĉaj klerikoj de la Patrino de Dio de la piaj lernejoj
atributo = patrono de la porpopolaj kristanaj lernejoj de la tuta mondo (inicite de Pio la 12-a
nacio = hispana

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jozefo Kalasancio, hispanlingve José de Calasanz, naskiĝis en malgranda kaj izolita vilaĝo de Aragono (Hispanio) en familio iame nobela kaj riĉa.[1]

La patro laŭmetie estis forĝisto. Efektive, liaj antikvuloj apartenis al la nobela kategorio kaj estis vivinta en aliaj epokoj en pli bona financa situacio kaj eĉ certan brilon; tamen, la patro Don Pedro ne estis certe malriĉa se konsideri ke li posedis domegon, grundajn propraĵojn kaj la forĝejan laborejon, kaj lia pozicio mem de unua aŭtoritato en la landeto montras ke li prestiĝe kaj finance komfortis.

Dekkvare aĝante, post domaj edukado kaj instruado pri klasikaĵoj abunde subtenataj de la patro, Jozefo manifestis intencon fariĝi sacerdoto; kaj estis ordinita tia en 1583.

Alveninte Romon en 1592, dum trairado de placo li estis pli ol kutime trafita de la spektaklo de svarmo da malpuraj kaj malbone vestitaj knaboj kiuj peze kaj maledukite ludadis inter kriegoj, obscenaj sintenoj, interdisputoj kaj blasfemoj. Tujtrafe li estis kompreninta kiu devas esti sia misio pro kiu li estis altirita al Romo el sia fora patrujo: krei porpololajn lenjojn. Tial, en medio de malriĉeco kaj limigitecoj, aŭtune de 1597, en du senornamaj ĉambretoj tutapude de la sakristio kaj senrente pruntitaj de la paroĥo de la preĝejo de Sankta Dorotea en transtibera zono, pastro Jozefo starigis la "unuan porpoplan senpagan lernejon en Eŭropo", kiel allasis ankaŭ Ludwig von Pastor, kiu en sia monumenta verko Historio pri la papoj notis: «...komenĉiĝis la unua porpopola senpaga lernejo en Eŭropo».

Kaj tie, en epoko en kiu la lernejaj instruado kaj edukado estis privilegio de la bonhavaj klasoj, plifortigis kaj evoluis sian projekton de lernejo kiel ilo por la antaŭpuŝo de la homa kulturiĝo kaj por la eduka savo de stratknaboj (preventa metodo, jam iniciatita ankaŭ de sankta Filipo Neri). Papo Paŭlo la 5-a aprobis lian religian ordonon, nome la de Piaristoj.

Li havis kontaktojn kun [Tommaso Campanella]] kaj kun Galileo Galilei.

Jozefo Kalasancio mortis en Romo en 1648 kaj oni lin entombigis sub la ĉefaltaro de la roma preĝejo de sankta Pantaleo ĉe Piazza Navona.

Hodiaŭ la lernejoj al li titolitaj ĉeestas en ĉiuj kontinentoj, ekskluzive de Oceanio. La ideo kaj ĝia efektiviĝo trovis konsenton kaj laŭdon ĉe multaj intelektuloj kaj politikistoj ĉar ĝi estis la unika porpopola fonto ĝis kiam en tiu eduka sektoro ekintervenis la modernaj ŝtatoj aŭ aliaj kristanaj institucioj.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Papo Benedikto la 14-a lin beatigis en 1748 kaj papo Klemento la 13-a en 1767 lin sanktulproklamis kaj papo Pio la 12-a lin deklaris «Patrono antaŭ Dio de ĉiuj porpopolaj kristanaj lernejoj en la mondo» en 1948.

Liturgia memoro en la 25-a de aŭgusto.

Jozefo Kalasancio estas, krome, patrono de la "Kalasancia familio", formita de iuj kongregacioj viraj kaj virinaj kiel la Kompanio de Maria por la edukado de kristanaj laboristoj kaj aliaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Obstaklo al la bonfaro tiu lasta – laŭ opinio de [[Niccolò Tommaseo esprimita en lia biografio pri la sanktulo – de li superita valore».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia
  • L. Picanyol, Epistolario di san Giuseppe Calasanzio, 9 voll., Edizioni di Storia e Letteratura, Roma, 1951-1956
  • Mario Spinelli, Giuseppe Calasanzio. Il pioniere della scuola popolare, Città Nuova, 2001
  • Carlo Cremona, Giuseppe Calasanzio. Vita avventurosa del santo inventore della scuola per tutti, Piemme, 2000
  • Giovanni Grimaldi, Giuseppe Calasanzio, San Paolo, 1997
  • Giovanni Panchetti, Giuseppe Calasanzio, EMP, 1977

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]