25-a de aŭgusto
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 25-a de aŭgusto estas la 237-a tago de la jaro (la 238-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 128 tagoj restas.
Je la 25-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- -521: En Babilono eksplodis ribelo kontraŭ reĝo de Persio Dario la 1-a. Araka proklamis sin reĝo kiel Nebukadnecaro la 4-a
- 325: Unua koncilio de Niceo establis kalkulon de la dato de Pasko por kristanoj
- 383: Favoranta kristanismon imperiestro de Romio Graciano estis murdita en Lugdunum de ribelinta taĉmento de legio
- 458: En Barato oni anoncis traktaĵon Lokavibhaaga, en kiu aperis nuntempa simbolo de la nombro 0
- 608: Bonifaco la 4-a iĝis papo
- 1248: Nederlando: Ommen iĝis urbo
- 1270: Filipo la 3-a iĝis reĝo de Francio
- 1466: Duko de Burgundio Karlo la Brava, post konkero de Dinant, revenĝe pro insultado de lia patrino, ordonis mortigi ĉiujn loĝantojn
- 1599: En Krakovo oni presis Biblion en la pola lingvo, tradukitan de Jakub Wujek
- 1604: Falsa Demetrio la 1-a kun pola-ukraina armeo ekmilitiris al Moskvo
- 1609: Galilejo montris al senato de Venecia respubliko sian unuan teleskopon
- 1620: Transilvania princo Gábor Bethlen iĝis reĝo de Hungario, elektita de sociaj tavoloj - kronado tamen ne okazis
- Sveda diluvo:
- 1699: Frederiko la 4-a iĝis reĝo de Danio-Norvegio
- 1704: Reĝlando Anglio eksieĝis Ĝibraltaron
- 1718: Nordameriko: francoj fondis Nov-Orleanon
- 1768: James Cook komencis sian unuan esplorvojaĝon - entute navigis 11 jarojn
- 1793: Franca revolucio de 1789: revoluciaj francaj trupoj konkeris Marsejlon
- 1819 : La floso de la Meduzo de Théodore Géricault kaŭzis skandalon dum sia prezento en la Pentrosalono de Parizo
- 1825: Urugvajo proklamis sendependecon (de Brazilo)
- 1830: Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj: Belga Revolucio komenciĝis defende de homrajtoj kaj apartigo disde Nederlando
- 1859: Kaŭkazio: gvidanto de kaŭkazia milito Imamo Ŝamil estis kaptita de rusa armeo
- 1863: Rezulte de malvenka por rusoj batalo de Żyrzyn dum Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio cara reganto de Kongresa Pollando, grandduko Konstantin Nikolajeviĉ Romanov estis revenigita al Sankt-Peterburgo
- 1875: Matthew Webb fariĝis unua homo, kiu transnaĝis la Manikan Markolon dum ĉ. 21 horoj kaj 40 minutoj
- 1887: Estinta pentristo kaj ribelinto Adam Chmielowski iĝas monaĥo laŭ laika regulo de Sankta Francisko el Asizo kaj de tiu tempo kiel Alberto dediĉas sin al senhejmuloj - sanktuligita de papo Johano Paŭlo la 2-a en 1989
- 1888: En Krakovo pola monaĥo kaj artisto Adam Chmielowski fondis la ordenon de Fratoj Albertanoj
- 1894: Malkovro de bakterio kaŭzanta peston
- 1912: En Ĉinio fondiĝis nacia partio Kuomintango, formale estrata de Sun Jatsen
- Unua mondmilito:
- 1914: Japana Imperio deklaris militon al Aŭstrio-Hungario; biblioteko de Katolika Universitato de Loveno estis intence detruita fare de germana armeo - centoj da miloj da neanstataŭeblaj volumoj, gotikaj kaj renesancaj manuskriptoj perdiĝis; komenco de la batalo de Komarów (distrikto Zamojski - 4-a Armeo de Aŭstrio-Hungario venkis la 5-an Rusan Armeon
- 1915: Germana armeo konkeris Brest-Litovsk
- 1916: Usono: Nacia Parka Agentejo kreita ene de Usona Departmento de la Internaĵo
- Soveta-Pola Milito:
- 1920: Trupoj de Józef Piłsudski finfine devigis Ruĝan Armeon retiriĝi el la Batalo de Varsovio, bolŝevika kavaleria korpuso de Gaj Bĵiŝkin, minacita de frakaso, transiras germanan landlimon en Orienta Prusio, kie estis internigita - la 18-a turnopunkta batalo en historio de la mondo, kiu ne permesis al Sovetunio konkeri kaj komunismigi Okcidentan Eŭropon
- 1920: Litova armeo okupis Vilnon post retiriĝo de Ruĝa Armeo
- 1920: Laŭ ordono de pola komandejo oni finis la Duan Silezian Ribelon - tagon pli frue fondiĝis miksa pola-germana Plebiscita Polico kaj malfondiĝis germana Sicherheitspolizei. Oni realigis postulojn de la ribelantoj, la insurekcio sukcesis
- 1925: Memel-regiono: Konvencio de Klaipeda ekvalidis
- 1930: Dua Pola Respubliko: marŝalo Józef Piłsudski la duan fojon iĝis ĉefministro
- 1933: Siĉŭano: tertremo mortigis 9 000 personojn
- 1933: Subskribo de interkonsento inter germana registaro kaj juda administracio en Palestino permesanta al germanaj judoj translokiĝi
- 1936: Granda teroro: ekzekutitaj laŭ ordono de Stalin estintaj gvidantoj de Komunista Partio de Sovetunio: Lev Kamenev kaj Grigorij Zinovjev
- 1939: Premiero de la fantasta muzikala filmo La Sorĉisto de Oz de usonano Victor Fleming
- 1939: En Londono Pollando kaj Britio subskribis pakton pri reciproka senprokrasta helpo kaze de milito - pro tio Hitler rezignis pli fruan fulmomiliton kontraŭ Pollando, planatan la 26-an de aŭgusto (sekvatage), sed britoj eĉ ne provis helpi, kion komentis marŝalo de Francio Alphonse Juin: Tio estis perfido de la fidela amiko!
- 1939: Al Gdańsk, pretekste de ĝentileca vizito, alvenis germana batalŝipo SMS Schleswig-Holstein, kun sekreta plano pripafi polan defendejon kaj poste batali kontraŭ polaj militŝipoj - sub ĝia ferdeko estis kaŝita sturma kompanio de germana mararmeo Kriegsmarine
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj pafmortigis 500 judajn familiojn de Tykocin en apuda vilaĝo Łopuchowo; en Londono aperis revuo de polaj socialistoj "Robotnik Polski w Wielkiej Brytanii" (Pola laboristo en Britio) kun interalie kritika recenzo de malutila anglalingva libro pri Pollando; en Latrun (Palestino) aperis revuo de polaj soldatoj "Ku Wolnej Polsce" (Al Libera Pollando); Batalo de Anglio: revenĝa unua nokta atako de la Bomba Korpuso de Reĝa aerarmeo al Berlino - el 81 aviadiloj nur kelkaj ĵetis bombojn al elektitaj celoj (post unua germana aviada atako al centro de Londono de la 24-a/25-a de aŭgusto)
- 1941: Germanoj pafekzekutis en arabaro apud Łopuchowo ĉirkaŭ 2 mil judojn de Tykocin kaj konfiskis ĝis tiu ĉi tago 314 grandajn polajn entreprenojn; germana armeo konkeris Dnipropetrovskon; brita-soveta dumonata invado komenciĝis en Irano por sekurigi nafto-kampojn kaj certigi proviz-liniojn por Sovetunio
- 1942: Holokaŭsto: dum likvido de geto en Bereźne (nun en Rivna provinco) fare de germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj oni pafmortigis 3680 judojn; germanoj forveturigis el geto de Bochnia al Ekstermejo Bełżec pli ol 2 mil judojn, kaj ĉirkaŭ 500 judojn, malsanajn kaj mallertajn, pafmortigis en apuda vilaĝo Proszówki; Aranĝo T4: germana polico pafmortigis en Raczków (apud Warta) ne malpli ol 300 malsanajn kaj kriplajn judojn; en Maków Podhalański germanoj pafmortigis 72 personojn; de varsovia malliberejo Pawiak ĉe str. Długa foriris transporto de 50 virinoj al koncentrejo Aŭŝvico; membroj de la rezistomovado likvidis en Varsovia geto komandanton de Juda Ordiga Servo; evakuo de Pola Armeo en Sovetunio al Irano finiĝis - kadre de ĝi Sovetunion forlasis ĉirkaŭ 115 mil personoj
- 1943: Al koncentrejo Neuengamme (nun kvartalo de Hamburgo) alvenis 500 malliberuloj de Aŭŝvico (nur viroj); germana polico alveturigis al Aŭŝvico ĉirkaŭ 2 mil judojn de Koło; en Teherano oni solene konsekris antaŭlernejon por polaj infanoj
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): de "Café Club" ribelantoj liberigis 12 ostaĝojn akirante pafarmilojn kaj municion - sen propraj perdoj kaj postlasante 18 mortigitajn germanojn kaj prenante 14 (aŭ 30) ostaĝojn; translokigo de Radiostacio "Fulmo" de str. Jasna al str. Moniuszki finiĝis; Malnovan Urbon per kanaloj komencis forlasi civiluloj kaj vunditaj ribelantoj - al Mezurbo nokte de la 25-a/26-a de aŭgusto evakuiĝis Ĉefa Komandejo de Pola Enlanda Armeo kun generalo Tadeusz Komorowski kaj civila gvidantaro kun Jan Stanisław Jankowski; komandanto de Grupiĝo "Radosław" raportis pri stato de 5 elitaj batalionoj - "Zośka", "Parasol", "Czata", "Miotła" kaj "Pięść": 353 soldatoj, kaj 94 mortigitoj, 62 pereintoj, kaj 318 vunditoj kaj Landa Armeo pri ĝisnunaj germanaj perdoj: 115 tankoj kaj kirasitaj aŭtomobiloj kun pli ol 2 mil ostaĝoj - kion ripetis la gazetaro; Londono: Winston Churchill depeŝis al Franklin D. Roosevelt konkludante pri onklo Joe: Se ni ne ricevos pri tio la respondon de li, mi opinias, ke ni devus flugi malgraŭ tio kaj rigardi, kio okazos. Mi ne imagas, ke li malbone kondutos kontraŭ ni aŭ nin haltigus; en sekreta korespondaĵo al Londono John Ward skribis: Laboro de skoltoj en Varsovio estas super ĉia laŭdo. Multaj junuloj perdis sian vivon pro la patrujo. Ili estas disciplinitaj kaj alvokitaj aperas por ĉiu laboro. Unuj agas kiel kurieroj, aliaj portas municion al la frontlinio kaj barikadoj, ankoraŭ aliaj helpas dum estingo de incendioj. Unuvorte, ili digne subtenas la tradicion de internacia skoltismo; Rumanio deklaris militon kontraŭ Nazia Germanio; kunlaborisma Parizo estis liberigita - t.n. ribelo de Parizo finiĝis helpe de usonaj-francaj divizioj
- 1945: Ĉina Fronto: trupoj de Kuomintango eniris al Nankino; Post aŭgusta puĉo lasta imperiestro de la Imperio de Vjetnamio Bảo Đại solene abdikis - poste iĝis konsilisto de Ho Chi Minh; sur Saĥaleno ĉe Malproksim-Orienta Fronto soveta 16-a Armeo okupis i.a. Toyohara; Jugoslavio: leĝo pri puno de krimuloj kontraŭ la nacio kaj la ŝtato, konfisko de propraĵoj de militkrimuloj kaj kunlaboristoj
- 1948: Soveta okupado de Pollando: en Vroclavo komenciĝis Monda Kongreso de Intelektuloj por Pac-Defendo - propaganda aranĝo de sovetaj kaj polaj komunistoj kontraŭ "usona imperiismo", kiun partoprenis 400 ĉefe maldekstraj reprezentantoj de la arto kaj kulturo el 46 landoj (letero de Albert Einstein estis cenzurita antaŭ legado, Aleksandr Fadejev igis skandalon, Julian Sorell Huxley kun aliaj forlasis la kongreson). Stalinismo en Pollando komenciĝis
- 1946: Pola Asocio de Surdmutuloj fondiĝis
- 1951: Pollando: mara lumturo ekfunkciis en Krynica Morska
- 1960: La 17-a Somera Olimpiko komenciĝis en Romo, inaŭgurita de la prezidanto de Italio Giovanni Gronchi
- 1967: En Sumio ekveturis unuaj trolebusoj
- 1968: Sur Ruĝa Placo en Moskvo okazis 7-persona simbola manifestacio de sovetaj disidentoj kontraŭ la invado en Ĉeĥoslovakion flanke de ŝtatoj de Varsovia Traktato, disbatita de KGB kun posta aljuĝo de verdiktoj pri ekziligo kaj psikiatriaj reprezalioj
- 1971: Sovetuniaj regopovoj decidis likvidi polan Tombejon de la Defendintoj de Lvovo - rabata ekde la soveta anekso de Lvovo ekde 1945, kaj detruata de tankoj, renovigita de poloj ekde perestrojko
- 1980: Zimbabvo aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1987: Dekreto de la Prezidiumo de Supera Soveto de Sovetunio "Pri rimedoj por preventi infekton kun la aidosa viruso"
- 1989: La plej granda alproksimiĝo inter la kosmosondilo Voyager 2 kaj Neptuno, kiu finfine pruvis la ekziston de planedaj ringoj
- 1991: En Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko posedaĵoj de la Komunista Partio de Sovetunio estis deklaritaj ŝtata posedaĵo
- 1991: Belorusio proklamis sendependecon (de Sovetunio)
- 1991: Batalo de Vukovar komenciĝis - 87 taga sieĝo
- 1991: Michael Schumacher debutis en Formulo 1 en la kurejo Cirkvito de Spa-Francorchamps
- 1997: NASA lanĉis kosmosondilon por esplori sunan venton
- 1997: Landa juĝejo en Berlino verdiktis kondamne i.a. kontraŭ Günter Schabowski kaj Egon Krenz, estintaj membroj de Politika Buroo de la reganta partio en Germana Demokratia Respubliko
- 2003: Barato: atako de teroristoj kun almenaŭ du bomboj en la financan distrikton de Mumbai (Bombay) - 50 personoj mortis
- 2003: NASA: lanĉo de Kosmoteleskopo Spitzer de Cape Canaveral
- 2005: Nepalo: 4-a Azia Kongreso de Esperanto komenciĝis (organizita de Nepala Esperanto-Asocio)
- 2006: Rezulte de incendio kolapsis la ĉefa kupolo de Triunua Katedralo en Sankt-Peterburgo
- 2007: En Hajderabado, la ĉefurbo de Andra-Pradeŝo pro bombatenco mortis 43 personoj kaj pli ol 80 vundiĝis
- 2012: NASA: Robota kosmosondilo Voyager 1 transiris heliosferon kaj eniris eksterteron kiel unua kosmoŝipo
- 2014: Prezidento de Ukrainio Petro Poroŝenko malfondis Verĥovna Rada ordigante antaŭtempan baloton la 26-an de oktobro
- 2014: Vatikano: Kongregacio por la dia kulto kaj disciplino de la sakramentoj dekretis pri agnosko de beatigita pastro Jerzy Popiełuszko patrono de la membroj de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco"
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1530: Ivano la Terura, unua caro de Rusio el Dinastio Rjurik, iniciatinto de opriĉnina, ordoninta dronigi en Daŭgavo ĉiujn judojn de konkerita Polack, kaŭzinta la unuan polan-rusan militon (m. 1584)
- 1629: István Gyöngyösi, hungara nobelo kaj poeto, nomata hungara Ovidio; enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1704)
- 1690: Johann Michael Heusinger, germana teologo kaj regionhistoriisto
- 1707: Ludoviko la 1-a, reĝo de Hispanio el dinastio Burbonoj (m. 1724)
- 1741: Karl Friedrich Bahrdt, germana teologo kaj verkisto (m. 1792)
- 1744: Johann Gottfried Herder, germana poeto, tradukisto, teologo, histori- kaj kulturfilozofo (m. 1803)
- 1764: János Kovács, hungara instruisto, mecenato, framasono, honora membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1834)
- 1767: Louis Antoine de Saint-Just, unu el gvidantoj de franca revolucio, priksima kunlaboranto de Robespiero, gilotinita (m. 1794)
- 1778: Mihály Vitkovics, hungara-serba poeto, tradukisto, juristo, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1829)
- 1786: Ludoviko la 1-a, reĝo de la Reĝlando Bavario (m. 1868)
- 1789: John Miers, angla botanikisto kaj inĝeniero laboranta en Ĉilio kaj [Argentino]] (m. 1879)
- 1791: Christian Karl Josias von Bunsen, germana filologo kaj prusa diplomato (m. 1860
- 1793: Lajos Aulich, hungara generalo, unu el martiroj de hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1802: Nikolaus Lenau, aŭstria verkisto kaj poeto, esperantigata i.a. de Guido Holz, enestanta en esperantlingva Austria antologio (m. 1850)
- 1803: Luís Alves de Lima e Silva, pli konata kiel Duko de Kaŝias, brazila militisto kaj politikisto kaj patrono de la brazila armeo. (m. 1880)
- 1812: Nikolao Zinin rusa kemiisto ricevinta anilinon, membro de la Rusia Akademio de Sciencoj (m. 1880)
- 1845: Ludoviko la 2-a, reĝo de Bavario (m. 1886)
- 1857: Ferenc Ivanóczy, hungaria-slovena katolika pastro, instruisto, kanoniko (m. 1913)
- 1874: János Seprődi, hungara muzikhistoriisto, muzikfolkloristo (m. 1923)
- 1880: Robert Stolz, aŭstra komponisto kaj dirigento (m. 1975)
- 1892: Hugó Mund, hungara pentristo kaj bibliotekisto en Argentino (m. 1961)
- 1903: Árpád Élő, usona ŝakisto hungardevena, profesoro pri fiziko, kreinto de Elo-nombro (m. 1992)
- 1905: Faustyna Kowalska, pola monaĥino, mistikulino, stigmatulino, heroldistino de la Dia Mizerikordo, kies notaĵoj enestis en la Indekso de malpermesitaj libroj, kaj la vizio pri la Resurekto de Jesuo estis bildigita kun aldonaj vortoj Jesuo mi fidas al vi, kaj rememorigata dum liturgia solenaĵo la unuan dimanĉon post Pasko, sanktuligita de la papo Johano Paŭlo la 2-a (m. 1938)
- 1910: Dorothea Tanning, usona artisto, skulptisto, presisto kaj verkisto (m. 2012)
- 1912: Erich Honecker, ŝtatestro de Germana Demokratia Respubliko, heroo de Sovetunio respondeca pri krimoj de la malvarma milito (m. 1994)
- 1918: Leonard Bernstein, usona komponisto, pianisto, dirigento juddevena, populariganto de muziko, konata de la muzikalo West Side Story, honorigita per 16 premioj Grammy Award (m. 1990)
- 1921: Józef Turbasa, pola tajloro de famuloj (m. 2010)
- 1923: Álvaro Mutis, kolombia poeto, eseisto kaj verkisto, laŭreato de Premio Cervantes (m. 2013)
- 1924: Pavlo Zahrebelnij, ukraina verkisto pri la dua mondmilito, kies verkoj etas tradukitaj al 23 lingvoj, ankaŭ al esperanto (m. 2009)
- 1927: András Csorba, rumania hungara aktoro, profesoro, teatrestro (m. 1987)
- 1930: Baldur Ragnarsson, islanda instruisto kaj verkisto, prezidanto de Belartaj Konkursoj de UEA, LKK-prezidanto de UK 1977, redakciano de "Norda Prismo", membro de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de pluraj esperantlingvaj poemaroj, kiel Esploroj kaj tradukaĵoj de la islanda lingvo kiel Sagao de Njal, kontribuanto al "Beletra Almanako", elektita de Esperantlingva Verkista Asocio kiel kandidato al Nobel-premio pri literaturo post la morto de William Auld (m. 2018)
- 1930: Sir Sean Connery, skota aktoro rolinta kiel James Bond, konata de la filmoj Dr. No aŭ Ponton tro for
- 1930: András Csiky, rumania hungara aktoro laboranta en la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo
- 1933: Wayne Shorter, usona ĵaz-muzikisto, saksofonisto kaj komponisto
- 1938: Frederick Forsyth, angla piloto, ĵurnalisto, verkisto, sendependa kunlaboristo
- 1940: Sándor Benkó, hungara klarnetisto, elektroinĝeniero, fakverkisto kaj profesoro
- 1944: Vincenzo Silvano Casulli, itala amatora astronomo malkovrinta 172 asteroidojn (m. 2018)
- 1947: György Tamás Madarassy, hungara pentristo kaj instruisto
- 1948: Rozália Gyarmati, rumania hungara/sveda pentristino, poetino, tradukistino
- 1949: Martin Amis, angla verkisto, laŭreato de la premio Somerset
- 1950: Endre Adorjáni, rumania hungara/hungara skulptisto
- 1951: Rino Fisichella, itala ĉefepiskopo
- 1953: Maurizio Malvestiti, itala episkopo de Lodi
- 1958: Tim Burton, usona verkisto, artisto kaj produktoro
- 1959: Sönke Wortmann, germana reĝisoro, konata de la filma komedio Der bewegte Mann
- 1961: Ally Walker, usona filma kaj televida aktorino
- 1962: Taslima Nasrin, bengala kuracistino kaj verkistino, defndantino de virinaj rajtoj persekutata de islamanoj (fatvo), laŭreatino de la Saĥarov-Premio loĝanta en Nederlando
- 1963: Miro Cerar, ĉefministro de Slovenio
- 1970: Claudia Schiffer, germana fotomodelino kaj manekeno
- 1986: Rona Nishliu, kosova-albania kantistino kaj radia moderatoro
- 1987: Amy Macdonald, skota kantistino kaj kanzon-verkistino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 79: Plinio la Maljuna, romia verkisto kaj historiisto (naskiĝis ĉirkaŭ 23)
- 383: Graciano, imperiestro de Romio, kunaŭtoro de la Edikto de Tesaloniko promulginta kristanismon kiel religio de ŝtato en Romia Imperio (n. 359)
- 1227: Ĝingis-Ĥano, kreinto de Mongola Imperio, unuiginto de nomadaj triboj en Nordorienta Azio kaj komencinto de mongolaj invadoj, adoptinta skribon de la ujgura lingvo, konata de La sekreta historio de la Mongoloj, avo de Kublaj-Ĥano (n. 1162)
- 1270: Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio gvidanta du krucmilitojn, sanktuligita (n. 1214)
- 1271: Johana, grafino de Tuluzo (n. 1220)
- 1482: Margareta de Anĵuo, edzino de Henriko la 6-a (Anglio) (n. 1430)
- 1554: Thomas Howard (3-a duko de Norfolk), onklo de Anne Boleyn (n. 1473)
- 1632: Thomas Dekker, angla dramisto konata de teatraĵoj (n. ĉirkaŭ 1572)
- 1648: Jozefo Kalasancio, hispana kleriko, fondinto de piaristoj, sanktulo (n. 1557)
- 1649: Richard Crashaw, angla baroka reprezentanto de metafizikaj poetoj, latinlingva (n. ĉirkaŭ 1613)
- 1680: Symeon Połocki, belorusa kaj rusa verkisto, politika kaj religia aganto, tradukisto, pedagogo, teologo, verkanta en la rutena lingvo, slavono, latino kaj la pola, edukito de Kijiva Mohila Akademio kaj Universitato Vilno (n. 1629)
- 1688: Henry Morgan, kimra korsaro, terposedanto, sklavposedanto kaj vicreganto de Jamajko (n. ĉ. 1635)
- 1693: Johann Christoph Bach la pli maljuna, germana violonisto kaj onklo de J.S. Bach (n. 1645)
- 1699: Kristiano la 5-a, reĝo de Danio-Norvegio, filo de Frederiko la 3-a (n. 1646)
- 1751: Christian Friedrich Rolle, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1681)
- 1776: David Hume, skota verkisto, filozofo, historiisto kaj ekonomikisto, reprezentanto de sensismo, pragmata skeptikismo, agnostikismo kaj diismo, adepto de libera komerco, kontraŭulo de merkantilismo (n. 1711)
- 1819: James Watt, skota mekanika inĝeniero kaj inventisto, pliboniganto de vapormaŝinoj, kio kontribuis al industria revolucio (n. 1736)
- 1822: William Herschel, germana-angla sciencisto, astronomo, komponisto, konstruisto de teleskopoj, malkovrinto de Urano kaj infraruĝa radiado (n. 1738)
- 1836: Christoph Wilhelm Hufeland, germana kuracisto, kreinto de la termino makrobiotiko, persona kuracisto de Frederiko Vilhelmo la 3-a (n. 1762)
- 1840: Carl Leberecht Immermann, germana verkisto, lirikisto kaj dramisto (n. 1796)
- 1860: Johan Ludvig Heiberg, dana verkisto, kritikisto, estetikisto kaj matematikisto, edzo de Johanne Luise Heiberg (n. 1791)
- 1867: Michael Faraday, brita memlernanto, fizikisto kaj kemiisto, malkovrinto de elektromagneta indukto, efiko de Faraday, benzeno, inventinto de elektromotoro, lia mezurunuo de kapacitanco estas nomata farado (n. 1791)
- 1883: Hermann Müller, germana botanikisto kaj pedagogo, nepo de Johann Bartholomäus Trommsdorff (n. 1829)
- 1895: Karl Ernst Georges, germana filologo klasika, leksikografo kaj instruisto (n. 1806)
- 1900: Friedrich Wilhelm Nietzsche, germana filozofo, klasika filologo, prozisto kaj poeto, postulanta revenon al kulturo de Antikva Grekio, aŭtoro de Ecce Homo kaj esperantigita Tiele parolis Zaratuŝtro (n. 1844)
- 1904: Henri Fantin-Latour, franca pentristo kaj grafikisto (n. 1836)
- 1908: Antoine Henri Becquerel, franca Nobelpremiita fizikisto malkovrinta radioaktivecon, konata de la mezurunuo - bekerelo (n. 1852)
- 1925: Conrad von Hötzendorf, aŭstra generalo, stabestro de Aŭstrio-Hungario (n. 1852)
- 1935: Karl Meyer, germana pedagogo kaj regionhistoriisto pri Nordhausen kaj Artern (n. 1845)
- Viktimoj de Granda teroro en Sovetunio:
- 1936: Lev Kamenev, rusa bolŝevika gvidanto juddevena, fidela kunlaboranto de Lenin kaj Zinovjev, nuptinta fratinon de Lev Trockij, ekzekutita kun la familio en proceso komencanta grandan teroron (n. 1883)
- 1936: Grigorij Zinovjev, rusa revoluciulo kaj komunisto juddevena, prezidanto de Tria Internacio, ekzekutita, rehabilita en 1988 kun Kamenev (n. 1883)
- 1938: Aleksandr Kuprin, rusa verkisto tatardevena, rete legebla en esperanto (n. 1870)
- 1940: Sándor Pethő, hungara instruisto, ĵurnalisto, historiisto kaj redaktoro, fondinto de kontraŭfaŝisma ĵurnalo, edzo de Lujza Székely (n. 1885)
- 1955: Heinrich Spoerl, germana advokato kaj verkisto (n. 1887)
- 1956: Alfred Kinsey, usona biologo kaj esploristo de la homa seksa konduto, konata de Kinsey-raporto, konsiderata patro de la seksa revolucio (n. 1894)
- 1963: Ivan Bahrjanij, ukraina poeto kaj prozisto, kies aŭtobiografiaj romanoj estis filmigitaj kaj tradukitaj al pluraj lingvoj, esperantigita de Viktor Pajuk (n. 1906)
- 1967: László Berkesy, hungara kuracisto, internisto kaj radiologo (m.1897)
- 1972: Pál Borgida, hungara pentristo, disĉiplo de Artistkolonio de Baia Mare (n. 1899)
- 1973: Dezső Pattantyús-Ábrahám, hungara advokato kaj politikisto (n. 1875)
- 1976: Eyvind Johnson, sveda Nobelpremiita verkisto, membro de Sveda Akademio, kies noveloj estis esperantigitaj (n. 1900)
- 1977: Károly Kós, rumania hungara arkitekto kaj verkisto, la patro de etnografo Károly Kós, agronomo Balázs Kós, skulptisto András Kós kaj aktorino Zsófia Koós (n. 1883)
- 1979: Stan Kenton, usona ĵaza pianisto kaj kantisto (n. 1911)
- 1980: Czesław Klimuszko, pola franciskano, klarvidanto, trovanto de malaperigitoj, spicherbisto, herbkuracisto (n. 1905)
- 1982: Anna German, pola kantistino german-nederlanddevena (lirika soprano), komponistino, aktorino, eldoninta muzikalbumojn en la pola, rusa kaj itala (n. 1936)
- 1984: Truman Capote, usona verkisto, konata de filmigita romano Matenmanĝo ĉe Tiffany (n. 1924)
- 1985: Samantha Smith, usona lernantino ekkonita dum la malvarma milito pere de amaskomunikila cirko, viktimo de aviada katastrofo, diversmaniere memorigata (n. 1972)
- 2000: Carl Barks, usona bildliteraturisto, verkisto, kaj pentristo, konata pro siaj komiksoj pri Donaldo Anaso (n. 1901)
- 2001: Aaliyah, afrikusona indiandevena kantistino de ritmenbluso, aktorino, produktistino, dancistino kaj manekeno (n. 1979)
- 2002: Karolina Lanckorońska, pola historiistino pri arto, konspira aktivulino dum la milito, kunfondintino de Pola Historia Instituto en Romo, transdoninta sian kolekton al reĝaj kasteloj sur Vavelo kaj en Varsovio, distingita per la Ordeno de Sankta Gregorio la Granda (n. 1898)
- 2007: László Gyurkó, hungara ĵurnalisto, teatrestro kaj politikisto, laŭreato de premio Kossuth (n. 1930)
- 2011: Eugene Nida, usona lingvosciencisto kaj lingvisto, teoriisto pri la versioj de la Biblio, spertulo pri tradukscienco (n. 1914)
- 2012: Neil Armstrong, usona kosmonaŭto, la unua homo, kiu surpaŝis la lunon (n. 1930)
- 2012: Georg Feuerstein, germana filozofo el Kanado, historiisto pri religioj, hindologo, jogano (n. 1947)
- 2015: Endre Fejes, hungara verkisto, kies romano estis tradukita al 30 lingvoj, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (n. 1923)
- 2018: John McCain, usona politikisto kaj senatano el Arizono, kandidato por Prezidanto de Usono, piloto de aviadilaj ŝipoj dum la vjetnama milito, kiel militkaptito torturata de komunistoj (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Nacia tago en Urugvajo, tago de la sendependiĝo (1825)
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Jozefo Kalasancio, hispana sacerdoto
- Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 25-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.